Ĉar Rikardo refoje ekkriegas, Moncharmin ordoneme postulas, ke li silentu :
"Pardonon mi petas!... Lasu tiun virinon sin klarigi! Lasu min pridemandi ŝin!"

Kaj li aldonas:
"Estas ja strange, ke vi reagas per tia tono!... Ni alvenas al tiu momento, kiam la tuta mistero estas klarigota!... Vi koleregas! Vi malpravas! Mi mem multe amuziĝas!"

Kvazaŭ martiro, sinjorino Giry relevas sian kapon, kiu radias de fido en ŝia propra senkulpeco.

"Vi diras, ke estas dudek mil frankoj en la koverto, kiun mi metis en la poŝon de sinjoro Rikardo; sed mi rediras : pri tio mi tute ne sciis... Nek sinjoro Rikardo, fakte!"

"Ha! ha!" ekkriis Rikardo, subite afektante bravan mienon, kiu malplaĉis al Moncharmin. "Pri tio ankaŭ mi sciis nenion! Vi ŝovis dudek mil frankojn en mian poŝon kaj tion mi tute ne sciis!... Min ĝojigas tio, sinjorino Giry!"

"Jes" konfirmis la aĉa virino, "... estas vere!... Nek vi nek mi sciis pri tio!... Tamen vi... nu, vi ja finfine devis kompreneti..."

Rikardo certe vorus sinjorinon Giry se ne ĉeestus Moncharmin!
Sed Moncharmin protektas ŝin. Li rapidigas la pridemandon:
"Nu, kian koverton vi ŝovis en la poŝon de sinjoro Rikardo? Ne temis pri tiu, kiun ni donis al vi, kaj kiun vi alportis, antaŭ ni, en la loĝion n°5; tamen nur tiu enhavis la dudek mil frankojn..."

"Pardonon! Ja temis pri tiu, kiun donis al mi sinjoro direktoro, kaj kiun mi ŝovis en la poŝon de sinjoro direktoro" klarigas sinjorino Giry. "Koncerne tiun, kiun mi metis en la loĝion de l' fantomo, tio estis alia koverto tute simila, kiun mi kunportis jam preparitan en mia maniko, kaj kiun donis al mi la fantomo."

Dirante tion, sinjorino Giry eltiras al sia maniko jam preparitan koverton kaj similan kun ties surskriboj al tiu, kiu enhavas la dudek mil frankojn.

Sinjoroj direktoroj ekprenas ĝin. Tiun ili ekzamenas kaj konstatas, ke oni sigelfermis ĝin per ilia propra direktora sigelilo... Ĝi enhavas dudek biletojn de l' Sankta Ŝerco kiel tiuj, kiuj tiom trafis ilin de stuporo unu monaton antaŭe.

"Kiel simple!" diras Rikardo.
"Kiel simple!" pli solene ol neniam rediras Moncharmin.

"La plej famaj trukoj ĉiam estis la plej simplaj" plu diras Rikardo. " Necesas nur komplico."
"Aŭ komplicino!" aldonas Moncharmin per sia klara voĉo.

Kaj, kun fiksita rigardo sur sinjorino Giry kvazaŭ li volus hipnotiki ŝin, li plu diras :
"Estis ja la fantomo, kiu alvenigis al vi tiun koverton; kaj estas ja li, kiu ordonis al vi substitui ĝin al tiu, kiun ni donis al vi, ĉu ne?... Estas ja li, kiu diris al vi meti ĝin en la poŝon de sinjoro Rikardo, ĉu ne?"
"Ho! Estis ja li!"

"Nu, sinjorino, ĉu vi povus prezenti al ni ekzemplon de viaj etaj talentoj? ... Jen la koverto. Faru kvazaŭ ni scius nenion."
"Je via servo, sinjoroj."

Sinjorino Giry jam reprenis la koverton, kiu enhavas ties dudek mil frankojn, kaj iras al la pordo. Ŝi estas elironta.

Ambaŭ direktoroj jam impetis al ŝi.
"Ne! Ha, ne! Tion oni ne refaru al ni! Jen sufiĉas! Ni ne rekomencu!"
"Pardonon, sinjoroj" petis la oldulino, "pardonon... Vi diris, ke mi faru kvazaŭ vi scius nenion!... Nu, se vi scius nenion, mi forirus kun via koverto!"

