Mi malkovris la ludon per artikolo en la ttt-ejo de Jefo. Tie vi ankaŭ povas trovi hiperligon al la oficiala ttt-ejo de la ludo...

Bonvolu legi pri la reguloj tie.

Jen tamen kelkaj vortoj:

"Ĝeneralaj principoj

La Homlupa ludo estas tre simpla rolludo, kie la ludantoj hazarde ricevas po unu karton, kiu indikas iliajn rolojn por la ludo. Kompreneble, ĉiu devas konservi sian karton sekreta kaj malkaŝas ĝin nur post sia « morto ». Oni ludu almenaŭ 8ope (krom la ludestro) sed la ludo fariĝas pli interesa 10ope kaj pli. La maksimuma ludantaro estas 18.
La ludo estas gvidata de Ludestro. Tiu ĉi ne partoprenas kiel ludanto, sed mastrumas ĝian funkciadon : disdonado de la kartoj, pasigado de la ludfazoj, realigado de la efikoj, ktp.."

De tiam, mi nepre deziris sperti la ludon. Tio okazis unuafoje dum la jara kongreso de "Esperanto-France" en Troyes (2009). Poste mi ne plu havis okazon, ĝis kiam mi staĝis pasintsemajne en Grezillon.

Tiam, Kristof ludigis nin per sia persona ludo, sed mallonge, kaj post nur unu ludo, ni iris liten.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj homoj bone komprenis pri kio temas, kaj post kiam Kristof foriris, ni ne plu havis la necesajn kartojn.

Pro tio, mi decidis, ke mi aĉetos plian ludon (12 €). Kaj poste, mi donacis ĝin al la "Maison culturelle de l'Espéranto". Mi ankaŭ aĉetis duan por mi mem. Tiel mi povos ludi, kondiĉe ke mi trovu sufiĉe da homoj por konsenti kun tiu ideo!!!

Tamen, por eviti novan fiaskon pro malhavo de la belaj kartoj, mi decidis ke mi "savos" mian ludon en Iper. Vi trovos do la bildojn kompresitajn en miaj albumoj. Estas pasvorto, por ke neniu povu malfermi kaj kopii la bildojn sen kompreni esperanton.

Bonvolu nepre uzi ilin nur se vi mem aĉetis la ludon, aŭ intencas ĝin aĉeti...