Cezar

literaturo kaj mi

  • Photos| Docs

Jen verkistoj, poetoj kaj aliaj, kiujn mi ĉiujn tradukis. (Cez)

Cezar

07 Aug 2007 494
fotis Cezar

Kurt Bartsch

17 Aug 2009 721
prilaboris Cezar

B. Brecht: loĝdomo Augsburg

La juna Brecht

Marinjo

23 Jun 2008 854
Memoro pri Marinjo A. Sentimentala kanto nr-o 1004 En tiu tag' sub blua lun' septembre ĉe juna pruna arbo en komfort' mi tenis ŝin, la palan mutan karan, kaj kiel sonĝon, en la brak' sen vort'. Kaj super ni somere en ĉielo mi vidis nubon longe kun fervor'. Ĝi estis blanka, nekredeble alta. Ĉe l' rerigardo ĝi jam estis for. 2 De tiu tago pasis multaj lunoj, kaj nuboj naĝis multaj en la vent'. La prunaj arboj eble ne plu staras, kaj pro l' demand' pri mia amkontent': mi diras nun, mi tute ne memoras, amik', sed vin komprenas kun konsent'. Vizaĝo ŝia tamen tiom foras. Mi scias nur, mi kisis ŝin kun sent'. 3 Kaj eĉ la kis', ĝi estus forgesita, se ne estintus tie tiu nub'. Mi scias ĝin kaj ĉiam ĝin mi scios. Ĝi ege blankis en la alt', sen dub'. La prunaj arboj eble eĉ plu floras. Ĉu sepa id' de l' in' ĵus krias en la fru'? Sed tiu nubo floris nur minutojn, ĉe l' rerigardo svenis jam en blu'. tradukis Cezar 03/07.02.04 Lago en la naskiĝurbo de Brecht Lago en la naskiĝurbo de Brech… Jen la lago en Augsburg, kie Brecht kisis Marinjon la unuan fojon. Erinnerung an die Marie A. Sentimentales Lied Nr. 1004 1 An jenem Tag im blauen Mond September Still unter einem jungen Pflaumenbaum Da hielt ich sie, die stille bleiche Liebe In meinem Arm wie einen holden Traum. Und über uns im schönen Sommerhimmel War eine Wolke, die ich lange sah Sie war sehr weiß und ungeheuer oben Und als ich aufsah, war sie nimmer da. 2 Seit jenem Tag sind viele, viele Monde Geschwommen still hinunter und vorbei. Die Pflaumenbäume sind wohl abgehauen Und fragst du mich, was mit der Liebe sei? So sag ich dir: ich kann mich nicht erinnern Und doch gewiß, ich weiß schon, was du meinst. Doch ihr Gesicht, das weiß ich wirklich nimmer Ich weiß nur mehr: ich küßte es dereinst. 3 Und auch der Kuß, ich hätt ihn längst veregssen Wenn nicht die Wolke dagewesen wär Die weiß ich noch und werd ich immer wissen. Sie war sehr weiß und kam von oben her. Die Pflaumenbäume blühn vielleicht noch immer Und jene Frau hat jetzt vielleicht das siebte Kind Doch jene Wolke blühte nur Minuten. Und als ich aufsah, schwand sie schon im Wind. La manuskripto por la poemo: Memoro pri Marinjo A. Manuskripto: Marinjo A (de B.Brecht) Manuskripto: Marinjo A (de B.B… Marinjo A. ekzistis - estis Marie Rose Aman Jen kelkaj mozaikŝtonetoj, kiuj montras en kiaj cirkonstancoj la juna Brecht verkis sian poemon "Memoroj pri la Marinjo A." La ino efektive ekzistis, ŝia nomo Marie Rose Aman. Li konatiĝis al ŝi , kiam li estis dekokjara. Sed Marinjo rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Brecht al mi en glaciaĵejo. Ekde la unua momento mi estis impresita de la bonega konduto de la gimnaziano, de liaj rondaj belaj okuloj, kiuj sekrete strabis al mi. Sed tion la kunlernantinoj, kiuj sidis kun mi ĉe la tablo, tute ne rimarkis. Kaj efektive li donis al mi ankoraŭ en la sama horo notfolion, sur kiu li faris komplimenton pri mia longa hararo kaj insiste petis min pri rendevuo. Ni vidis nin poste kiel hazarde kelkajn fojojn... Ankaŭ kun miaj gepatroj ekestis malfacilaĵoj..." Kiam Brecht kisis ŝin la unuan fojon, ŝi forpuŝis lin, ne sciante, "ĉu kisoj povus havi sekvojn". Li diris: "Kara infaneto, vi devas iri al via patrino, por ke ŝi instruu vin pri tio. Tio ne povas esti mia tasko." Ŝi vizitis lin poste kelkajn fojojn en lia bohemia mansardo. "Unufoje diris Brecht al mi, ke li permesos venonte nur unu ĉapelon po jaro al mi, sed ke li surprizos min por tio en la iro de la tempo kun sep infanoj." La poemon junulo Brecht verkis en trajno, en la jaro 1920, ankoraŭ tute ne disigita de ŝi. Sed li jam divenis, ke de Marinjo restos ne pli ol nur alta blanka nubo en la ĉielo. (Cez)

Originala poemmanuskripto, Bertolt Brecht: Sentime…

30 Jan 2009 1065

Lago en la naskiĝurbo de Brecht

Manuskripto: Marinjo A (de B.Brecht)

Aplikataj rimedoj ĉe Brecht

22 Feb 2011 940
www.ipernity.com/blog/cezar/311047

Bayon: Provu! Versuch es! (Borchert)

12 Feb 2009 1189
www.ipernity.com/blog/cezar/77087

portreto de B.Traven

18 Jan 2011 1016
La plej aktualajn versiojn de B.Traven-tradukoj kaj de aliaj vi trovas ĉiam en: http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html

mencio de Marut en la policaktujo

10 Aug 2010 1 557
http://www.traven.cezarpoezio.de policaktujo, 19119

Ret Marut - poemo

10 Aug 2010 631
http://www.traven.cezarpoezio.de

poemo de Ret Marut - Gedicht von Ret Marut

10 Aug 2010 1 889
https://www.ipernity.com/blog/28475/267889

Tod - death - morto

La gvidantoj de la ruĝa respubliko en Munkeno

10 Aug 2010 1 1 855
http://www.traven.cezarpoezio.de policaktujo, 1919

Marut-noto

10 Aug 2010 490
http://www.traven.cezarpoezio.de

B.Traven, writer, verkisto

16 Mar 2008 1 1542
https://www.ipernity.com/blog/cezar/77006 Oni devigis min esti ribelulo kaj revoluciulo. Revoluciulo pro amo al la justeco, pro helpopreteco por la ŝarĝitoj kaj ĉifonuloj. Devi rigardi maljustecon kaj senkompaton faras ĝuste tiom da revoluciuloj kiom malkontento kaj malsato. B.TRAVEN

127 items in total