LA BALO (4) – Ĉapitro 2 (2/2)

Dume, Rosine elektis vizitkartojn senorde ĵetintajn en pokalo el malakito ornamita per ĉinaj drakoj el origita bronzo.

- Tamen, mi ja dezirus scii, kiuj estas ĉiuj tiuj homoj, ŝi murmuris. Temas pri aro da kartoj, kiujn mi ricevis okaze de la novjaro... Enestas multaj el ĝigoloj, kiujn mi ekkonis en Deauville...
- Ni bezonas kiel eble plej da homoj; do, ili taŭgos, se dece vestitaj ...
- Ho, vi ŝercas, kara mia ! Ili ĉiuj estas grafoj, markizoj aŭ almenaŭ vicgrafoj... Sed mi ne sukcesas kunmeti nomojn kaj vizaĝojn... ili ĉiuj similas. Tamen, fakte tio ne gravas; vi ja bone komprenis, kiel elturniĝis la Rothwan de Fiesque okaze de sia kunveno, ĉu ne? Al ĉiuj oni diras ĉiam la saman frazon : « Mi estas tiom feliĉa... », kaj se oni estas devigata prezenti unu personon al alia, oni balbutas la nomojn : neniu povas ion aŭdi ... Prenu, Antoinette, mia etulino : jen facila tasko ĉar ĉiuj adresoj estas skribitaj sur la kartoj...
- Sed Panjo ! interrompis Antoinette. Tio estas la karto de la tapetisto...
- Kion vi diras ? ... Montru al mi !.. Jes, ŝi pravas. Dio mia ! mi perdas la kapon, tion mi asertas, Alfredo !.. Kiom vi havas nun, Antoinette ?
- Cent sepdek du, Panjo.
- Ha ! Spite ĉion ! ...

La gesinjoroj Kampf elspiris pro kontento, kaj ridetante rigardis unu la alian, kvazaŭ du rolantoj sur sceno post tria revoka aplaŭdo, kun miksa esprimo de feliĉa laceco kaj triumfo.

- Nia afero ne iras malglate, ĉu ?

Antoinette timeme demandis :

- Ĉu... ĉu tiu fraŭlino Izabela Koset, estas « mia » Izabela ?
- Nu... jes ja...
- Ho ! Kial do vi invitas ŝin ? ekkriis Antoinette.

Ŝi tuj forte ruĝiĝis, antaŭvidante la sekvan : « Ĉu tio koncernas vin? » de sia patrino. Sed S-ino Kampf klarigis kun ia konfuzo :

- Ŝi estas tre bona fraŭlino... Oni devas plezurigi homojn...
- Ŝi estas malbonega kiel skabio, protestis Antoinette.

Fraŭlino Izabela, kuzino de la gesinjoroj Kampf, instruistino de muziko ĉe pluraj familioj de riĉaj judaj makleristoj, estis platbrusta maljuna fraŭlino rekta kaj rigida kiel pluvombrelo. Al Antoinette, ŝi instruis pianon kaj solfeĝon. Ege miopa, sed neniam surhavante nazumon pro vantemo rilate al siaj sufiĉe belaj okuloj kaj densaj brovoj, ŝi alproksimigis al la partituroj sian longan karnodikan pintan nazon, blua pro tualetpudro, kaj tuj kiam Antoinette eraris, ŝi vigle batis ŝiajn fingrojn per liniilo el ebeno tiel plata kaj malmola kiel ŝi. Ŝi estis malbonintenca kaj traserĉema kiel maljuna pigo. La antaŭtagon de la kursoj, Antoinette fervore murmuris en sia vesperpreĝo (ĉar ŝia patro konvertiĝis samepoke de sia edziĝo, Antoinette estis edukata en la katolika religio) : « Dio mia, faru, ke Izabela mortos ĉi-nokte ! »

- La etulino pravas, rimarkis Kampf kun surprizo. Kio okazas al vi por inviti tiun maljunan frenezulinon ? Vi ja ne toleras ŝin...

S-ino Kampf kolere ŝultrumis :

- Ha ! Nenion vi komprenas !.. Kiel do la familio povus tion ekscii alimaniere ? Nu ! imagu la mienon de onklino Loridon, kiu malamikiĝis ĉar mi edziniĝis kun Judo ; kaj ankaŭ tiun de Julie Lacombe, de onklo Martial kaj de ĉiuj familianoj, kiuj parolis kun ni per ia protektvoĉtono ĉar ili estas pli riĉaj ol ni ; vi ja memoras, ĉu ? Nu, estas ja simple : se ni ne invitos Izabelan, se mi ne scios, ke la postan tagon ili ĉiuj krevos pro tro da ĵaluzo, tiukaze mi preferas tute ne doni balon ! Antoinette, skribu !
- Ĉu oni dancos en niaj du salonoj ?
- Kompreneble, kaj ankaŭ en la galerio... vi ja scias, ke nia galerio estas belega... ni luprenos multajn korbojn da floroj ; vi vidos, kiel tio belos en la granda galerio : ĉiuj tiuj virinoj kun tualetoj kaj juveloj, ĉiuj viroj kun frakoj ... Ĉe la Lévy de Brunelleschi, estis mirinde bela spektaklo. Dum la tangoj, oni malŝaltis la elektron kaj lasis ŝaltitaj en la anguloj nur du alabastrajn lampegojn kun ruĝa lumo...
- Ho, tion mi ne tre ŝatas ; tio ŝajnas kvazaŭ dancejo.
- Ba ! Laŭdire, tion oni faras ĉie nuntempe. La virinoj ŝategas lasi sin muzike fuŝpalpadi ... Kompreneble, oni vespermanĝos sur etaj tabloj...
- Ĉu eble bufedo por komenci ?..
- Jen bona ideo... Necesas vigligi ilin tuj je alveno. Ni povus aranĝi bufedon en la ĉambro de Antoinette. Tiun nuran nokton, ŝi dormus en la tolaĵejo aŭ en la eta formetejo ĉe la koridorfino...

