ligilo por subskribi ĝin :

http://www.change.org/fr/pétitions/al-la-anoj-de-la-norvega-nobel-komitato-2014-jaran-nobel-premion-pri-paco-por-j-assange-kaj-e-snowden

AL LA ANOJ DE LA NORVEGA NOBEL-KOMITATO : POR KE ESTU ALĴUĜITA LA 2014 JARAN NOBEL-PREMION PRI PACO AL J. ASSANGE KAJ AL E. SNOWDEN Ni, subskribintoj, agante kiel membroj de la tuta homaro,
konsiderintaj ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Konsiderintaj ke la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR), adoptita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, la 10an de decembro 1948, solene proklamis, ke «la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj »
Konsiderintaj ke, laŭ la artikolo 12 de tiu Universala Deklaracio, « Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon » Konsiderintaj ke, laŭ la Antaŭkonsideroj de tiu Universala Deklaracio, «Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo »
Konsiderintaj ke S-ro Julian Assange, informadikisto kaj ret-aktivulo de aŭtralia nacieco, fondinto, redaktisto kaj parolisto de Wikileaks, agante konforme al la fundamentaj principoj metitaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, konstante strebis cele ebligi ĉiujn la civitanojn de la terglobo havi ian liberan aliron al informado, kiu ne estu tute metita sub la povo de ŝtatoj aŭ primanovritaj fare de la mon-potencoj.
Konsiderintaj ke kiel agnosko pri lia agado favore al libera aliro al informaĵoj kaj lukto kontraŭ cenzuro, S-ro Julian Assange ricevis plurajn premiojn de internacia famo, nome :
• la « Media Award 2009 », fare de Amnesty International (Nobel-Premiito pri Paco 1977),
• la « Index on Censorship Award 2008 » fare de la taggazeto The Economist,
• la ormedalo de la Sydney Peace Foundation por « defendo de la rajto de unuopuloj al kono », Konsiderintaj ke S-ro Edward Snowden, informadikisto de usona nacieco, eksa dungito de la sekretaj servoj de Usono, agante konforme al la etiko kaj fundamentaj principoj metitaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, malkaŝis al la monda publika opinio :
• ekziston de ĝenerala sistemo de kaptado de la metadatumoj de la telefonalvokoj ene de Usono,
• ekziston de tuttera aŭskultad-sistemo de la privataj komunikaĵoj sekrete irigata de la usona registaro sub la nomo superrigardo-programo PRISM,
• kaj ekziston de simila sistemo sekrete irigata de la registaro de Britio sub la nomo TEMPORA,
Konsiderintaj ke tiuj informoj estas taksataj tute kredindaj fare de la tuttera infomadikistaro kaj ĉiuj sekretaj servoj, Konsiderintaj ke la registaro de Usono neniel neis tiujn informojn monde publikigitajn de S-ro Snowden, sed male ke ĝi implice konfirmis ilian verecon pro tio, ke ĝi decidis persekuti ĝian nacianon per la kulpigo de spionado, ŝtelo kaj neleĝa uzo de registaraj posedaĵoj,
Konsiderintaj ke tiuj informoj estis taksitaj tiom seriozaj, ke la registaro de la Federacia Respubliko Germanio, interalie, oficiale petis, pere de sia ministrejo pri justico, al la usonaj kaj britaj instancoj klarigojn pri ĉio rilata al la kaptad-sistemoj PRISM kaj TEMPORA,
Konsiderintaj ke tiuj observ- kaj kaptad-sistemoj, sekretaj, universalaj kaj sistemaj, malrespektas ĉe tutplaneda nivelo la esencan principon de la sekreto de korespondaĵoj, kaj sekve malobservas la artikolon 12 de la antaŭaludita Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR), Konsiderintaj ke per alarmi la mondan publikan opinion pri tiuj sistemoj, kiuj ebligas timi la estiĝon de terura universo da ĝenerala superrigardado kontraŭ ĉiuj homaj estaĵoj, kompareblan al tiu priskribita de Georgo Orwell en sia antaŭvida romano « 1984 » S-ro Edward Snowden indas esti dankata kiel bonfaranto al la homaro,
Konsiderintaj ke la Nobel-komitato pri Paco havis kiel konstantan jurisprudencon aljuĝi la Nobel-premion pri Paco al al mondkonataj personoj agintaj en paca maniero favore al respekto de la homaj rajtoj, Konsiderintaj ke la Nobel-komitato pri Paco interalie aljuĝis la Nobel-premion pri Paco al :
• al Andrej Saĥarov en 1975 « por ties kampanjo favore al homaj rajtoj », spite la protestoj eligitaj de lia propra lando,
• al Amnesty International en 1977 « por ties batalo favore al la homaj rajtoj kaj respekto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj »,
• al Barack Obama en 2009 « por ties eksterordinaraj klopodoj cele al fortigi la kunlaboron inter la popoloj »,
• à LIU Xiaobo, 刘晓波 / 劉曉波 en 2010 « por ties longdaŭra kaj senperforta lukto favore al homaj rajtoj», spite la protestojn de la instancoj de lia propra lando.
Konsiderintaj ke la nobel-komitato pri Paco ofte flegis la zorgon komplementan al la antaŭvica, pri aljuĝi la Nobel-premion pri Paco al aktivuloj pri homrajtoj kies sekureco estis minacata, konsiderante ke la aljuĝo de la Nobel-premio provizos al ili enfaktan imunecon,
Konsiderintaj ke S-roj Julien Assange kaj Edward Snowden kunhelpis pace kaj elstare favore al respekto de la homaj rajtoj, de la informado-libereco kaj de la libereco de la korespondado-sekreto je planeda nivelo, kaj ke tiu agado idas ilin nerefuteble plene elektindaj al atribuo de la Nobel-premio pri Paco,
Konsiderintaj ke la sekureco de S-roj Julian Assange kaj Edward Snowden troviĝas nun tuje kaj serioze minacataj fare dela usonaj instancoj, kaj ke la atribuo de la nobel-premio pri Paco estus ia rimedo por protekti ilin, tiombone kiom la atribuo de la nobel-premio pri Paco provizis protekton siatempe al Andrej Saĥarov, Lech Wałęsa, Desmond Tutu, Aung Saung Suu Kyi, la Dalai-lamao LIU Xiaobo, kotopo, kontraŭ la venĝemo de aliaj registaraj instancoj,
petas oficiale kaj solene al :
• M. Thorbjørn Jagland, Prezidanto de la norvega Nobel-komitato
• Mme Kaci Kullmann Five, vic-Przidentino de la norvega Nobel-komitato
• Mme Inger-Marie Ytterhorn, membro de la norvega Nobel-komitato
• Mme Berit Reiss-Andersen, membro de la norvega Nobel-komitato
• M. Gunnar Stålsett, membro de la norvega Nobel-komitato tiom bone al M. Geir Lundestadt, sekretario de la norvega Nobel-komitato ke ili aljuĝu la Nobel-premion pri Paco al S-roj Julian Assange kaj Edward Snowden « por ilia paca batalo favora al la neforigebla rajto de la homaj estuloj al libera informado kaj plena sekreto de siaj korespondaĵoj, konforme al la antaŭkonsideroj kaj artikolo 12 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, adoptita de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj

