Kiam la kandidatino de la Franca ekologia partio, Eva Joly proponis forigi la armea revuo, kiu okazas la 14-an de Julio, multaj reagoj kontraŭ tiu ideo, kaj eĉ kontraŭ ŝia Norvega naskiĝo, ktp. Eĉ la ĉefministro, uzante aliajn vortojn, diris la samon : "ŝi ne estas sufiĉe Franca, kaj ne konas sufiĉe la militistan historion de Francio".

Loĝante nun en Norvegio, kie oni preferas ke la festa marĉado estu farita de la infanoj, mi nur povis legi kelkajn reagojn de la maldekstrajn retgazetojn, pri la reagoj de tiuj kontraŭuloj.

Laŭ mi, estas ili kiuj eraris : la simbolo de la 14-a julio, la okupo de la fortreso Bastille, estis farita de la popolo, ne de la armeo, kiu estis fidela al la reĝo.

Kiel ofte oni kredas, ke sia ideo estas la ideo de la plimulto, sed kiam mi parolis kun la amikino de mia kuzo, kiu laboras en la armeo, ŝi tuj insultis tiun fremdulino, kiu ne komprenas la esenca ligilo inter la Franca popolo, kaj sia armeo.

Ĉu vere ? Mi tradukas parteton de la Mizeruloj de Victor Hugo:

Estis kalkulita, ke per salvoj, reĝaj kaj militistaj salutaj pafadoj interŝanĝoj de ĝentilaj frakasoj, etiketaj signaloj, havenaj kaj citadelaj formalaĵoj, salutoj al sunleviĝo kaj malleviĝo farita ĉiujn tagojn de ĉiuj fortikaĵoj, kaj ĉiuj militŝipoj, fermoj kaj malfermoj de pordojn ktp., ktp., la civilizita mondo kanonas tra la mondo, ĉiujn dudek kvar horojn, cent kvindek mil senutilajn pulvpafojn. Po ses frankoj por pulvpafo, tio signifas, ke naŭ cent mil frankoj ĉiujn tagojn, tri cent milionoj ĉiujn jarojn, foriras kiel fumo. Tio estas nur detalo. Samtempe, la malriĉuloj malsatmortas.

Do ekde longe, oni konstatis, ke la armeoj, eĉ kiam ili ne mortpafas la malamkion sed nur paradas, faras krimon kontraŭ la mizeruloj.



Ne hezitu komento aŭ korekti miajn erarojn.