Subite Raŭl memoras... "krado, kiu rigardas al la strato Scribe… subteraĵo, kiu de la lago direkte supreniras al la strato Scribe…"

Jes, Kristina ja parolis pri tio !… kaj, ve ! post kiam li konstatis, ke la peza ŝlosilo ne plu troviĝas en la kesteto, li tamen forkuras al la strato Scribe.

Jen li estas ekstere. Li pasigas siajn tremantajn manojn sur la ciklopaj ŝtonoj. Li serĉas enirejon… eltrovas stangojn… ĉu tiuj ?… aŭ eble tiuj ĉi ? … ĉu tio estas keloluko ?… Li senhelpe desupre rigardadas inter la stangojn… Kia profunda nokto ene tie !… Li aŭskultas… Kia silento !…

Li ĉirkaŭiras la konstruaĵon ! … Ha ! Jen larĝaj stangoj ! Grandegaj kradoj !… Temas pri eniro al la korto de l’ administracio ! …

Raŭl rapidas al la pordistino :
"Pardonon, sinjorino, ĉu vi povus montri al mi pordon kun kradoj, jes, pordon faritan per stangoj el fero… tiu rigardas al la strato Scribe kaj kondukas al la lago ! Vi ja scias, la lago ! Jes ja, la lago !… La subtera lago, kiu kuŝas sub la Operejo !…

"Sinjoro, mi ja scias, ke troviĝas lago sub la Operejo, sed ne scias pri iu pordo, kiu kondukas tien… neniam mi iris tien."
"Kaj kio pri la strato Scribe , sinjorino ? La strato Scribe ! Ĉu vi jam iris en la straton Scribe ?"

Ŝi ridas, ŝi ridegas !…

Raŭl ĝemante forkuras. Li eksaltas, kuras ŝtuparon supren, aliajn malsupren, trairas la tutan administraciejon, denove troviĝas sub la lumoj de l’ scenejo.

Li ekhaltas. La koro freneze bategas en lia anhelanta brusto.
Eble oni retrovis Kristinan Daae ?…
Jen grupo, kiun li pridemandas :
"Pardonon, sinjoroj ! Ĉu vi ne vidis Kristinan Daae ?"
… kaj oni ridas.

Ĝuste tiam sur la scenejo muĝas nova rumoro. Kaj, meze de amaso da uloj en nigraj vestoj, kiuj ĉirkaŭas lin kun multaj klarigaj brakmovoj, aperas ŝajne tre kvieta viro : vizaĝo tute rozkolora kaj pufvanga, krispa hararo, bluaj okuloj mirinde serenaj.

La administranto Mercier fingre montras la novalvenintan al la vicgrafo kaj diras :
"Sinjoro, jen la viro al kiu vi demandu de nun. Mi prezentas al vi sinjoron polican komisaron Mifroid."

"Ha ! Sinjoro vicgrafo de Chagny ! Feliĉa ekkoni vin ! Bonvolu sekvi min, sinjoro… Kie estas nun la direktoroj ? … Nu, kie ili estas ?..."

Ĉar la administranto silentas, la sekretario Remy prenas sur siaj ŝultroj la respondecon sciigi al la komisaro, ke sinjoroj direktoroj enŝlosiĝis en sia oficejo kaj ankoraŭ scias nenion pri la evento.

"Ĉu eblas ? … Ek, ni tuj iru al ilia oficejo !"

Sekvita de pli kaj pli grandiĝanta kunirantaro, sinjoro Mifroid iras direkte al la administraciejo.
Mercier profitas de la senorda amasego por enŝovi ŝlosilon en la manon de Gabrielo. "Ĉio tio ne iras glate", li flustras. "Iru do liberigi sinjorinon Giry."

Kaj Gabrielo foriras.

Post momento, oni alvenas antaŭ la pordon de l’ direktoroj.
Vane Mercier aŭdigas siajn admonojn : la pordo ne malfermiĝas.

"Malfermu, je nomo de l’ leĝo !" sinjoro Mifroid ordonas per klara kaj iom malkvieta voĉo.

Finfine la pordo malfermiĝas.
Ĉiuj rapidege eniras la oficejojn tuj post la komisaro.

Raŭl estas la lasta enironta.
Ĝuste kiam li tuj sekvos la grupon en la ĉambron, iu mano tuŝas lian ŝultron, kaj li aŭdas en siaj oreloj tiujn vortojn :
"Neniun koncernas la sekretoj de Erik!"

Li returnas sin kun subpremata ekkrio.
La mano, kiu ĵus tuŝis lian ŝultron troviĝas nun sur la lipoj de ulo kun ebona vizaĝkoloro kaj jadaj okuloj, kaj kapvestita per ĉapo el astrakano…. La Perso !

La nekonato daŭrigas sian geston por rekomendi diskretecon. Ĝuste kiam la konsternita vicgrafo volas demandi la kialon de lia mistera apero, tiu salutas kaj malaperas.

(Fino de l’ ĉapitro).


-----------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------