ĈAPITRO 4 : LA LOĜIO N-RO 5


Ĉefe rilate al la sufiĉe longa periodo de sia kundirektado, Armand Moncharmin skribis memorlibrojn. Tiuj estas ja tiom dikaj, ke oni povas sin demandi, ĉu li iam havis sufiĉe da tempo por zorgi pri l’ operejo alie ol rakontante pri ties okazaĵoj.

S-ro Moncharmin ne konis eĉ unu muziknoton sed li ci-parolis al la Ministro por la Publika Edukado kaj Belaj Artoj. Iom da tempo li laboris kiel bulvarda ĵurnalisto kaj posedis konsiderindan riĉaĵon. Nu, li estis ĉarma persono ankaŭ inteligenta ĉar, kiam li decidis investi monon en la operejon, li trafe kaj senhezite elektis ties efikan direktoron Firmin Rikardo.

Firmin Rikardo estis eminenta muzikisto kaj galantulo. Jen lia portreto, kiun faris la Revuo pri Teatroj, kiam li enoficiĝis :

« Sinjoro Firmin Rikardo estas proksimume kvindekjaraĝa, altstatura, sen ventrodikeco malgraŭ fortika kolo. Bonaspekta eminentulo, li estas pitoreska, kun densa hararo iom mallonga kaj perbrose kombita same kiel la barbo. Lia vizaĝo aspektas iomete trista sed mildigas ĝin honesta rigardo kaj ĉarma rideto.

« S-ro Firmin Rikardo estas tre eminenta muzikisto. Speciale lia nobleco elstaras en la verkoj de tiu lerta harmoniisto kaj scioplena kontrapunktisto. Li komponis salonmuzikon, kiu tre plaĉas al la amatoroj, sed ankaŭ pianomuzikon, sonatojn, etajn muzikaĵojn plenaj de originaleco, kaj aron da melodioj. Fine "La Morto de Herkulo", ludata dum la koncertoj en la konservatorio, eligas epopean spiron, kiu elvokas la komponiston Gluck, jen unu el la plej ŝatataj majstroj de s-ro F. Rikardo.

« Tamen se li ŝategas la komponiston Gluck, li ne malpli ŝatas la muzikiston Piccini: s-ro Rikardo prenas sian plezuron tie, kie li ĝin trovas. Plena de admiro por Piccini, li "kapklinas" antaŭ Meyerbeer, li ĝojas pri Cimarosa, kaj neniu pli ol li ŝategas la neimiteblan genion de Veber. Fine koncerne Vagner s-ro Rikardo preskaŭ asertas, ke li estas la unua kaj eble la ununura en Francio, kiu komprenas lin. »

Ĉi tie mi ĉesigas mian citaĵon, el kiu klare rezultas, ke, se s-ro Rikardo ŝatas preskaŭ ĉiujn muzikojn kaj muzikistojn, estis ja kvazaŭ devigo, ke ĉiuj muzikistoj ŝatu sinjoron Firmin Rikardo.

Ni diru por fini tiun rapidan portreton, ke s-ro Rikardo estis iu, kiun oni kutime nomas ordonemulo – tio estas, ke li havis aĉan karakteron.

Dum la unuaj tagoj, kiujn ambaŭ partneroj pasigis en la operejo, ili ĝojegis pri tio senti sin estroj de tiom vasta kaj bela entrepreno. Ili certe forgesis tiun strangan fantomhistorion, kiam okazis incidento, kiu pruvis, ke - se estis farso - tiu farso tamen tute ne finiĝis.

Tiun matenon, s-ro Firmin Rikardo alvenis al sia oficejo je la dekunua.

Lia sekretario s-ro Remi montris al li ses leterojn, kiujn li ne sensigelis, ĉar ili surhavis la mencion “Persone”.

Unu el la leteroj tuj frapis la atenton de Rikardo, ne nur pro la ruĝe skribita adreso sur la koverto : ankaŭ ŝajnis al li, ke tian skribaĵon li jam vidis ie. Ne longe li serĉis : tio estis la ruĝa skribaĵo per kiu kompletiĝis tiom strange la klaŭzaro. Li eĉ rekonis ties infanecan aspekton pro la streketoj. Li malfermis ĝin kaj legis :

« Mia kara direktoro,

« Mi pardonpetas perturbi vin dum tiuj valoregaj momentoj, kiam vi decidas pri la sorto de la plej bonaj artistoj de l’ operejo, kiam vi renovigas kontraktojn kaj fintraktas novajn. Kaj tio per memfida vidpunkto, teatrokompreno, sciado de la publiko kaj de ties plaĉoj, ĉio per aŭtoritateco, kiu preskaŭ konsternis min pro mia longa sperto.

« Mi ja scias, kion vi faris por madamoj Karlota kaj Sorelli, kaj la etulino Jammes, kaj ankaŭ por kelkaj aliaj, kies admirindajn talenton aŭ genion vi divenis.
(Vi ja scias, pri kiu mi parolas skribante tiujn vortojn. Kompreneble, ne temas pri Karlota, kiu kantas kiel korvo kaj neniam devu forlasi "Les Ambassadeurs""Le Café Jacquin".* Temas nek pri madamo Sorelli, kiu precipe havas sukceson pro sia impona brusto, nek pri la etulino Jammes, kiu dancas kiel bovido sur la paŝtejo. Nek temas pri Kristina Daae, kies genio tute certas, sed kiun vi ĵaluze fortenas de iu ajn grava spektaklo.)

« Nu, vi rajtas libere administri vian afereton kiel plaĉas al vi, ĉu ne ? Tamen, mi dezirus profiti de tiu okazo, ke vi ankoraŭ ne maldungis Kristinan Daae, por aŭdi ŝin ĉi-vespere en la rolo de Siebel, ĉar tiun de Margarita vi malpermesis post ŝia triumfo dum tiu vesperfesto.

« Mi petas ankaŭ, ke vi disponu pri mia loĝio nek hodiaŭ nek la sekvajn tagojn. Mi ne finos tiun ĉi leteron sen konfesi al vi, kiom malagrable min surprizis ekscii, alveninte en la operejo, ke mia loĝio jam estas luita – fare de la luoficejo – laŭ viaj ordonoj, dum la lastaj tagoj.

« Mi ne protestis, unue ĉar mi estas malamiko de skandalo, poste ĉar mi imagis, ke viaj antaŭuloj, la sinjoroj Debienne kaj Poligny, kiuj ĉiam estis ĉarmaj al mi, forgesis informi vin pri miaj manioj antaŭ ol ili foriris. Nu, mi ĵus ricevis ilian respondon koncerne mian demandon por klarigoj. Tiu respondo pruvas al mi, ke vi ja bone scias pri mia klaŭzaro, kaj sekve, ke vi insulte primokas min. Se vi deziras, ke ni vivu pace, mian loĝion oni dekomence rezervu nur al mi !

«Mia kara direktoro, bonvolu profiti de tiuj ĉi rimarkoj kaj rigardi min kiel vian tre humilan kaj tre obeeman servanton.

Subskribis : la Fantomo de l' Operejo. »



* "Les Ambassadeurs", "Le Café Jacquin" : parizaj teatrokafejoj dum la deknaŭa jarcento.

------------------------------------- DAŬRIGOTA------------------------------------------------------