0 favorites     0 comments    339 visits


Keywords

poezio
literaturo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

339 visits


Suso Moinhos - Patrino maro

PATRINO MARO

Ne postulu min plu
kun akuŝintina forto…
Vi pensis ŝnuron el laminarioj
min liganta umbilike al via ventro
obskura, frosta kaj danĝera,
kie disprosperas en tenebro
holoturioj, ofiuroj, platfiŝoj blindaj,
palaj vostoj kun buŝegoj.

Vi decidis dorsoturne
ke plugos nur miaj ungoj
la dik-sablan fundon de via utero,
nesto de timoj glaciaj,
sed mi defias vin stare:
akceptu min senartika,
mian amon al rulfaloj,
mian antropofagismon,
la rompon, la paŝon, la migron,
dum vi ŝtormas.

(El mia poemaro Laminarioj, eld. Espero, 2016. Muziko: "Point of no return", de Roger Subirana Mata, el www.jamendo.com)

Bv. viziti mian paĝaron:
suso-moinhos.webnode.pt
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.