Ĉu vi iam pensis, lernante iun ajn lingvon, ke vi kapablos paroli ĝin multe pli bone ol la plejmulto de la loĝantoj de la lando, kie tiu lingvo estas la unua oficiala? Do, tio ne estas tiom komplike. Mi finis pasinjere mian 5-jaran studadon de la irlanda en la Madrida Oficiala Lingvolernejo, kaj mia instruisto ofte laŭdis min, duonŝerce, dirante ke mi parolas la irlandan pli bone ol la irlandanoj mem (kvankam mia nivelo estas tute ne prifierinda).

Mi proponas al vi spekti ĉi tiun bonegan, amuzegan filmeton, vera vangofrapo al la fanfarona lingvopolitiko de la Irlanda registaro, kiu atingas la oficialecon de la irlanda en la Eŭropa Unio, spite al la konstanta fiasko de ĝia oficiala subteno al la irlanda lingvo hejme, teorie la oficiala lingvo de la lando. Mi dirus, ke temas pli pri manko da intereso. Neniu partio en Irlando kuraĝus transigi la instruadon el la angla al la irlanda, ĉar la "fiera irlanda popolo", kiu fakte, spite al ĉiuj naciismaj fanfaronadoj, identigas sin mem pli kun la biero Guinness ol kun la irlanda lingvo, neniam voĉdonos al partio, kiu devigos ilin lerni sian nacian lingvon anstataŭ la lingvon de la malamataj imperiismaj najbaroj ;-)

Kaj nun, ĝuu la filmon, kaj amuziĝu

www.youtube.com/watch?v=qA0a62wmd1A