Articles by Stano Marček

  • Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?

    - 17 Jan 2010 - 4 comments
    Lernantoj en niaj intensaj E-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se vi fine de la lecionoj prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al ili belan Esperanto-kanton, ili vigliĝas kaj lernas plu, kaj per amuza kaj gaja maniero parkerigas novajn vortojn, la tekstojn de la kantoj. Post instruado de E-kantoj dum la lasta Semajno de Kulturo kaj Turismo en Pineda de Mar apud Barcelono, kie mi gvidis E-kurson, venis al mi la kursanoj, kaj volis aĉeti kompaktdiskon kun la lernitaj…

  • Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?

    - 09 Dec 2009 - 2 comments
    Verŝane ĉiu el ni, sed precipe niaj infanoj kaj genepoj, ŝatis, kaj eble ankoraŭ nun ŝatas aŭskulti fabelojn. Estas ja tre agrable foriri el la realo en la mirindan mondon de herooj kun supernaturaj kapabloj, kie la bono venkas la malbonon. Plej bele certe estis aŭskulti niajn proprajn patron aŭ patrinon, kiuj legis fabelojn ĉe nia lito... Feliĉe voĉlegatajn fabelojn eblas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni ilin sur kompaktdiskoj. Tiujn oni povas aŭskulti antaŭ ol (tre agrable) e…

  • Kristnaska donaco

    - 26 Nov 2009
    Ĉu Esperanta (lerno)libro aŭ kompakt-disko kun fabeloj estas taŭga kristnaska donaco por viaj proksimuloj? Jen mia aktuala oferto: https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/6658903 Agrablajn festotagojn! Stano Marček

  • Mia aktuala oferto

    - 13 Nov 2009
    Eldonejo Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio. La titoloj estas konsulteblaj ekz. ĉe: Katalogo de edukado.net Libroservo de UEA Triona rabato ekde 3 (eĉ se diversaj) ekzempleroj! Transpago ebla al indikota slovaka konto, pere de UEA, aŭ per PayPal. Al la prezo aldoniĝos realaj sendokostoj. LERNOLIBROJ Esperanto by Direct Method . Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková.…

  • Korespondaj kursoj laŭ la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" en Slovakio, Pollando kaj Danio

    - 06 Aug 2009
    Por interesiĝantoj en Slovakio mi lanĉis "Korespondan kurson de Esperanto". Ĝi baziĝas sur mia lernolibro "Esperanto priamou metódou" (slovaka versio de "Esperanto per rekta metodo"). Post mia alvoko ekinteresiĝis pri la koresponda kurso kolegoj el Pollando kaj Danio. La rezulto estas ke ankaŭ en tiuj du landoj estas lanĉataj similaj korespondaj kursoj. Informo pri la kurso en Slovakio troviĝas sur la retpaĝaro de Slovaka Esperanto-Federacio: http://www.esperanto.sk , resp. http://esperan…

  • Tri novaj lernolibroj

    - 15 Jun 2009 - 1 comment
    Jen tri novaj lernolibroj de mia eldonejo: Esperanto mat der direkter Method. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por luksemburglingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Aŭtoro Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la luksemburgan trad. Bernadette Fuchs, Pascale Karger, Charles Kerger, Toiny Theis, Albert Wickler. Martin: La aŭtoro, 2009. 114p. 25cm. ISBN 9788089312122. € 7,50. Eszperantó egyenesen és közvetlenül. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por hungarlingvanoj, kun…

  • Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto

    - 06 May 2009 - 1 comment
    8-leciona kurso de Esperanto por progresintoj de Stano Marček kun ampleksa lernomaterialo sur unu DVD (maldekstre sube) aŭ du KD-oj (dekstre sube), taŭga por DVD- kaj televidaparato, aŭ komputila (grandekrana) projekciado. La detalan prezenton de la materialo bv. vidi ĉe edukado.net, la KD-oj. Temoj de la ok lecionoj: 1. La familio 2. La vivo de la familio 3. La urba trafiko, en la vendejo, kuirejaj bezonaĵoj 4. Ŝatokupoj kaj interesoj 5. Vojaĝado kaj turismo 6. La metioj 7. Agrikulturo, hortikulturo,pomologio, bredado de hejmbestoj, vinberkulturado kaj nutraĵ-industrio 8. La industria produktato, krudmaterialoj, produktoj, eksterlanda komerco, importo kaj eksporto De sur la disko(j) krom bildoj kaj sonoj elŝuteblas la jena TEKSTOLIBRETO .

  • Esperanto per rekta metodo - blogo pri ĝi

    - 14 Apr 2009 - 1 comment
    Arbsemo skribis: (antaŭ 4 horoj) Gratulon la vi ! Estimata sinjoro, Mi estas ĉina esperantisto, kaj nun mi instruas nian lingvon en mezlernejo. En miaj kursoj estas ĉ. 100 gelernantoj. Mi tre interesiĝas pri via lernlibro, Esperanto per rekta Metodo. Mi gratulas vin pro via sukceso! ......... Kara Arbsemo, koran dankon pro via intereso. La lernolibro Esperanto per rekta metodo unue aperis en la slovaka lingvo (vidu: www.edukado.net/katalogo/17671 ). Kial en la slovak…

26 articles in total