Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurson, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro la samaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Eo.

Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni poste flekse sukcesos organizi por ili KER-ekzamenojn, Esperanto subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.

Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo http://www.edukado.net kaj ĝia baldaŭ RITE-trejnado povos multe helpi en tiuj bezonoj.

Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.

Legu plu kaj vidu la ligojn ĉe la anonco.