1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotadon minacante la protestantojn. Do,la lastaj esperoj por ajna ŝanĝo je la rezultoj malaperis. Li diris ke oni devas obei la leĝaron kaj se iu kandidato protestas sin turnu al "Dieto de la konstitucio"(DdK)kiu juste(!?)la balotadon observis. menciindas ke "DdK" konsistas el 5 juristoj kiujn prezentas la estro de jurpotenco al la parlamento kaj post la aprobo de la parlamento ili aniĝas al "DdK" kaj 5 mullaoj kiujn la gvidanto (Ali Ĥamenei) mem elektas kaj ili rekte eniras al "DdK". "DdK" estas respondeca pri la okazigo de la balotado en irano ĉu pri parlamento, prezidentelektado ktp. "DdK" jartas rezigni aŭ aprobi la kompetentecon de ĉiuj kandidatoj kaj nur post la aprobo de "DdK" okazos la balotado. Se iu protestos pri la balotado ĝuste "DdK" prijuĝos la aferon. Kiel oni povas kompreni "DdK" estas organizanto, observanto kaj prijuĝanto de la balotado en Irano kaj "DdK" nur respondecas al la gvidanto - Ali Ĥamenei - kaj al iu ajn. Laŭ tiu maniero neniu ekster la sistemo sukcesos iĝi kandidato al ajna elektado en irano kaj la opozicio neniam havos ŝancon eniri ajnan balotadon en irano ĉar "DdK" simple ne aprobos ties kompetentecon...

Nun s-ro Ĥamenei al la protestantoj diras ke se iu proteston havas rilate la balotado tion esprimu al "DdK" kiu agas laŭ la kordeziroj de li mem kompreneble la rezulto de ajna protesto al "DdK" ĉiam estas laŭ la altmoŝta gvidanto ol ajna homo.


2- La disĉiploj kaj voĉdonantoj al Mir Hosejn Musavi sabate la 20-an de junio intencis okazigi denove manifestacio de Engelab placo ĝis Azadi placo en Tehrano. La polico anoncis ke forte kontraŭstaros ajnan "senpermesan" manifestacion. (menciindas ke por okazigi manifestacion oni devas akiri permeson de la ministerio pri enlandaj aferoj kaj kompreneble tiu ministerio neniam donos permeson okazigi manifestacion kontraŭ la ŝtato, tio estas kutimo en irano!). Je la 16a la manifestacio devus komenciĝi. Pli ol kelkcent policanoj kaj soldatoj vestigitaj armile kondute atakemaj fluis tra la stratoj. La popolo kiel la pasintaj tagoj silente aperis sur la stratoj sed la policanoj baris la vojojn, insultis akre kaj ĉiun kiu iel alparolis ilin forte batis kun siaj specialaj bastobatiloj.
La junuloj jam perdis siajn paciencojn kaj komencis reagi ... dum kelkaj minutoj komenciĝis bataloj inter la policaro kaj la manifestantaro.
Nun skribante tiun ĉi noton post preskaŭ 19 horoj ankoraŭ mi estas en ŝoko de la sovaĝeco de la polico kiu tiom sen ajna konsidero repremis simplajn civitanojn kiuj silenteme kaj pace intencis esprimi sian malkontenton pri la okazintaĵo dum la balotado.
Mi atestas kiel vidinto kiom sovaĝe la policanoj batadis la popolon, maljunulojn kaj precipe la virinojn al parolante ege malĝentile ilin kvazaŭ estas milito kaj la malamikojn ilin celas ...
Pasintvespere Tehrano similis al milita urbo kiun invadis malamiko. Fajro, fumo, ploriga gaso, krioj, kugloj, elĵetitaj ŝtonoj, rompitaj vitroj, vunditaj homoj, plorantaj homoj, perditaj infanoj, timigitaj civitanoj, verŝitaj sangoj sur la stratoj ...


3- Nokte je la 22a denove la civitanoj malbene kriadis sur siaj tagmentoj "Allaho Akbar", morto al diktatoro ... la krioj de miaj najbaroj estis pli altaj kaj longedaŭraj ...


Mia filino demandas min: kio okazas paĉjo? kial la najbaroj krias? respondon mi ne havas al ŝi, mi silentas ...