0 favorites     1 comment    1 111 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 111 visits


ŝnurartisto

ŝnurartisto
fotis kaj fremdigis Cezar

Cezar

Ekvilibro



Pianisto mem aktivas,
klavoj ŝajne nur pasivas.
Tial estas klava sorto
sin submeti al la forto.

Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.

Ekvilibro do ekestas
kaj la tuta mond' kunfestas,
ĉar la ĝoj', la difajrero,
jam eksonas sur la Tero.

Spite al la maljusteco
ĉiu aĵo estas peco
de la kosmo kaj de l' Ter'
Hom', fieru, sed kun deco!

Estu batalant' ĝislaste.
Ne subiĝu, ne tro haste.
Klavo estu, pianisto,
al subigo kun rezisto.

Ĝoju ĉiam, ke vi vivas,
ke vi sanas kaj kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
estas pura superstiĉo.

Hom' ne povas manĝi monon,
tial plian nun admonon:
Amu, kreu, ĝis la morto,
faŭken kaptu pro la sorto.


http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/202.html
Translate into English

Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club has replied
Auch, weil es nicht hätte enstehen dürfen. Da war eine Gesetzesumgehung nötig, um das Bild zu erzeugen. Daher die starke Verfremdung:) .
14 years ago.

Sign-in to write a comment.