En mia Norvega urbo Asker, troviĝas statuo de stranga besto.

Mi memoras, ke por miaj kunlaborantoj, ĝi aspektis tute malbela kaj ne arta.

Miaflanke, mi volis ludi kun ĝi, grimpi sur ĝian genuojn, ktp.

Poste, mi vidis (kaj vidas ĉiajn semajnfinojn), ke la geinfanoj ludas kun ĝi, grimpas sur ĝian genuojn, ktp.

Ankoraŭ poste, mi malkovris la titolon de la statuo : Don't be a stranger, kion mi tradukus per Ne estu fremdulo. Ĉu mi pravas ?

Ĝi pensigis min, ke tio estas tre bela : tiu strangaspekta aĵo ne plaĉas al la plenkreskuloj, kun iliaj antaŭjuĵoj. "Ĝi ne estas artaĵo", "Ĝi estas stultaĵo", "Se vi loĝas tie, vi nur bezonas pentri vian rubujon, vi vendos ĝin al la loka kultudomo", "Tio similas al nenio"...

Sed al la naivaj infanoj (naivaj kiel "tute laŭnatura, senartifika"), kiuj ne havas aprioraĵojn, la besto ŝajnas nek timiganta nek senutila, ĝi nur estas bona amiko, kies genuoj invitas vin ludi.

Ĉu vi volas grimpi ?