Henri Masson's photos
Gandhi / EO
(FR) — Ayatollah Kazem Shariatmadari, Iran
(EO) — Ajatolo Kazem Ŝariatmadari, Irano/Iran
Cai-Yuanpei, EO-FR
(FR) — Cai Yuanpei, Chine
| |
|
(EO) — Cai Yuanpei, Ĉinio
| |
|
(EO) — Inazo Nitobe, Japanio
Ordinaire-colonie-Durand
| |
|
Ordinara-kolonio-Durand
| |
|
Lingvaj aŭtodafeoj
| |
|
Antoine de Maximy à propos de l'espéranto / pri Es…
| |
|
|
Antoine de Maximy estas franca mondvojaĝanto (globe-trotter), televidanimanto kaj reĝisoro naskiĝinta en Liono la 21an de majo 1959.
En Wikipédia (bedaŭrinde ĝis nun nur france kaj itale) :http://fr.wikipedia.org/wiki/Antoine_de_Maximy
La titolo de la video estas "Si j'étais Président" (Se mi estus Prezidento).
Lia unua decido en tiu kazo enkonduki devige Esperanton en la instruado. Kaj li elokvente pravigas tiun decidon.
Gentioux
| |
|
"Estu malbenata la milito"
Monumento al la mortintoj de Gentioux. Departemento Creuse. Francio
Fotis : Thomas Violleau
13an de aŭgusto 2012
Robert Phillipson — EN
| |
|
Universitato de Esperanto
| |
|
Dum la Internacia Lingvo atingis la belan aĝon de 125 jaroj, jen nova perspektivo por plialtigo de la uznivelo de la Internacia Lingvo kaj plivastigo de ĝiaj aplikoj.
Iom komparebla al TED ( Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado), la retejo "Universitato de Esperanto" pliriĉiĝas je filmoj de la lecionoj jam instruitaj dum la sesioj de la Universitato de Esperanto. La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro kaj februaro 2012. La duaj okazos komence de 2013 : www.esperanto-insulo.info
Se vi estas profesoro, kaj jam instruis vian kurson nacilingve en la kadro de akreditita universitato, vi povas ankaŭ instrui ĝin en Esperanto. Ĉiuj lecionoj de la Universitato de Esperanto estas filmitaj, kaj poste metitaj sur la interreto, senpage, sub la licenco de Krea Komunumaĵo. Kontakti nin por pli da detaloj :
Se vi estas studento, vi povas ĝui kaj studi kompletajn kursojn pri diversaj temoj en la internacia lingvo Esperanto. Nun estas du temoj : unu kurso, kiu pritraktas militon kaj alia nomata Historio kaj Filozofio de la Informadiko. www.universitato.info/index.htm
Bonvolu vaste diskonigi.
Esperanto-Redakcio de Ĉina-Radio-Internacia
Esperanto-Redakcio de Ĉina-Radio-Internacia
| |
|
Esperanto-Redakcio de Ĉina-Radio-Internacia
Foro el ĝia konto ĉe Facebook
www.facebook.com/photo.php?fbid=103363916461803&set=a.103363909795137.2553.100003645844775&type=1&theater
Reklamo por la katalogo de Manufrance
Katalogo de Manufrance / Catalogue de Manufrance
| |
|
Ĉirkaŭ la jaroj 1950, la dikega katalogo de la firmao Manufrance aperis kun vendkondiĉoj pluraj lingvoj, inkluzive en Esperanto. Per tio mi unuafoje en la vivo povis vidi Esperanto-tekston.
Manufrance estas la mallongigita nomo de firmao, kiu ricevis en 1887 la nomon "Manufacture Française d'armes de Saint-Etienne" (Franca Manufakturo de armiloj de Sankta Stefano). Ĝi fariĝis tre fama kaj akiris renomon pro seriozeco kaj kvalito. Poste ĝi produktis ne nur armilojn, sed ankaŭ, ekz., biciklojn, motorciklojn, kudromaŝinojn. Ĝi vendis ankaũ aliajn produktaĵojn elektitaj laŭ kriterioj de kvalito. En la milpaĝa katalogo aperis 30 000 referencoj. Ĝi vendis tutmonde.
Bedaŭrinde, Manufrance bankrotis kaj estis likvidita en 1980, kvankam ĝi estis simbolo de seriozeco kaj alta kvalito. Provo de restarigo fare de kooperativo ne sukcesis. Reorganizado finfine estis ebla, tiel ke la firmao ree aperis ekde 1990. Ĝi havas nun retejon : www.manufrance.eu
Ree aperas katalogo, kaj nun eblas konsulti kaj foliumi ĝin interrete : www.manufrance.eu/catalogue_general
Bedaŭrinde, la sistemo de vendo estas malmoderna kaj malpraktika.
















