24a ĈAPITRO
La torturoj komenciĝas. (Sekva parto de la rakonto de l’ Perso)


La voĉo kolerege rediris :
« Kion vi faris el mia eta sako ? »

Kristina Daae tremis certe ne pli ol ni.

« Ĉu por preni mian sakon, vi petis ke mi liberigu vin ? … Nu ?... »

Aŭdiĝis la rapidegaj paŝoj de Kristina, kiu revenis en la Ludoviko-Filipo-ĉambron, kvazaŭ por serĉi ŝirmejon antaŭ nia muro.

« Kial vi forkuras ? » demandis la kolerega voĉo, kiu venis post ŝi. « Bonvolu redoni mian sakon ! Ĉu vi ja ne scias, ke ĝi estas la sako pri la vivo kaj la morto ? »

« Aŭskultu, Erik », suspiris la juna virino, «nun kiam estas certe, ke ni devas kunvivi … ĉu tio gravas al vi ? … Ĉio via de nun estas mia !... »

Ĉio dirita kun tiom da tremo, ke tio kompatigas…

Sian tutan energion la malfeliĉulino devis uzi por venki sian teruron… Sed ne per tiaj infanaj trompoj, diritaj inter klakantaj dentoj, oni povis surprizi la monstron.

« Vi ja scias, ke ĝi enhavas nur du ŝlosilojn !... Kion vi volas fari ? » li demandis.

Ŝi diris :
« Mi ŝatus viziti tiun de mi nekonatan ĉambron, kiun vi ĉiam kaŝis al mi… »
« Temas pri virina scivolo… », ŝi aldonis per voĉtono, kiun ŝi volis ŝajnigi gajan, sed kiu certe sukcesis nur pligrandigi la malfidon de Erik, tiom false ĝi sonis.

«Ne plaĉas al mi la scivolemaj virinoj ! » Erik respondis, « kaj vi devus esti suspektema depost la legendo pri Blubarbulo… Nu ! Redonu mian sakon !… Redonu tiun sakon !… Lasu do la ŝlosilon !… Vi, scivola ulino »

Kaj li ridaĉis kiam Kristina blekis dolorkrion…
Erik ĵus reprenis la sakon.

Ĝuste tiam la vicgrafo ne plu povis sin deteni : pro kolerego kaj senpovo, li eligis krion, kiun mi malfacile sukcesis mallaŭtigi premante liajn lipojn.

« Nu !… » diris la monstro... « Kio estas tio ?… Ĉu vi ne aŭdis, Kristina? »

« Ne… Ne… Nenion mi aŭdis ! » respondis la kompatindulino.

« Ŝajnis al mi, ke iu ekkrias ! »

« Ĉu ekkrio ?… Ĉu vi freneziĝas, Erik ? … Kiu do povus krii en la fundo de tiu domo ?.. Mi mem ja kriis ĉar vi dolorigis min !… Sed nenion mi aŭdis !… »

« Kiel vi diras tion al mi !… vi tremas !… vi estas ja vere emociita !.. Vi mensogas !… Iu kriis ! … Jes, iu kriis !… Troviĝas iu en la torturĉambro !.. Ha ! Mi komprenas nun !... »

« Estas neniu, Erik ! »

« Ha ! Mi komprenas !... »

« Neniu ! »

« Eble … via fianĉo… »

« He ! Mi ne havas fianĉon, tion vi bone scias !…»

Plia malbona ridaĉo.

« Fakte, estas ja tiel facile ekscii tion !… Mia eta Kristina… Amo mia !… Mi ne bezonas malfermi la pordon por scii, kio okazas en la torturĉambro !… Ĉu vi volas vidi ? … ĉu vi volas scii ?… Nu ! … Se iu enestas… se iu vere estas tie, vi vidos tute sube, apud la plafono, eklumiĝi la nevideblan fenestron… Sufiĉas fortiri la nigran kurtenon kaj malŝalti ĉi tie … Jen farite !… ni malŝaltu ! Kune kun via eta edzo, vi ne timas la tenebron, ĉu ? »

Tiam aŭdiĝis la dolorplena voĉo de Kristina.

