Aŭdante tion, sinjoro de Chagny kaj mi ne povis reteni koleregokrion.
Nia triopa saviĝo dependis de la movlibero de la junulino.

Ho! Ŝin liberigi! Alveni al ŝi! ...

"Sed kie do vi troviĝas? " plu demandis Kristina...

"Estas nur du pordoj en mia ĉambro : la Ludoviko-Filipo ĉambro, pri kiu mi jam parolis al vi, Raŭlo!...unu pordo tra kiu Erik en- kaj eliras, kaj alia, kiun li neniam malfermis antaŭ mi. Tiun li malpermesis, ke mi iam trairu, ĉar li diras, ke ĝi estas la plej danĝera el la pordoj... la pordo de l' torturoj!..."

"Kristina, ni troviĝas malantaŭ tiu lasta pordo!..."

"Ĉu vi estas en la torturĉambro?"

"Jes, sed ties pordon ni ne vidas."

"Ha! Nur ke mi povus min treni ĝis tie!... Mi frapus kontraŭ la pordon tiel vi scius kie ĝi estas!"

"Ĉu pordo kun seruro?" mi demandis.
"Jes, kun seruro."

Mi pripensis.
Aliaflanke ĝi malfermiĝas per ŝlosilo kiel ĉiu ajn pordo, sed niaflanke ĝi malfermiĝas per la risorto kaj kontraŭmaso... sed estos malfacile trovi tion.

"Fraŭlino, vi nepre malfermu tiun pordon!" mi diris.

"Sed kiel?..." respondis la ploranta voĉo de la kompatindulino...

Ni aŭdis korpon kvazaŭ ĉifiĝantan, kiu tute certe provis liberiĝi de siaj ligiloj...

"Nur per ruzo ni povos elturniĝi", mi diris. "Necesas havi la ŝlosilon de tiu pordo..."

"Mi scias, kie ĝi estas", respondis Kristina, kiu ŝajnis elĉerpita pro siaj ĵusaj streboj. "Sed mi estas firme ligita!... Kia fiulo!..."

Aŭdiĝis plorĝemo...

"Kie estas la ŝlosilo?" mi demandis, ordonante al sinjoro de Chagny, ke li silentu kaj lasu min regi la aferon, ĉar ne unu momenton ni povis perdi.

"En la ĉambro, apud la orgeno, kune kun alia eta ŝlosilo el bronzo; ankaŭ tiun li malpermesis, ke mi tuŝu. Ili ambaŭ troviĝas en leda saketo, kiun li nomas : la eta sako pri la vivo kaj morto...
Raŭlo! Raŭlo!... forkuru!... ĉio estas mistera kaj terura ĉi tie!... kaj Erik vere freneziĝos... Kaj vi troviĝas en la torturĉambro!... Foriru tra tiu loko de kie vi alvenis! Certe laŭcele tiel nomiĝas tiu ĉambro!..."

"Kristina!" diris la junulo, "el ĉi tie ni kune eliros aŭ kune mortos!"

"Dependas nur de ni, ke ni ĉiuj eliru sanaj kaj savitaj el ĉi tie" mi flustris, "sed ni devas konservi nian memregon...
Kial li ŝnuris vin, fraŭlino?
Vi tamen ne povas foriri el lia domo! Tion li bone scias!"

"Mi volis mortigi min! Tiun vesperon, post kiam li portis min ĉi tien ŝvenintan kaj duone kloroformitan, la monstro estis foririnta. Li diris al mi, ke li vizitos sian bankiston... Kiam li revenis, li trovis min kun sanganta vizaĝo... Mi volis mortigi min frapante mian frunton kontraŭ la murojn..."

"Kristina!" vekriis Raŭlo kaj ekplorĝemis.

"Tiam li ŝnuris min... nur morgaŭ vespere je la dekunua mi rajtos morti!..."

Tiu tuta interparolado trans la muro estis multe pli "hakata" kaj singarda, ol tio, kion mi povus ŝajnigi per tiu ĉi transskribo. Ni ofte haltis meze de iu frazo, ĉar ni ŝajne aŭdis paŝokrakon aŭ neordinaran movon... Ŝi diris tiam : "Ne! Ne! ... Ne estas li!... li eliris! Li foriris ĉar mi rekonis la bruon, kiun sin fermante faras la muro flanke de l' lago."

"Fraŭlino!" mi diris, "vin ŝnuris la monstro mem... do vin malligos ankaŭ li!... Tiucele vi nur bezonos komedii!... Ne forgesu, ke li amas vin!"

"Ho ve!" ni aŭdis, " kiel mi povus iam tion forgesi!"

"Tion memoru por rideti al li... petegu lin... diru, ke dolorigas vin tiu ŝnuro!..."

Sed Kristina Daee subite diris:
"Ŝŝ!... Mi aŭdas ion en la muro flanke de l' lago... Jen li!... Foriru!... Tuj foriru!..."