"Kaj tiam, kiel vi ŝovus ĝin en mian poŝon?" argumentas Rikardo, kiun Moncharmin ne forlasas de sia maldekstra okulo dum lia dekstra okulo tre atentas sinjorinon Giry – jen malfacila pozicio por la rigardo. Sed Moncharmin estas preta je ĉio malbona por malkovri la veron.

"Mi devas ŝovi ĝin en vian poŝon kiam vi eĉ ne suspektus tion, sinjoro direktoro. Vi ja scias, ke mi kutime venas en la kulison dum la vesperspektaklo, ĉar tion mi rajtas kiel patrino : mi ofte akompanas mian filinon en la dancsalonon. Mi portas ŝiajn dancoŝuojn kaj eĉ ŝian etan akvilon dum la interakto. Unuvorte, mi iras kaj reiras laŭplaĉe... Ankaŭ sinjoroj abonantoj venas... Ankaŭ vi, sinjoro direktoro... Estas homamaso... Mi pasas malantaŭ vin kaj ŝovas la koverton en la malantaŭan poŝon de via vesto... Tute ne estas malfacile!"

"Tute ne estas malfacile!" muĝas Rikardo ruladante la okulojn kvazaŭ tondranta Jupitero, "tute ne estas malfacile! Sed mi kaptas vin mensogantan ĉe l' freŝa faro, maljuna sorĉistino!"

La insulto malpli frapas la honorindan virinon ol la bato, per kiu oni volas trafi ŝian sincerecon. Ŝi elrektiĝas, hirta, kun siaj tri dentoj ekstere.
"Kial?"

"Ĉar tiun vesperon mi pasigis en la spektaklejo por prigardi la loĝion n°5 kaj la falsan koverton, kiun vi alportis tien. Eĉ ne unu momenton mi malsupreniris en la dancsalonon..."

"Ha! Sinjoro direktoro! Ne estis tiun vesperon, kiam mi donis al vi la koverton!... sed dum la sekva spektaklo... Nu, tio okazis la vesperon, kiam sinjoro la ŝtata subsekretario por la Belartoj..."

Je tiuj vortoj, sinjoro Rikardo subite haltigas sinjorinon Giry.
"He! Estas vere..." li sonĝeme diras, "mi rememoras... nun mi rememoras... Sinjoro ŝtata subsekretario envenis la kulison. Li venigis min. Dum momento mi malsupreniris en la dancsalonon. Mi staris sur la ŝtuparo de l' dancsalono... Sinjoro ŝtata subsekretario kaj lia asistantarestro jam mem troviĝis en la salono... Subite, mi rigardis returne... Vi estis pasanta malantaŭ min, sinjorino Giry... Tiam ŝajnis al mi, ke vi estas min tuŝetinta... Nur vi staris malantaŭ mi... Ho! Mi daŭre vidas vin ... mi daŭre vidas vin!..."

"Nu, jes, jen tio, sinjoro direktoro! Jen tio! Mi estis ĵus ŝovinta la koverton en vian poŝon! Tiu poŝo estas ja oportuna, sinjoro direktoro!"

Kaj sinjorino Giry unu fojon pli kunparole gestas. Ŝi pasas malantaŭ sinjoron Rikardo kaj – tiel rapide ke Moncharmin mem, nun rigardante per ambaŭ okuloj, sin sentas impresita – ŝi ŝovas la koverton en la poŝon de unu el la baskoj de l' vesto de sinjoro direktoro.

"Kompreneble!" ekkrias Rikardo, iom pala. " Tio estas ja tre lerte farita nome de l' fantomo de l' Operejo... La problemo sin prezentis al li tiel : forigi ĉiun danĝeran peranton inter tiu, kiu donas la dudek mil frankojn kaj tiu, kiu prenas ilin! Li ne povis pli bone imagi ol veni ilin preni el mia poŝo sen ke mi ekkomprenu tion, ĉar mi eĉ ne sciis, ke ili troviĝas tie... Ĉu ne admirinde?!"

"Ho! admirinde, certe" plu asertas Moncharmin. "Vi nur forgesas, Rikardo, ke mi donis dek mil frankojn el la dudek mil, kaj ke oni nenion ŝovis en mian poŝon!"


(Fino de la 17a ĉapitro.)


--------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------