Articles by Reto
About...
*******************************
اسپرانتو؟
*******************************
اسپرانتو: زبان دوم برای همه
*******************************
اسپرانتو درایران
Reto
Archives
-
Verda ondo ne trankviliĝas
- 26 Jul 2009La verda ondo ne trankviliĝas en irano. Ĝi daŭras kaj daŭras, ŝajnas ke ĝis ĝia celo -demokratio sen ajna perfikso kaj infikso- en irano oni ne plu trankviliĝos. Nombro de la jam mortigitoj ĉiu tage pli kaj pli altiĝas sed mi ne konsideras timon inter la popolo. Tiu ĉi popolo jam preterpasis timon ... Ŝajnas ke oni jam findecidis ... Verda ondo kunprenas kaj ĉirkaŭbrakas ĉiujn ...
-
konfeso
- 23 Jul 2009Mi konfesas* Mi konfesas ke: la floro estas bela Vivo estas plezura libereco estas rajto Mi konfesas ke fojfoje arde defendis demokration Mi konfesas ke mi rekonas la rajtojn de aliaj kaj arde defendas tion ... Mi konfesas ke homoj estas egalrajtaj kaj ĉies vivo estas respektinda. Mi konfesas ke mi konfesas. Pri la konfesado en irano ankaŭ bv legi jenan noton: https://www.ipernity.com/blog/23187/67178 * jam komenciĝis "konfesado"de la arestitaj civitanoj…
-
Dankon Nokia kaj Siemens ...
- 22 Jul 2009 - 5 commentsDankon* pro tio ke vi helpis miaj gepetroj estu portitaj al malliberejon .. * Oni malkovris ke kompanioj Nokia kaj Simens vendis kontrolilojn al faŝista irana registaro por kontroli la telekomunikadon de ĉiuj porteblaj telefonoj tra irano ...
-
Hombuĉado en Ĉinio, silenta subteno de Irano
- 13 Jul 2009 - 1 commentDum Irana registaro sinprezentas kiel: " reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn " (laŭ la konstitucio de islama respubliko de irano) kaj se en iu "okcidenta mondo" iu al la ĉevalo de islamano dirus "ĉevalaĉo" la irana registaro tuj reagos al tiu "krimo" kontraŭ islamanoj, la ĉina registaro dum pasintaj tagoj buĉadis pli ol 150 homojn kiuj estis islamanoj sed se ŝtonoj protesti…
-
Alia mortigito en Irano far de puĉistoj
- 12 Jul 2009 - 1 commentS ohrab Arabi, 19 jara lernanto kiun oni arestis dum manifestacio surstrate je la 20a de junio, hieraŭ la Tehrana prokuroro anoncis lian familion ke ili povas ricevi lian kadavron sen ajna priskribo. Soharb estis mortigita en EVIN prizono. Ekde la 20a de junio Sohrab estas la 2a publike konata mortigito pri kiu aperas informoj. Legu pri Neda Aga Solta la unua mortigito surstrate Novaĵfontoj: Perse kaj detale: http://news.gooya.com/politics/archives/2009/07/090678…
-
Via neanto estas mi
- 07 Jul 2009 - 6 comments.. Viro stulta Malamiko via ne estas mi Via neanto estas mi ... ابلها مردا عدوی تو نیستم من انکار توام De Ahmad Ŝamlu
-
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...
- 01 Jul 2009Ĉu la puĉistoj kaj la kompanio jam venkis kaj ĉio estas laŭ ilia gusto? گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزار باده ناخورده در رگ تاک است Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito De karmemora irana poeto Feridun Moŝiri La civila verda movado en Irano jam emas naskiĝi De irana artisto Mana Neyestani
-
Noktaj krioj sur la tegmentoj ...
