ĈAPITRO XVII


LA FANTOMO DE L' OPEREJO (68)

Antaŭ ol sekvi la polican komisaron Mifroid al sinjoroj direktoroj, la leganto permesu, ke mi sciigu al li iujn eksterordinarajn eventojn, kiuj ĵus okazis en tiu oficejo, kien vane provis eniri la sekretario Remy kaj la administranto Mercier, kaj kie sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin sin enŝlosis hermetike por iu celo, kiun la leganto ankoraŭ ne konas. Sed kiel historiisto, estas mia devo ne kaŝi ĝin pli longe.

Mi jam havis la okazon diri kiom malagrable de kelka tempo ŝanĝis la humoro de sinjoroj direktoroj, kaj mi duonkomprenigis, ke tiun ŝanĝon ne nur kaŭzis la falo de l' lustro en la konataj cirkonstancoj.

Malgraŭ la deziro de l' direktoroj, ke tia evento restu por ĉiam kaŝita, ni sciigu do al la leganto, ke la Fantomo sukcesis facile enspezi siajn unuajn dudek mil frankojn !
Estis la plorado kaj la grincado de dentoj!...
La afero tamen okazis plej simple.

Iun matenon, sinjoroj direktoroj trovis tute preparitan koverton sur sia skribotablo. Sur la koverto estis skribite :
"Por sinjoro Fantomo de l' Operejo persone."
Kun tio estis letereto de l' F. de l' O. mem :
"Alvenis la momento por plenumi la klaŭzojn de l' kontrakto : enŝovu dudek bankbiletojn de mil frankoj en la koverton. Tiun ĉi vi fermos per via propra sigelo kaj donos al sinjorino Giry, kiu faros ĉion necesan."

Ĉe sinjoroj direktoroj ne bezonis insisti : sen perdi unu minuton por sin demandi, kiel tiuj diablaj aĵoj atingis kabineton, kiun ili zorge ŝlosis, ili opiniis tiun okazon bona por kapti la misteran ĉantaĝiston.

Rakontinte ĉion sub la sigelo de l' sekreto al Gabrielo kaj Mercier, ili metis la dudek mil frankojn en la koverton, kiun ili donis sen peti klarigojn al la reenoficigita sinjorino Giry. La lokigistino ŝajne tute ne miris.

Mi ne bezonas diri, kiom oni prigardis ŝin !
Cetere ŝi tuj iris en la loĝion de l' fantomo kaj metis la multvaloran koverton sur la tableton de l' manapogilo.

Ambaŭ direktoroj, Gabriel kaj Mercier tiel maniere kaŝis sin, ke la koverton ili eĉ ne unu momenton perdis el la okuloj dum la tuta spektaklo. Kaj eĉ ne poste : ĉar la koverto daŭre estis samloke, tiuj kiuj prigardis ĝin ankaŭ ne moviĝis kiam la teatro malpleniĝis.

Sinjorino Giry foriris dum la direktoroj, Gabrielo kaj Mercier plu ĉeestis.

Fine ili laciĝis kaj konstatinte, ke la koverto ankoraŭ tiam estis sigelfermita, ili malfermis ĝin. Unuavide, Rikardo kaj Moncharmin opiniis, ke la biletoj daŭre enestis, sed duavice ili ekrimarkis, ke tiuj ne plu estis la samaj. La dudek aŭtentaj monbiletoj estis malaperintaj kaj ilin anstataŭis dudek biletoj de la "Sankta Ŝerco"!

Ekestis kolerego kaj ankaŭ timego.
"Tio estis ja pli lerte farita ol ĉe Roberto Houdin*!" ekkriis Gabrielo.
"Jes", aldonis Rikardo, "kaj tio pli multe kostas!"

Moncharmin volis, ke oni tuj venigu la komisaron. Rikardo rifuzis : li certe havis sian planon kaj diris :
"Ni ne estu ridindaj! Tuta Parizo mokridus! F. de l' O. gajnis la unuan partion sed ni gajnos la duan!"
Kun senpacienco, li pensis pri la sekva monatpago.

Tamen ili estis tiel perfekte trompitaj, ke la sekvajn semajnojn ili ne povis superi iom da premego. Tio certe estis komprenebla !

La komisaro ne estis tiam vokita, ĉar – tion oni ne forgesu – sinjoroj direktoroj konservis en la kapo tiun penson, ke aventuro tiom stranga povis esti nur abominda ŝerco verŝajne organizita de iliaj antaŭuloj. Tial necesis nenion malkaŝi antaŭ ol koni la veran kaŭzon de l' afero.

Aliflanke tiu ideo konfuziĝis ĉe Moncharmin pro iu suspekto rilate al Rikardo mem, kiu kelkfoje havis burleskan imagon. Kaj tiel, pretaj al ĉiuj eblecoj, ili atendis la eventojn, prigardante kaj prigardigante sinjorinon Giry, al kiu Rikardo postulis, ke oni sciigu nenion.

"Se ŝi estas komplica", li diris, "jam de longe la biletoj estas for. Sed mi opinias, ke ŝi estas ja stultulino!"
"Estas multe da stultuloj en tiu afero!" penseme respondis Moncharmin.
"Ĉu oni povis tion antaŭsenti ?..." vespiris Rikardo. "Sed ne timu !... La sekvan fojon, mi zorge aranĝos mian singardecon."

Kaj tiel alvenis la sekva fojo... tio okazis la saman tagon, kiam malaperis Kristina Daae...


*Jean-Eugène Robert-Houdin (1805-1871) : la plej fama franca iluziisto de la 19a jarcento.

---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------