Articles by Reto
About...
*******************************
اسپرانتو؟
*******************************
اسپرانتو: زبان دوم برای همه
*******************************
اسپرانتو درایران
Reto
Archives
-
Ŝafista lupo!
- 14 Apr 2009Iu diris al lupo ke: Oni volas elekti vin kiel ŝafisto. La lupo ekploris. La kialon oni demandis. La lupo diris: mi timas ke tiu ĉi novaĵo estu mensogo!
-
Saluton Novruzo!
- 20 Mar 2009 - 6 commentsSaluton Novruzo ! Saluton printempo! Elkore mi deziras ĝojon kaj feliĉon al ĉiuj kiuj festas Novruzon. Feliĉan Novan Jaron Iranan! ای دریغ از ما اگر کامی نگیریم از بهار ...
-
Observu la ruĝajn liniojn!
- 02 Feb 2009Bonvolu observi la ruĝajn liniojn! La verko estas de Vahid Nikgu
-
Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!
- 02 Feb 2009 - 2 commentsDr. Mehdi Ĥazali (la filo de tre ortodoksa ajatollaho Ĥazali) antaŭ ne longe en sia blogo unua foje menciis pri la juda radiko de nuna arda kontraŭ juda prezidento de islama reĝimo Mahmud Ahmadi Neĵad . /La dokumento pruvas ke de la patrina flanko Ahmadi Neĵad havas judan sangon en siaj vejnoj kaj estas juddevana!
-
Lifto kaj preĝo!
- 31 Jan 2009 - 7 commentsLa ideologia registaro kapablas infekti ĉion. Jen bido de iu registara konstruaĵo sur kies lifta pordo oni anoncis jene: "Pro preĝo 20 minutojn ne funkcias la lifto" !! Tio signifas ke dum preĝa horo oni ne rajtas moviĝi en la konstruaĵo kaj ĉiuj devas preĝi. Ĉu vi povas imagi tian situacion en via vivmedio?
-
graso kiun mi forgesis ...
- 25 Jan 2009 - 3 commentsEn mia hejmo, ni havas pordon al malgranda nia dorskorto. Dum longa tempo la pordo pepadis ... Antaŭ tagoj hazarde mi trovis pecon da industria graso kaj iomete ŝmiris de ĝi al la porda ĉarniro. Nun ne plu estas ĉena pepado kaj la pordo glate fermiĝas kaj malfermiĝas. Foje, ni simple forgesas pri la rolo de grasoj kiuj povas pli glatigi la aferojn ...
-
Diru NE!
- 19 Jan 2009 - 1 commentAntaŭ 10 monatoj mi enmetis jenan perslingvan feministan kanton en mia dokumentaro. Mi forgesis tradukon fari kaj bone ke Daniela Voyager min atentigis pri la manko! Menciindas ke unua foje la kanton oni faris en marto 2006 kaj de post tiam parto de la feminisma movado en irano uzas ĝin kiel sia himno. Diru ne بگو نه به دستی که شلاق مرگه Al mano kiu estas mortvipo به چشمی که فصل تگرگه al okulo kiu estas hajla sezono به پرونده زرد پاییز al flava…
-
Infanaj rajtoj
- 19 Jan 2009 - 3 commentsMia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ... Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas! Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... . Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ…
-
Geografia altrudo ...
- 18 Jan 2009Al mi tre plaĉas jena kanto de irana artisto " Mohsen Namĝu " جبر جغرافیایی geografia altrudo یک روز از خواب پا میشی میبینی رفتی به باد Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas forventumita هیچ کس دور و برت نیست همه رو بردی ز یاد Neniu ĉirkaŭas vin kaj ĉiun vi jam forgesis چند تا موی دیگهت سفید شد ای مرد بیاساس Kelkaj pluaj viaj haroj jam blankiĝis, ho! sen baza viro جشن تولد تو باز مجلس عزاس Via naskiĝtago jam estas via funebro بریدی از ا…
-
Irana kaligrafio
- 18 Jan 2009 - 5 commentsPri la kaligrafio de la persa oni povas legi interesan paĝon informoriĉan en Esperanto laŭ jena adreso: persaskribarto.free.fr/index.htm
-
Kiom malfacilas dialogi ...
- 08 Jan 2009 - 3 commentsBonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas ) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas? Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne? Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...
-
Bondeziroj
- 24 Dec 2008 - 1 commentMi elkore bondeziras al ĉiuj kiuj festas la kristnaskon kaj koncernajn festotagojn kurantajn. Ĝojon, plezuron, pacon kaj feliĉon mi deziras al vi.
-
Kondolenco al amikino
- 14 Dec 2008Hazarde mi eksciis ke forpasis patro de nia amikino Farzane . Kondolencon kaj paciencon al ŝi.
-
Makiavelismo
- 29 Nov 2008Makiavelismo De: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: http://www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/11/post_109.html
-
Pacismo
- 18 Nov 2008 - 1 commentDe: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/09/post_93.html
-
P kiel povreco ...
- 17 Nov 2008 - 9 commentsLa suba foto montras ordinaran panoramon de iu Tehrana strato. Vidante la similan situacion ĉu oni kapablas kviete dormi? Ĉu la infano estonte estos bona civitano kiu havos respondecon pri la aliaj? Sincere dirite al mi ne eblas ...
-
Demokratio signifas: Pravas la plimulto
- 17 Nov 2008Mana Neyestani estas mia ŝatata kartunisto. Antaŭ nelonge li komencis serion de siaj verkoj ĉe: Radio Zamaneh . Jen specimeno de lia verkaro. Mi klopodos fojfoje prezenti liajn pripensigajn verkojn ĉi tie. La fonto de tiu ĉi verko: www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/09/post_93.html
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Reto
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter