(Mi tradukas mesaĝon de amikino, kiu decidis naski hejme kaj ne en malsanulejo kaj reagis al mia informo pri la hejma naskiĝo de Flora):

"... mi konfesos al vi, ke ankaŭ mi naskis mian filinon hejme!

Kialoj? Tio, kion diris Pedro.

En Hispanio, la naskoj estas tro medicinigitaj, kaj malmultaj homoj scias, ke nasko en hospitalo komplikiĝas pro la agado mem de la medicina personalo, kio, same kiel fiŝo mordanta sian voston, finfine provokas bezonon de medicinigita nasko. Kutime virinoj kredas, ke nian bebon devas eligi el interne ginekologo... sed la vero estas, ke ginekologo scias multe pri patologioj kaj kiel solvi komplikaĵojn, sed malmulte pri normalaj naskoj. La bebo eliras memstare.

Oni komencas terurigi la gravedulinon dum la antaŭnaskaj vizitoj al la ginekologo (kaj se ne, pri tio zorgas la najbarino aŭ la socio ĝenerale; verdire, tiuj filmoj en kiu aperas naskoj en iu praa jarcento, kie la afero iras malbone kaj oni demandas la patron: "Kiun ni savu, la panjon aŭ la filon?", tute ne helpas, interalie, ĉar la patro ĉiam decidas savi la bebon, precipe se li supozas, ke temas pri knabo...). La virino komencas naski, kaj rapidas al la malsanulejo (fakte, ju pli malfrue vi alvenos, despli bone), kie oni ŝin ligas per zonoj al la lito "por kontroladi la koron de la feto". Tute nenecesa rimedo, kiu senmovigas la virinon, nervozigas kaj streĉigas ŝin (streĉo estas la plej malbona afero por ke nasko okazu bone). Etendita kaj ligita al la lito, la kontrahiĝoj estas pli dolorigaj kaj oni ne disponas je la valorega helpo de la gravito... tial, fine la virino krie petegas epiduralan anestezion. Kiam oni aplikas epiduralan anestezion (almenaŭ tiun, kiun oni aplikas en Hispanio). oni nepre devas esti etendita sur la lito, ĉar oni ne plu sentas la krurojn, ankaŭ ne eblas eniri naĝejon kun varma akvo, kio multe helpus, se ekzistus, kaj kontroli la koron de la feto iĝas pli necese... Cetere, ĉar oni jam ne plu sentas ion ajn kaj la muskoloj malstreĉiĝas, la nasko haltas... kaj iĝas praktike necese apliki sintezan oksitocinon, ĉar alie, la afero ne antaŭeniras. Sed la sinteza oksitocino provokas multe pli fortajn kaj dolorigajn kontrahiĝojn..., vi bonŝancas, se oni aplikis al vi la epiduralan anestezion (se ne, post la injekcio de sinteza oksitocino pli bone ke oni apliku al vi, alie vi vidos mil stelojn!). Finfine, ligita al la lito, jen la streĉita virino, ricevinta epiduralan antestezion kaj sintezan oksitocinon, en frida kaj fremda etoso, kaj eble ĉirkaŭita de studentoj aŭ iu alia speco da medicina personal, kiu observas ŝin kvazaŭ objekton, kaj foje mistraktas ŝin ("knabineto, ne tiom kriu, fari la infanon vi ja ŝatis!" kaj similaj idiotaĵoj foje aŭdeblas en naskejoj)... ne facilas, ke la afero iru bone... Kaj tial, kompreneble, bonŝance vi estas en malsanulejo kaj bonŝance estas ginekologo, kiu faras al vi episiotomion, ĉar alie, la bebo ne eliras. Kaj ne pensinte duan fojon, la ginekologo tranĉas vian perineon per tondilo (verŝajne, se temus pri tranĉado de peniso, ili agus pli zorgeme) kaj jen, 15 sutureroj, kiuj iĝas la koŝmaro de la ĵusnaskinta virino... Estas malsanulejoj, kie oni faras tion kiel kutimo, "laŭprotokole", kiel oni tie diras. Kaj bone, la afero daŭras: forcepso, cezara operacio... Se vi estas en ŝtata malsanulejo, vi havas pli da ŝancoj, ke la personalo paciencu, ĉar finfine iuj foriras kaj alvenas aliaj, kaj tiel, des pli bone (ĉar se estas io, kion postulas nasko, estas tempo). Sed, se vi estas en privata kliniko, kaj vi celas naski "helpe de via ginekologo" (absurda ideo, tre etendita en ĉi tiu lando), vi naivas, ĉar "via ginekologo" ne atendos 36 horojn por ke la bebo eliru, tiel kiel mi estis en la malsnulejo (...) okaze de mia unua filo. Li havas pli interesajn aferojn por fari, ekzemple iri skiadi. Kaj ankaŭ la direktoro de la kliniko ne permesos ke vi okupu la dilatadĉambron tiom da tempo, la kalkuloj ne ĝustas!, kaj tial, se vi ne naskas post du horoj, vi estos punita per cezara operacio, per kiu cetere ambaŭ enspezas pli da mono, ĉar asekuroj pagas pli por cezara operacio ol por vagina nasko... Ĉu strangas, ke la procento de cezaraj operacioj estas multe pli alta en privataj klinikoj (37%) ol en publikaj malsanulejoj (20-25%) kaj ke ambaŭkaze estas multe pli alta ol tiu, kiu la MOS konsideras normala (5-10%)? Poste, oni forprenas el vi la bebon, kiu scias kiom da tempo, sen multaj klarigoj, kaj tial la enkonduko de mamnutrado terure malfaciliĝas (ĉu kurioze, ke 30% de la patrinoj lasas la hospitalon nutrante per suĉbotelo?

Fakte, la panoramo estas korŝira. La plej flipiga afero, estas ke poste oni demandas la virinon pri ŝia nasko, kaj ŝi respondas: estis la plej bona tago de mia vivo!

Tamen, en Britio malaltriska gravedulino pasas la tutan gravedon, kaj kompreneble la naskon, nevidinte ginekologon! En Nederlando, helpataj de akuŝistinoj naskas 40% de la virinoj... Kaj iliaj mortindico kaj patrininfana morbokvanto estas pli malaltaj ol la niaj.

Tio ankaŭ ĉi tien alvenas, estas movado, kiu celas ŝanĝi la aferojn, kelkaj aŭtonomaj komunumoj jam aprobis planojn pri natura nasko (ekzemple, Katalunio), ni vidu, kiel ĉi tiuj planoj estos aplikataj...

Sed nuntempe, kaj antaŭ du jaroj eĉ pli, krom la kliniko Acuario en Alikanto, la sola loko, kie virino povis havi respektatan naskon (kaj, miakomprene, sekuran) estis la propra hejmo. Pro tio, mi naskis mian filinon hejme, kaj nenio tia okazis: sen ekrankontrolado, sen epidurala anestezio, sen sinteza oksitocino, sen episiotomio, sen forcepso, sen cezara operacio. La infanino eliris, kaj la akuŝistino tuj transdonis ŝin al mi, malpura per sango kaj kovrita per graso. Oni ne tranĉis la ŝnuron, ĝis kiam ĝi ĉesis bati, tio estas, pumpi sangon al la infanino (kutime en la hospitalo oni faras tion rapide, pro kio la sanĝo de la placento ne finas alveni, kaj tio okazigas, krom multajn aliajn aferojn, danĝeran anemion). Du horojn poste, mi jam duŝis en la duŝejo de mia hejmo. Tri horojn poste, mi dormis en mia lito kun mia filino sur mi kaj mia kunulo apude. Neniu forportis la infaninon ien ajn, neniu tuŝis ŝin, nek manipulaciis, nek purigis, nek io ajn. La postan tagon mi estis tute normala virino, kiu povis fari normalan vivon, eĉ mi pretigis la vespermanĝon."