0 favorites     0 comments    787 visits

See also...


Keywords

Luno


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

787 visits


ridanta suno - lachende Sonne

ridanta suno - lachende Sonne
fotis Cezar

Uwe Greßmann
Invito


Jen eliras invitoj;
laŭ alparola maniero
ili malfermas la buŝon
kaj diras,
ke la tagordo sekvas

la temon:
Aero, lumo, Tero, ĉielo, Suno...
Ilia ŝanĝiĝo en la spacoj de l' kosmo,
al la senfina domo, kiel oni opinias.
Kaj: tiu, kiu krome tiutempe kunsidas,
lasu lumi sian ampolkapon super la tablo;
kaj: aŭskultu.

Parolas:
ja en himna tono
kaj festas la naturo,
kiu tie fariĝis spirito kaj mondo kaj volo
kaj tamen perdus la sencon,
se oni nur simple rigardus ĝin,
sen pensi sin ĉe tio,
ke tio estas arbo, ĉevalo,
kaj ke tio ĉi estas herbotigo;
Ja, ke io tia efektive ekzistas ankoraŭ
spite al la kamentuboj,
kiujn oni fumas en la urbo.

Kaj tio eliras kun la invitoj,
alparoli iun pri tio
kaj por demandi: Ĉu vi konas la naturon,
kiu estas fremda afero inter multaj aliaj?

trad. Donjo & Cezar
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.