- 30 Jun 2009 - 1 commentKiom rankore estis pasintnokta kriado de la civitanoj kontraŭ la registaro sur la tegmentoj. Pasintnokte je la 21a oni anoncis ke laŭ la opinio de " La Gardanta Konsilio" -kiu estas aprobanto de ĉiuj balotoj en Irano- la prezidenta balotado jam okazis en la normoj de islama respubliko kaj la rezultoj estas aprobitaj. Ĉu "La Gardanta Konsilio" aprobinte la hontindan balotadon sukcesis meti finan punkton al la okazintaĵoj? Mi forte dubas pri tio ĉar la faktoj montras ion alian. Gis kiam oni nok…
-
Konstitucio de Irano: artikoloj 101 ĝis 177
- 29 Jun 2009La unua parto Artikolo 101 Por bari diskriminacion, absorbi kunlaboron je preparado de programoj disvolvigaj kaj bonfartigaj en provincoj kaj kontroli ilin plenumi harmonie; oni formigos la Altan Provincaran Konsilion konsistante je delegitoj de provincaj konsilioj. Kielformiĝon kaj taskojn de tiun konsilion difinos la leĝo. Artikolo 102 La Alta Konsilio de Provincoj rajtas enkadre de sia taskaro, prepari planojn kaj rekte aŭ tra la ŝtato, doni al la parlamento. La planoj devas e…
-
Konstitucio de Irano: artikoloj 1 ĝis 100
- 29 Jun 2009 - 5 commentsDank al s-ro Navab Mozaffari Baluch i kiu tradukis la konstitucion de islama respubliko de irano al Esperanto, la kompleta teksto atingeblas ĉi tie . Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema La konstitucio de la islama respubliko Irano Artikolo 1 La regmaniero de Irano estas islama respubliko al kio la popolo de Irano, surbaze de sia antikva kredo je Koranaj Rajto kaj Justo, sekve de sia sukcesoplena islama revolucio sub la gvidado de la altranga religiestro A…
-
10 procenta narkotistaro
- 28 Jun 2009 - 5 commentsPli ol 10 procento de Irananoj uzas narkotaĵojn ... Laŭ la scienca esploro kiun oni faris en Gazvin universitao, pli ol 7 miliono de irananoj uzas narkotaĵojn. Antaŭ ne longe Ahmadineĵad diris ke " Ni estas pretaj direkti la mondon kaj la mondo atendas nian mastrumadon" (ne estas ŝerco li tute serioze kaj kun profunda sincera kredo tion esprimis). Bv ankaŭ legi: https://www.ipernity.com/blog/23187/29702
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj
- 28 Jun 2009- Daŭre ne eblas fari SMS-on. - la poŝtelefonoj malbone funkcias - Interreto preskaŭ estas tute filtrita - Ne eblas mesaĝumi pere de interretaj mesaĝiloj - La televido 24 hore sendas tute inversajn raportojn pri la okazintaĵoj - jam ĉiuj ne registardependaj ĵurnaloj estas silentaj kaj ne plu aperas krom unu tagĵurnalo kiu malgraŭ sia apero ne kuraĝas raporti aktualaĵojn sencenzure. - 8 iranaj oficistoj de la Brita ambasadejo estas arestitaj - Nun pli ol 30 ĵurnalistoj estas arestitaj - P…
-
mensogo
- 27 Jun 2009 - 1 commentMensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, menso…
-
Kial Britujo subite gajnis la rangon de la plej granda satano en Irano?
- 25 Jun 2009 - 1 commentĜis antaŭ semajno Usono estis "la granda satano" en irano kaj hazarde Usono ektrovis konkuranton, jes Britio! Kial tiu "maljuna vulpo" okupis la 30 jaran lokon de Usono kaj nun estas la plej fi ŝtato je la okuloj de Irana regantaro? La kialon eble oni devas serĉi pri la pasintsemajna okazintaĵo en londono. Temas pri la blokado de 1 miliardo kaj 600 milionoj da eŭroj flanke de Britio kiu apartenas al iu influhavulo en Irano. Interesiĝantoj en la reto priserĉu, oni atingos interesajn informojn…
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj
- 25 Jun 2009 - 6 comments1- Hieraŭ je la 16a la protestantoj al la hontinda balotado manifestaciis ĉe la parlamento. La polico kaj la kaŝa polico forte batadis la homojn. 2- 70 universitaj profesoroj hieraŭ post vizito al Mir Hosejn Musavi estis arestitaj. Ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto. 3- Ŝirin Ebadi - la premiito pri la paco de Nobelo- tre bone antaŭ hieraŭ ĉe la Eŭropa Konsilio pridiris la situacion de la aferoj en Irano kaj petis de la demokrata mondo ne bojkoti iranan registaron ekonomie sed politike.…
-
Post 2 taga neebleco eniri la reton hodiaŭ al mi eblas skribi
- 25 Jun 2009Estimataj Dum psintaj 2 tagoj ne eblis al mi skribi.Mi fartas ankoraŭ bone. Baldaŭ mi publikigos raporton.
-
Ŝia nomo estis NEDA ...
- 22 Jun 2009 - 3 commentshttp://en.wikipedia.org/wiki/Neda_(Iranian_protester) Ŝia nomo estis Neda Plene da vivo Havis revojn Estis Irananino Voĉdonis Sed ŝia voĉo estis rabita Sur la stratoj priserĉis la perditan balotilon Kaj hazarde kuglo estis ŝia respondo ... Multaj aliaj simile al Neda nun tra Irano serĉas siajn kvotoj da vivo en teritorio kies nomo estas Irano Ĉu la lasta rigardo de Neda al Irana ĉielo pli bonan tempon anoncas?…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Reto
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter