Claude Piron - Vere aŭ fantazie
Spomenka Štimec - "Ombro sur interna pejzaĝo"
Baldur Ragnarsson - poemo "Mi ĵetas"
Jiří Kořínek - Giuseppe VERDI
Miguel Gutiérrez Adúriz prezentas sian sciencfikci…
Tibor Sekelj - Mondo de travivajoj
Tibor Sekelj - Ĝambo rafiki
Tibor Sekelj - Kolektanto de ĉielarkoj
Tibor Sekelj - Nepalo malfermas la pordon
Verso kaj larmo
Eli Urbanová - Hetajro dancas
Eli Urbanová kun siaj eldonitaj poemaroj kaj aŭtob…
Poetino Eli Urbanová 2
Poetino Eli Urbanová 1
Eli Urbanová junaĝa
Johan Valano-Ĉu vi kuiras ĉine?
Verda Majo - Teru Hasegawa (1912-1947)
opereto "Ho, tiuj fremduloj!" de Feliks Hiller el…
Kalocsay - Baghy - 1983
Tibor Sekelj - Kumeŭaŭa - la filo de la ĝangalo
István Nemere
Stanislav Schulhof (1864-1919)
Roman Dobrzynski - La Zamenhof-strato en original…
M. Malovec - Esperantlingvaj eldonejoj kaj bibliot…
Anna Löwenstein - La Ŝtona Urbo
See also...
Keywords
Julio Baghy (1891-1967)


La 18-an de marto 2017 pasis 50 jaroj ekde forpaso de unu el la plej elstaraj kaj la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj aktoroj.
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
Jen du poemoj al lia omaĝo:
Hilda Dresen
JULIO BAGHY
Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.
fonto: www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html
Marjorie BOULTON
MALAVAREA RIĈULO
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195
Al Julio Baghy
Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.
Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.
Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;
principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html
Translate into English
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
Jen du poemoj al lia omaĝo:
Hilda Dresen
JULIO BAGHY
Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.
fonto: www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html
Marjorie BOULTON
MALAVAREA RIĈULO
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195
Al Julio Baghy
Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.
Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.
Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;
principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html
, Malik Raoulda have particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X
Agréable fin de semaine .
Sign-in to write a comment.