"Vi neniam vidis lin sed li parolas al vi, kaj vi kredas ĉion, kion li diras, ĉu ne ? " demandis Moncharmin.
"Jes. Precipe ĉar dank'al li, mia eta Meg iĝis korifeo... Mi diris al la fantomo : "Por ke ŝi iĝos imperiestredzino en 1885, vi ne perdu tempon : ŝi tuj estu korifeo!" Li respondis al mi : "Konsentite!"; nur unu vorton li bezonis diri al sinjoro Poligny, kaj jen farite."

"Nu, vi konfesas, ke sinjoro Poligny vidis lin!"
"Ne pli ol mi mem, sed tiu aŭdis lin, vi ja scias... La fantomo flustris unu vorton en lian orelon tiun vesperon, kiam li eliris tiom pala el la loĝio n°5."

Moncharmin suspiras. "Kia afero!" li plendas.
"Ha!" plu diras sinjorino Giry, "mi ĉiam opiniis, ke ekzistas sekretoj inter la fantomo kaj Poligny. Li konsentis pri ĉio, kion la fantomo petis. Nenion li rifuzis al la fantomo!"

"Ĉu vi aŭdas, Rikardo? Poligny nenion rifuzis al la fantomo."
"Jes ja, mi bone aŭdas!" konfirmis Rikardo. "Sinjoro Poligny estas amiko de l' fantomo! Ĉar ankaŭ sinjorino Giry estas amikino de l' fantomo, jen al la kerno venas ni!", li aldonis kun kruda tono."Sed pri Poligny mi ne zorgas. Mi ne kaŝas, ke la sola homo, kies sorto vere interesas min, tiu estas sinjorino Giry.... S-ino Giry, vi ja scias, kion enhavas tiu koverto, ĉu?"
"Ne, Dio mia!" ŝi respondis.
"Nu, rigardu!"

Sinjorino Giry ĵetas en la koverton malklaran rigardon, kiu tuj retrovas ties brilon.

"Milfrankaj banknotoj!" ŝi ekkrias.
"Jes, s-ino Giry!... jes : monbiletoj de mil frankoj! ... Kaj tion vi ja sciis!"
"Mi?!... sinjoro direktoro ... Mi ja ĵuras al vi... "
"Ne ĵuru, sinjorino Giry!... Kaj mi tuj diros al vi, tiun alian aferon, pro kiu mi venigis vin... S-ino Giry, mi arestigos vin..."

La du nigraj plumoj de l' fulmkolora ĉapelo, kiuj kutime similis du demandajn signojn, tuj iĝis ekkriaj punktoj. Koncerne la ĉapelon mem, ĝi svingiĝis kvazaŭ minaco sur ŝia taŭzita harbulo.

La surprizo, indigno, protesto kaj timego plu montriĝis ĉe la patrino de la eta Giry per ia stranga pirueto "glitpaŝo-ĵetsalto" de l' ofendita virto, kiu per unu salto portis ŝin ĝuste sub la nazon de sinjoro direktoro, kiu ne povis deteni sin retromovi sian brakseĝon.

"Arestigi min?!..."

La buŝo, kiu diris tion, ŝajnis kraĉonta al la vizaĝo de s-ro Rikardo la tri dentojn, kiujn ĝi ankoraŭ enhavis.

Sinjoro Rikardo estis heroa. Li ne plu retroiris. Lia minaca fingro jam celmontris al la neĉeestantaj juĝistoj la lokigistinon de la loĝio n°5.
"Mi arestigos vin, sinjorino Giry, kiel ŝtelistinon!"

"Rediru tion!..."

Kaj sinjorino Giry fortege vangofrapis sinjoron direktoron Rikardo antaŭ ol direktoro Moncharmin povus interveni. Kia venĝa rebato!
Ne la maldika mano de l' kolerema maljunulino venis bati la direktoran vangon sed la koverto mem, la kaŭzo de l' tuta skandalo... la koverto, kiu pro tio malfermiĝis ... ellasante la monbiletojn, kiuj ekflugis kvazaŭ eksterordinara kirliĝado de grandegaj papilioj.

La du direktoroj eligis krion, kaj samtempa penso ilin ambaŭ genuigis por vigle kolekti kaj rapide ekzameni la altvalorajn paperaĵojn.
"Ĉu ili estas daŭre aŭtentikaj, Moncharmin?"
"Ĉu aŭtentikaj, Rikardo?"
"Jes, aŭtentikaj!"

Super ili la tri dentoj de s-ino Giry batiĝas en klakbrua interplekto plena de hidaj ekkrioj. Sed oni nur tre bone aŭdas tiun "gvidmotivon":

"Mi?!... Mi ŝtelistino?!... Ŝtelistino?!..."

Ŝi sufokiĝas kaj ekkrias:
"Pro tio mi konsterniĝas!"

Kaj subite ŝi resaltas sub la nazon de Rikardo.
"Ĉiaokaze", ŝi blekas,"vi, sinjoro Rikardo, vi ja scias pli bone ol mi, kie estas la malaperintaj dudek mil frankoj!"
"Mi?!..." miregas Rikardo. "Kiel do mi scius tion?"

Severa kaj malkvieta, Moncharmin tuj volas, ke la virinaĉo klarigu sin.
"Kion signifas tio?" li demandas. "Kaj, sinjorino Giry, kial vi asertas, ke sinjoro Rikardo devas scii pli bone ol vi, kie troviĝas nun tiuj dudek mil frankoj?"

Koncerne Rikardon, kiu sentas sin ruĝiĝi sub la rigardo de Moncharmin, li ekprenas la manon de s-ino Giry kaj vigle skuas ĝin. Lia voĉo similas al fulmotondro: ĝi muĝas, ruliĝas... fulmobatas...

"Nu, kial mi scius pli bone ol vi, kie estas nun la dudek mil frankoj? Kial?"
"Ĉar tiuj venis en vian poŝon!" flustras la oldulino nun rigardante lin kvazaŭ ŝi ekvidus la diablon.

Siavice Rikardo estas fulmobatita, unue de tiu neatendita respondo, poste de la pli kaj pli dubema rigardo de Moncharmin.

Tiam li perdas la forton, kiun li nepre bezonus dum tiu malfacila momento por malpravigi tiom malestimindan akuzon.

Tiel, plej senkulpaj homoj kaptitaj en la paco de sia koro subite aspektas – pro la bato, kiu ilin paligas, aŭ ruĝigas, aŭ ŝanceligas, aŭ elrektigas, aŭ senfortigas; aŭ igas ilin protesti, aŭ silenti kiam necesus paroli, aŭ paroli kiam necesus silenti, aŭ resti sekaj kiam necesus viŝi al si, aŭ ŝviti kiam necesus resti sekaj – tion mi ja asertas, ili subite aspektas kulpaj.

Moncharmin haltigas la venĝeman impulson, kun kiu la senkulpa Rikardo estas impetonta al sinjorino Giry, kaj li tuj kviete pridemandas ŝin:

"Kiel do vi povus suspekti, ke mia kunlaboranto Rikardo enpoŝigus dudek mil frankojn?"
"Tion mi neniam diris!" asertas s-ino Giry," ĉar mi mem enŝovis la dudek mil frankojn en la poŝon de sinjoro Rikardo."

Kaj duonvoĉe ŝi aldonis: "Domaĝe!... Jen tio... Ke la fantomo pardonu min!..."


-------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------