« Ne !… Mi ja timas !… Mi diras al vi, ke timigas min la tenebro !… Tute ne plu interesas min la torturĉambro !… Nu, vi mem daŭre timigas min, kiel infanon, per tiu torturĉambro !… Fakte, mi estis vere scivolema !… Sed ĝi tute ne plu interesas min… tute ne !... »

Kaj aŭtomate ekokazis tio, kiun mi timis pli ol ĉio… Nin subite inundis lumego… Jes, malantaŭ nia muro estis kvazaŭ ekbruliĝo. La vicgrafo de Chagny, kiu ne antaŭvidis tion, estis tiom surprizita, ke li stumblis.

Tiam la kolerega voĉo eksplodis apude.

« Mi ja diris, ke troviĝas iu en la apuda ĉambro !… Ĉu vi vidas la fenestron nun ? … la lumigatan fenestron ?… Tute supre !… Tiu malantaŭ la muro ne vidas ĝin ! Sed vi supreniru la duoblan ŝtupetaron. Tiucele ĝi estas tie… Vi ofte demandis al mi, por kio ĝi povas utili… Nu, tion vi scias nun!… Ĝi utilas por rigardi tra la fenestro de l’ torturĉambro… eta scivolulino !... »

« Kiaj torturoj ?… Kiaj torturoj okazas tie ? … Erik ! Erik, diru, ke vi deziras timigi min !… Tion diru al mi, se vi amas min, Erik !… Ne ekzistas iuj torturoj, ĉu ne ?… Jen rakontoj por la infanoj ! »

« Iru do mem rigardi tra la eta fenestro, karulino mia ! »

Mi ne scias, ĉu la vicgrafo apud mi aŭdis tiam la tremantan voĉon de l’ juna virino, tiel forte lin okupis la nekredebla spektaklo, kiu ĵus aperis antaŭ liaj senkonsilaj okuloj… Rilate al mi, kiu jam vidis tiun spektaklon tro ofte tra la eta fenestro de l’ rozkoloraj horoj de Mazenderan, min nur okupis, kion oni diris en la apuda ĉambro ; mi serĉis iun kialon por agi, iun decidon por fari .

« Iru !… Iru do rigardi tra la eta fenestro ! Vi diros al mi… vi diros al mi, kia estas lia nazo ! »

Ni aŭdis la ŝtupetaron, kiun oni metas kontraŭ la muro…

« Supreniru do! … Aŭ ne ! Ne !.. Mi mem supreniru, karulino mia!… »

« Nu, fine jes ! … Mi iru vidi !… Lasu min ! »

« Ha ! Mia eta karulino!… Eta karulino mia !… Kia aminda vi estas ! … Kiel simpatia vi estas pro eviti al mi tiun penon je mia aĝo !… Vi diros al mi, kiel aspektas lia nazo !… Se la homoj nur scius, kia feliĉo estas havi nazon… sian propran nazon ! … neniam ili venus por promeni en la torturĉambron ! »

Ĝuste tiam, super niaj kapoj klare aŭdiĝis tiuj vortoj :

« Amiko mia, neniu estas ! »

« Ĉu neniu ? … Ĉu vi certas , ke neniu estas ? »

« Fakte, jes… Neniu estas ! »

« Nu, des pli bone !… Sed kio okazas al vi, Kristina ?… Nu, kio ? … Vi ne estas svenonta, ĉu ? … Ĉar neniu estas !… Sed kion vi opinias pri la pejzaĝo ? »

« Ho ! Ĝi estas tre bela !... »

« Nu, vi aspektas pli bone !… Vi pli bone fartas, ĉu ne ?… Des pli bone ! Ĉio estas pli bone !… Neniu emocio !… Kia stranga domo, kie oni vidas tiajn pejzaĝojn, ĉu ne ? »

« Jes, oni sin kredus en la Muzeo Grévin*… Sed diru, Erik, ne estas torturoj tie… Sciu, ke vi vere timigis min ! »

« Kial ? Ne gravas tio, ĉar neniu estas !... »



* Muzeo Grévin : fama vaksfigura muzeo en Parizo.


-------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------