Bildteksto: La policistoj levis la eksplodintan raketon el la kavo kaŭzita de ĝi en Aŝkelon la 30-an de julio. (Bildo: Reuters-TV)

El la Gaza-strio estis kasamraketo pafita en la israelan urbon Aŝkelon vendrede matene. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundis homojn.

La avertfajfilego komencis sonori, kiam oni observis ke la raketo de perimetro de 122 milimetroj estis fluganta renkonte la urbon. Du homoj estis flegitaj pro ŝoko kaŭzita de la teroratako, skribas la retĵurnalo de Haaretz.

Israelo atakis la Gaza-strion en la fino de jaro 2008 por ĉesigi la raketatakojn de la palestinaj militantoj. La atakoj ja malmultiĝis, sed tamen el la Gaza-strio dum tiu ĉi jaro pli ol 100 raketoj kaj grenadoj estis pafitaj en Israelon.

Nur dum la pasinta semajnfino en Israelon oni pafis kvar kasamraketojn kaj du grenadojn. Ili ne kaŭzis damaĝojn, ĉar ĉiuj pafaĵoj flugis en malplenan dezerton.

Tradukita el la finna: Qassam-raketti osui Ashkeloniin

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.