François Asselineau - Union Populaire Républicaine

signer et diffuser au maximum notre pétition, nous rappelons qu’elle est désormais disponible en 10 langues. Par ordre alphabétique

1) allemand

--------------

www.change.org/de/Petitionen/den-mitgliedern-des-norwegischen-nobelkomitees-für-die-verleihung-des-friedensnobelpreis-an-j-assange-und-e-snowden



2) anglais

------------

www.change.org/petitions/to-the-nobel-committee-members-nominate-j-assange-and-e-snowden-for-the-2014-nobel-peace-prize



3) espagnol

--------------

www.change.org/es/pétitions/a-los-miembros-del-comité-nobel-noruego-por-la-atribución-del-premio-nobel-de-la-paz-a-j-assange-y-e-snowden



4) espéranto

---------------

www.change.org/fr/pétitions/al-la-anoj-de-la-norvega-nobel-komitato-2014-jaran-nobel-premion-pri-paco-por-j-assange-kaj-e-snowden



5) français

-------------

www.change.org/fr/pétitions/aux-membres-du-comité-nobel-norvégien-pour-l-attribution-du-prix-nobel-de-la-paix-à-j-assange-et-à-e-snowden



6) italien

----------

www.change.org/fr/pétitions/ai-membri-del-comitato-nobel-norvegese-attribuite-il-premio-nobel-per-la-pace-2014-a-j-assange-e-e-snowden



7) norvégien

---------------

www.change.org/petitions/til-medlemmer-av-den-norske-nobelkomite-for-tildelingen-av-nobels-fredspris-til-j-assange-og-e-snowden



8 ) portugais

----------------

www.change.org/pt-BR/petições/aos-membros-do-comité-nobel-noureguês-para-a-atribuição-do-prêmio-nobel-da-paz-2014-a-j-assange-e-e-snowden



9) russe

----------

www.change.org/ru/петиции/членам-норвежского-нобелевского-комитета-присудить-нобелевскую-премию-мира-2014-года-дж-ассанжу-и-э-сноудену



10) turc

----------

www.change.org/tr/kampanyalar/norveç-nobel-ödülü-komitesinin-dikkatine-nobel-barış-ödülünün-j-assange-ile-e-snowden-e-verilmesi-için



SONGEZ À POSTER LES LIENS ADÉQUATS SUR LE MAXIMUM DE PAGES FACEBOOK DE MÉDIAS FRANÇAIS, MAIS AUSSI AMÉRICAINS, ANGLAIS, ALLEMANDS, ESPAGNOLS, ITALIENS, PORTUGAIS, BRÉSILIENS, RUSSES, TURCS, ETC. !