Tiuj inter vi, kiuj jam ĉeestis en medioj, kie Esperanto estas flue parolata, certe rimarkis, ke la saluto "Bonan matenon" oni mallongigas ofte al "Bonan!". Same "Bonan vesperon!" en esperantlingvaj renkontiĝoj ankaŭ iĝas simple "Bonan!". Restas do la adjektivo, kaj forfalas la substantivo.
Tio estas, almenaŭ en la lingvoj, kiujn mi konas, nekutima. Germano mallongigas Guten Morgen! al Morgen kaj ne al "Guten!". Franco mallongigas Bonne soirée al 'soir kaj ne al "Bonne". Nederlandanoj faras simile: Morgen kaj ne "Goede" kaj britoj kaj usonanoj salutas sin per morning ...
Tamen unu lingvon mi trovis, kiu faras kiel Esperanto: la rumana. La esprimon Buna dimineața oni povas mallongigi al Neața, sed oni povas diri ankaŭ Buna.
Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj tute ne permesas mallongigi tian saluton. Italoj diras buongiorno, kaj ne eblas mallongigi tion al "giorno" aŭ al "buon".
Kiel via lingvo kondutas?
[eo] Pri kalsonetoj kaj kotizoj
-
Unu el la multaj servoj - aŭ malservoj? - de Google estas, ke ili planas skani kaj enretigi kiel eb…
-
08 Feb 2012
[eo] Alb negru
-
"Alb negru", ĉu escepto en la lingva spektro?
-
12 Dec 2011
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
2 188 visits
[eo] Bonan 'soir morning buna morgen ...
Ofte mi cerbumas en tramo aŭ trajno pri lingvaj kuriozaĵoj. Post mia cerbumado pri nigra-blanka mi pripensis la esprimon "Bonan" ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Paŭl has replied to Raŝi - Audino"Gudn" oni povas en iuj regionoj uzi kiel mallongigon de "Guten Appetit".
En la platdiĉa estas la interesa situacio, ke "matenon" ("Moin") sonas same kiel "bonan", t.e. "Moin Moin" signifas tutsimple "bonan matenon". Multaj ne komprenas, ke platdiĉlingvano, kiu vespere salutas per "Moin" ne estas malfruellitiĝulo, sed ke tio estas mallongigo de "Bonan vesperon".
Paŭl has replied to Lars SözüerPaŭl has replied to Helena TylipskaSign-in to write a comment.