Hans-Georg Kaiser's photos
Hola! Hola! Hopsassa, hopsassa!
balotejo - Wahlrevier
balotejo - Wahlrevier
Malgranda lago - Kleiner Teich
respeguloj - Widerspiegelungen
filiko - Farn
flutludanto - Flötespieler
Ili obeas laŭvorte - Sie gehorchen aufs Wort
fortika ino - starke Frau
miaj karaj - meine Lieben
Karesoj kaj sukero / Zärtlichkeiten und Zucker
| |
|
|
fotis Cezar
Cezar
Infan' bezonas multon
1
Infan' bezonas spacon,
loĝejon aŭ palacon.
Plu manĝon, vestojn, ŝuojn,
ludejojn, akvon, bruojn.
2
Infan' bezonas lerni
kaj sur herbej' sin sterni.
La nubojn ĝi bezonas,
ke ran' sur puto tronas.
3
Infan' bezonas ĝojon,
fajfante sian vojon.
Por ĝui ĉiujn tagojn,
bezonas ĝi imagojn.
4
Infan' bezonas amon,
karesojn, ne fifamon.
Plu ŝaton kaj amikojn,
kaj pro neces' replikojn.
5
Infan' bezonas revojn,
flugilojn, ankaŭ devojn.
Bezonas ĝi sekretojn,
fuĝlokojn kaj impetojn.
6
Infan' bezonas multon,
sed ne adoltostulton,
ne troon da laboro
en timo kaj teroro.
7
Infan' bezonas Teron,
sed ne klimatinferon.
Bezonas ĝi bonŝancon:
progreson, pacavancon.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/237.html

















