LA BALO (5) - Ĉapitro 3


Meze de la nokto, Miss Betty estis vekita de plorĝemoj en la apuda dormoĉambro. Ŝaltinte la elektron, dum momento ŝi aŭskultis tra la muro. Estis la unua fojo, ke ŝi aŭdis la etulinon ploranta ; kiam skoldis S-ino Kampf, Antoinette kutime sukcesis regluti siajn larmojn kaj silenti.

- What’s the matter with you, child ? Are you ill ?* demandis la anglino.

Tuj ĉesis la plorĝemoj.

- Via patrino skoldis vin ; mi supozas, ke tio estas por via bono, Ann-toinette... morgaŭ vi petos pardonon kaj post interkisado ĉio solviĝos ; sed en tiu horo, necesas dormi. Ĉu vi volas tason da varma tilio ? Ne ? Vi povus almenaŭ respondi al mi, karulino, ŝi findiris ĉar Antoinette daŭre silentis. Oh dear, oh dear !** Estas ja malbele, kiam paŭtas knabineto ; vi ĉagrenas vian gardanĝelon...

Antoinette grimacis : « Anglinaĉo ! », kaj streĉis siajn malfortajn kunpremitajn pugnojn al la muro. Aĉaj egoistoj, ĉiuj hipokrituloj, ĉiuj... Ili tute fajfis pri tio, ke ŝi sufokas pro persista plorado, tute sola en la tenebro... ke ŝi sentas sin senvalora kaj sola kvazaŭ perdita hundo...

Neniu amis ŝin, neniu ajn animo en la tuta mondo... Sed ili ja ne vidis, tiuj blindaj stultuloj, ke ŝi estas miloble pli inteligenta, pli altvalora, pli profunda ol ĉiuj ili, tiuj homoj, kiuj volas eduki kaj instrui ŝin... Krudaj, senkulturaj novriĉuloj... Ha ! kiom ŝi ilin primokis tiun tutan vesperon, kaj kompreneble, ili nenion rimarkis... ŝi povis plori aŭ ridi sub ilia rigardo, ili degnis vidi nenion... dekkvarjara infano, knabineto, estas io malestiminda kaj malgrava kiel hundo... kiarajte ili forpelis ŝin enlitiĝi kaj insultis ?...

« Ha ! Mi dezirus, ke ili mortu. » Malantaŭ la muro, oni aŭdis la anglinon, kiu dormante dolĉe spiris. Denove Antoinette ekploris, sed pli mallaŭte, gustumante la larmojn, kiuj fluis sur la anguloj de ŝia buŝo kaj ene de la lipoj ; subite, plenigis ŝin stranga plezuro; por la unua fojo en ŝia vivo, ŝi tiele ploris, sen ia grimaco nek singulto, silente, kiel virino... Pli poste, ŝi iam ploros la samajn larmojn pro amo... Dum longa tempo, ŝi aŭskultis la plorĝemojn, kiuj ruliĝis en ŝia brusto, kvazaŭ ia profunda kaj malalta hulo sur la maro... malsekigita de la larmoj, ŝia buŝo havis guston de salo kaj akvo... Ŝi ŝaltis la lampon kaj scivoleme rigardis en sian spegulon. Ŝi havis ŝvelintajn palpebrojn, ruĝajn kaj kvazaŭ marmorumitajn vangojn... Ŝi samaspektis batitan knabineton... Malbela ! ŝi estis malbela !.. Denove ŝi singultis.

« Mi dezirus morti, Dio mia ! faru, ke mi mortos... Dio mia, bona Santa Virgulino, kial vi igis min naskiĝi inter ili ? Punu ilin, mi petegas vin... Punu ilin unu fojon, kaj poste mi bonvolos morti... »

Ŝi ĉesis kaj subite laŭtvoĉe diris :

« Verŝajne, ĉio estas nur blagoj, la bona Dio, la Virgulino, blagoj same kiel la bonaj gepatroj en la libroj, kaj ankaŭ la feliĉa aĝo... »

Ha, jes ja ! La feliĉa aĝo ! Kia blago, nu, kia blago ! Mordante tiom forte siajn manojn, ke ŝi sentis ilin sangi sub siaj dentoj, ŝi kolerege rediris :