"Eĉ se tion ni volus, ni tute ne povus!" mi diris por impresi la junulinon. "Ni ne plu povas foriri! Kaj ni troviĝas en la torturĉambro!"

"Silentu!" rediris Kristina.
Kaj ĉiuj tri ni silentis.

Pezaj paŝoj malrapide treniĝis malantaŭ la muro; ili haltis kaj denove krakigis la pargeton.
Poste aŭdiĝis grandega suspiro sekvita de hororkrio de Kristina.

Ni aŭdis la voĉon de Erik:
"Mi petas vian pardonon pro montri tian vizaĝon! Mi estas en malbona stato, ĉu ne? La kulpo estas de l' alia! Kial li sonorigis? Ĉu mi demandas la preterpasantojn, kioma horo estas? Li ne plu demandos, kioma horo estas! Kulpas la sireno!..."

Plua suspiro, pli profunda kaj pli forta aŭdiĝis el anima fundo.

"Kial vi kriis, Kristina?"
"Ĉar mi suferas, Erik!"
"Mi kredis, ke mi timigas vin..."
"Erik, malstreĉu mian ŝnuron... ĉu mi ne estas via kaptito?"
"Sed vi refoje provos mortigi vin..."
"Vi lasis min ĝis morgaŭ vespere je la dekunua, Erik..."

Denove la paŝoj treniĝas sur la pargeto.

"Finfine, ĉar ni devos morti kune... kaj mi estas tiel hastema, kiel vi... jes ankaŭ min naŭzas tiu vivo, ĉu vi komprenas?...
Atendu! mi tuj liberigos vin... Nur unu vorton vi bezonos diri : Ne! kaj ĉio tuj finiĝos por ĉiuj!... Prave!.. Vi pravas!... Kial atendi ĝis la dekunua morgaŭ vespere? ...
Ha! jes, ĉar estus pli bele!... Mi ĉiam sentis manion por soleneco... por grandiozo... tio estas infaneca!...
Nur pri si oni devas sonĝi en la vivo... pri sia propra morto... la restaĵo estas senutila... Ĉu vi rigardas, kiom malseka mi estas?...
Ha! mia karulino, kiel mi malpravis foriri!... estas tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus!...
Krom tio, Kristina, mi ja kredas haluciniĝi... Sciu, ke tiu, kiu antaŭe sonigis ĉe la sireno – iru do al la lagofundo, por vidi ĉu li daŭre sonigas! – tiu similis al...
Do, turniĝu... ĉu vi estas kontenta? Jen vi estas libera!...
Dio mia! viaj manartikoj, Kristina!... Mi vundis ilin, ĉu?... jam pro tio mi meritas morton!
... Nu! rilate al la morto, necesas, ke mi kantu lian meson!"

Aŭdante tiujn terurajn vortojn, mi ne povis reteni hororan antaŭsenton...
Ankaŭ mi iam sonigis ĉe la pordo de l' monstro...certe sen tion scii!... Mi verŝajne funkciigis iun avertilon...
Kaj mi memoris la du brakojn, kiuj eliris el la ink-nigra akvo...
Kiu malfeliĉulo perdiĝis ĉe tiu lagobordo?

Pensi pri tiu malfeliĉulo preskaŭ malhelpis min ĝojiĝi pri la ruzo de Kristina kaj samtempe la vicgrafo de Chagny flustris en mian orelon tiun magian vorton: "liberigita!"

... Kiu do? Kiu estis la alia?
Tiu, por kiu ni aŭdis tiam la promortan meson.

Ha! kia sublima kaj kolerplena kanto!
Ĝi muĝis en la tuta lagodomo!... ĝi tremigis la terfundon!...
Ni metis niajn orelojn kontraŭ la muron el spegulo por pli bone aŭdi la komedion de Kristina Daae, la komedion, kiun ŝi ludis por savi nin; sed ni aŭdis nur la promortan meson... aŭ pli ĝuste prodamnitan meson...
En la fundo de la tero tio ŝajnis demona rondo...

Mi memoras, ke la Dies Irae, kiun li kantis, nin ĉirkaŭis kvazaŭ fulmotondro.
Jes, ĉirkaŭ ni ekestis tondro kaj fulmoj...
Certe, mi iam aŭdis lin kanti ĝin... Li eĉ kantigis la ŝtonajn faŭkojn de miaj homkapaj virbovoj, sur la muroj de l' palaco de Mazenderan...
Sed tiel kanti! Neniam! Neniam!
Li kantis kvazaŭ la tondrodio...

Subite la voĉo kaj orgeno silentis tiel abrupte, ke la vicgrafo de Chagny kaj mi retroiris malantaŭ la muron, tiom forte ni estis surprizitaj...

Kaj la voĉo subite ŝanĝita, transformita, klare grincis ĉiujn tiujn metalajn silabojn:

"Kion vi faris el mia eta sako?"


FINO DE LA 23a ĈAPITRO

----------------------------------------------
-DAŬRIGOTA----------------------------------------------