Antoinette fortege ektremis. Ege paliĝinte, ŝi murmuris per premsufokita voĉo :

- Ĉu mi ne povos resti eĉ etan kvaronhoron ?

Balo... Dio mia ! ĉu eblus, ke okazus tuj apud ŝi tia mirindaĵo, kiun ŝi svage imagis kiel konfuza miksado de freneza muziko, ebriegaj parfumoj, lumegaj tualetoj... de amsopiraj paroloj flustritaj en aparta buduaro malvarmeta kaj malluma kiel alkovo... kaj ŝi estus enlitigita same kiel ĉiu-vespere, je la naŭa, kvazaŭ bebo... Eble viroj, kiuj sciis, ke la gesinjoroj Kampf havas filinon, demandus kie ŝi estas ; kaj ŝia patrino respondus kun abomena eta rido : « Ho ! de longe ŝi jam dormas, kompreneble !.. » Kaj tamen, ĉu ja tiom gravis por ŝi, ke ankaŭ Antoinette ekhavu sian parton da feliĉo sur tiu terglobo ?.. Ho ! Dio mia ! danci unu fojon, unu nuran fojon, kun beleta robo, kiel vera fraŭlino, ĉirkaŭpremita de virbrakoj... Ŝi rediris kun ia senespera aŭdaco, fermante la okulojn, kvazaŭ ŝi premus ŝargitan revolveron kontraŭ sia brusto :

- Nu, Panjo, nur unu etan kvaronhoron ?
- Kio ? kriis S-ino Kampf kun konsterno. Nur rediru tion !..
- Vi iros al la balo de S-ro Blanko, diris la patro.

S-ino Kampf ŝultrumis :

- Ja vere, mi opinias, ke tiu infano estas freneza...

Antoinette abrupte kriis kun emociega mieno :

- Mi petegas vin, Panjo ! Mi petegas vin... Mi havas dek kvar jarojn, Panjo ; mi ne estas plu knabineto... mi scias, ke oni eniras la societon dekkvinjare ; mi aspektas dekkvinjara kaj venontan jaron...

S-ino Kampf subite ekkriegis :

- Nekredeble ! Nu, kiel impertinenta ! ŝi kriegis per voĉo raŭkigita pro kolero. Tiu bubino, tiu nazmukulino deziras ĉeesti balon ! Ĉu vere ?... Nu, iom atendu, kaj mi deprenos de vi tiujn altajn ideojn, mia filino... Ha ! vi opinias, ke vi eniros la « societon » venontan jaron, ĉu ? Kio do enkapigis al vi tiajn pensojn ?.. Eksciu, etulino, ke nur komencas vivi MI ; ĉu vi aŭdis ? MI ! ... kaj mi tute ne intencas baldaŭ ĝeniĝi de edziniĝenda filino !.. Mi ne scias, kio min malhelpas tiri al vi la orelojn, por ke vi ŝanĝu opinion, ŝi samtone daŭris, farante movon cele al Antoinette.

Antoinette retropaŝis kaj pli paliĝis. Delira kaj senespera esprimo en ŝiaj okuloj trafis Kampf-on, kiu sentis ian kompaton.

- Nu, lasu ŝin, li diris haltigante la levatan manon de Rosine : tiu etulino estas laca kaj ekscitita ; ŝi ne scias, kion ŝi diras... iru enlitiĝi, Antoinette.

Antoinette ne moviĝis ; ŝia patrino ŝultre puŝetis ŝin :

- Nu, ekiru ! Kaj ne respondu !.. Foriru aŭ timu...

Antoinette tremis de ĉiuj siaj membroj, sed sen eĉ unu larmo ŝi malrapide eliris.

- Ĉarme, ĉu ne? Tio misaŭguras ! diris S-ino Kampf post kiam Antoinette estis elirinta. Cetere, samaĝe mi tute similis al ŝi ; sed mi malsamas mian kompatindan panjon, kiu neniam sukcesis rifuzi ion ajn al mi... Sed kredu min : mi obeigos ŝin !..
- Ŝia dormado neniigos ĉion ; ŝi estis laca : jam estas la dekunua. Ŝi ne kutimas enlitiĝi tiel malfrue : ja tio verŝajne ekscitis ŝin... Ni daŭrigu la liston ; estas pli interese, diris Kampf.

-----------------------------------------------DAŬRIGOTE--------------------------------------------