Vizito el Ĉinio en nia muzeo

Aranĝoj kaj gastoj en la muzeo

  • Photos| Docs

Vizito el Ĉinio en nia muzeo

17 May 2016 1 368
Ĵus antaŭ nia muzea nokto en majo vizitis nin kvarmembra grupeto de ĉinaj esperantistoj (kun esp. gvidanto el Pollando), kiu sub gvido de la redaktorino de la gazeto "El popola Ĉinio" vojaĝis al IFEF-Kongreso en Varna. Estrino de la Muzea grupo Libuše Dvořáková (surfote maldekstre de d-ro Zamenhof) akceptis la gastojn kaj konatigis ilin kun nia muzeo. Akompanis ilin ankaŭ Ladislav Kovář, prezidanto de la Ĉeĥa Asocio de Esperantistoj-Fervojistoj (maldekstre) kaj samideano el Pollando, kiu veturigis la gastojn tra Ĉeĥio per sia aŭtomobilo.

Regiona Esperanto-renkontiĝo en Svitavy 2016

30 Jun 2016 1 687
Tradicia printempa aranĝo por esperantistoj el (ne nur) Bohemia-moravia landlimo okazis ĉi-foje dum du tagoj, la 20-an kajla 2+-an de majo. Vendredo apartenis al partopreno en riĉa programo en Svitavy omaĝe al 760-jara jubileo de la urbo kaj en Muzea nokto, ne nur en la urba muzeo sed ankaŭ en la nia, kie vizitis nin ankaŭ multaj neesperantistoj. Sabate la partoprenantoj vojaĝis per vaportrajneto al proksima urbeto Polička kaj reen kaj posttagmeze i.a. ĝuis en nia muzeo projekciadon kaj paroladon pri la vojaĝo al Ukrainio far Miroslav Hruška (Miropiro) el Brno.. La aranĝon partoprenis esperantistoj el tuta Bohemio kaj Moravio.

Muzea nokto 2016

30 Jun 2016 436
Ĉiujare bona okazo por venigi al nia muzeo larĝan publikon de la urbo.Okazas kadre de la Muzea nokto organizata far Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy. Ĉi-foje ne nur infanoj ĝuis ekzemple nigra-blankan KINEMATOGRAFON. Al la programo kontribuis per mallonga teatraĵo membroj de la loka Klubo de amikoj de Esperanto kaj membroj de la studenta teatra ensemblo DOMA (famiĝintaj en Esperantujo pr Esperantlingva surscenigo de la sci-fi dramo de Karel Čapek - "R.U.R.").

Esperantistoj dum Muzea nokto en Svitavy 2015

31 Oct 2015 3 583
La 15-an de junio 2015 en la urbo Svitavy okazis Muzea nokto kun riĉa programo, al kiu kontribuis per eta historia skeĉo ankaŭ membroj de la loka KLubo de amikoj de Esperanto. Rolon de la loka mecenato kaj konstruiginto de la konstruaĵo, en kiu troviĝas nia muzeo, ludis Jan Řepa el Netolice (malkdestre), kiu i.a. aktoris en la dramo R.U.R. de Karel Čapek (prezentita dum UK 2013? Itala Kongreso 2014, SES 20915 kaj SAT-Kongreso 2015) kaj dublis filmon pri Svitavy (vidu nian artikolon). Kun li -demaldekstre -Dagmar Martínková, Marie Minářová kaj Ján Bobrik. La programo estis amase vizitita de la urba publiko. Fotite en la kultura salonego de la Domo de Ottenforfer.

Inaŭguro de la nova ekspozicio

21 Oct 2015 721
"Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" - aŭ "Alternativaj formoj de vojaĝado kaj ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj. Inaŭguras Pavla Dvořáková (maldekstre), ekspoziciestrino, kaj Libuše Dvořáková (dekstre), estrino de la Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA Sabate la 26-an de septembro 2015. La ekspozicio viziteblos ĝis majo 2017.

Ekspozicianto Jan Richtr vizitis la ekspozicion ku…

Inaŭguro de "Esperanto kaj kolektado" - salutvorto…

27 Sep 2014 1069
nome de Aŭstria Esperanto-Federacio

Inaŭguro de "Esperanto kaj kolektado" - salutvorto…

27 Sep 2014 1318
nome de UEa kaj de Esperanto-Nederland maldekstre: Libuše Dvořáková (Svitavy), estrino de Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA

Inaŭguro de "Esperanto kaj kolektado" - parolas s-…

Miroslava Tomečková, aŭtorino de la oficiala poŝtk…

25 Sep 2014 817
La poŝtkarton vidu ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/181031/35472903 dum aŭtogramiado en Esperanto-Muzeo Svitavy 25:9:2014 vikpedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Miroslava_Tome%C4%8Dkov%C3%A1

Kankano en Esperanto-muzeo dum la Muzea nokto 2013

14 Aug 2014 1 1 978
kadre de la inaŭguro de "Esperanto kaj muzoj"

Inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj muzoj"

Tosto dum inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj…

14 Aug 2014 912
8.6.2013 demaldekstre: Libuše Dvořáková el Svitavy (estrino de la Muzea grupo), Miroslav Malovec, Margit Turková, Pavel Polnický, Jaroslav Pokorný

Partoprenantoj de la tema ekspozicio "Esperanto ka…

14 Aug 2014 896
8.6.2013

Solena sabata programo en Esperanto-Muzeo

28 Sep 2013 1 757
Jubilea solenaĵo 28.9.2013

Televida riporto pri Jubilea solenaĵo en Svitavy (…

15 Oct 2013 658
Riporto de la regiona televido (ĉeĥlingva) - esperantlingvan resumon ni baldaŭ alportos

Kunsido de KELI dum sia 63-a Kongreso

03 Oct 2013 862
la 63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazis 3.-10.8.2013 en Svitavy En la programo troviĝis prelegoj kaj diskutoj (i.a. pri la tiujara ĉeftemo "AKVO"), regulaj diservoj, ekskursoj, kultura programo. eo.wikipedia.org/wiki/KELI

KELI-anoj dum la ekskurso en la urbo Polička

03 Oct 2013 730
Partoprenantoj de la 63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), okazinta 3.-10.8.2013 en Svitavy, dum la ekskurso al la Centro de Bohuslav Martinů en Polička (fotaĵo el la ekspozicio pri malnova lernejo) eo.wikipedia.org/wiki/KELI

82 items in total