« Feliĉa... feliĉa... Mi preferus esti senviva en la fundo de la tero... »

Sklaveco, mallibereco... en la sama horo tagon post tago devi refari la samajn gestojn... Ellitiĝi, vestiĝi... la etaj malhelaj roboj, dikaj botetoj malfajnaj ŝtrumpoj : intence, intence kvazaŭ livreo, por ke sur la strato neniu eĉ mallonge okulsekvu tiun senvaloran knabinaĉon, kiu pasas... Stultuloj ! vi neniam plu vidos tiun florkarnon, tiujn glatajn sendifektajn, freŝajn kaj lac-kolorajn palpebrojn, nek tiujn belajn timigitajn impertinentajn okulojn, kiuj alvokas, ignoras, atendas... Neniam, neniam plu... Atendi... kun tiuj malbonaj deziroj... Kial tiu hontinda kaj senespera envio, kiu ronĝas la koron, kiam ŝi ekvidas en la krepusko du amantojn, kiuj paŝante kisas sin kaj dolĉe ŝanceliĝas, kiel ebriuloj ?.. Ĉu malamo de maljuna fraŭlino, je dek kvar jaroj ? Ŝi ja scias, ke ŝi havos sian parton ; sed tio daŭras tiel longe, tio neniam okazos, kaj, dum la atendo tiu strikta humiliga vivo, kun la lecionoj, la senindulga disciplino kaj la patrino, kiu kriegas...

« Tiu virino ! tiu virino, kiu aŭdacis minaci min ! »

Ŝi intence laŭtvoĉe diris :

« Ŝi ne aŭdacintus... »

Sed ŝi memoris la levitan manon.

« Se ŝi tuŝintus min, mi estus ŝin ungovundinta aŭ mordinta... kaj... oni povas ĉiam forkuri... kaj por ĉiam... la fenestro... », ŝi maltrankvile pripensis.

Kaj ŝi imagis sin kuŝanta sur la trotuaro kaj sangomakulita... Ne okazus balo la dekkvinan... Oni dirus : « Ĉu tiu etulino ne povintus elekti alian tagon por mortigi sin... ?! » Ĉar ŝia patrino diris : « Mi ja volas vivi... mi ! mi... ! » Eble, tio fakte eĉ pli doloris ol la cetero... Neniam Antoinette vidis en la patrinaj okuloj tian malvarman rigardon de virino, de malamikino...

« Kiaj aĉaj egoistoj ! Estas mi, kiu volas vivi ! Mi ! Mi, kiu estas juna ! Mi !.. Ili min priŝtelas ; mian parton da feliĉo sur tiu tero ili ŝtelas de mi ... Ho ! Mirakle eniri en tiun balon, kaj esti la plej bela, la plej brila, kun la viroj sub miaj piedoj !.. »

Ŝi flustris :

« Ĉu vi konas ŝin ? Ŝi estas Fraŭlino Kampf ! Eble, ŝi ne estas regule beleta, nu, sed ŝi havas eksterordinaran ĉarmon... kaj ŝi estas tiel lerta... ŝi eklipsas ĉiujn aliajn virinojn, ĉu ne ? Koncerne ŝian patrinon, tiu ĉi aspektas kiel kuiristino kompare kun ŝi... »

Ŝi metis sian kapon sur la kapkusenon trempitan de larmoj kaj fermis la okulojn ; ia speco de mola kaj loza volupto dolĉe malstreĉis ŝiajn lacajn membrojn. Ŝi tuŝetis sian korpon tra la ĉemizo per etpezaj fingroj, tenere, respektoplene... Bela korpo preparita por l’amoro... Ŝi murmuris :

« Dekkvinjara... O ! Romeo, la aĝo de Julieta... »

Kiam ŝi aĝos dek kvin jarojn, la mondo malsame gustos.

*What’s the matter with you, child ? Are you ill ?
= Kio okazas al vi, infano ? Ĉu vi estas malsana ?
** Oh dear ! = Dio mia !

-----------------------------------------------DAŬRIGOTE---------------------------------------