Saluton !

Post 20-monata ekzisto, La Esperanta Gazetejo monate atingas pli ol 2000
vizitantoj kaj 5000 vizitoj. Tiuj vizitstatistikoj estas ĝojigaj, sed bedaŭre
ankoraŭ malmultaj homoj kunlaboras al riĉigo de La Esperanta Gazetejo.

Du el la ĉefaj ĉeloj de La Esperanta Gazetejo estas : 1) helpi redaktistojn pli
efike disvastigi sian gazeton kaj 2) ebligi al legantoj facile sciiĝi pri novaj
gazetaj eldonoj en Esperantujo. Mi do instigas gazet-redaktistojn regule alŝuti
siajn gazetajn numerojn : tio postulos nur kelkajn minutojn de via tempo, kaj
ebligos al la tutmonda esperantistaro tuj ĝui vian valoran laboregon. Mi ankaŭ
invitas ĉiujn reklami pri La Esperanta Gazetejo : en via persona blogo, ĉe via
asocio, dum renkontiĝoj, ktp !

Ne forgesu :Per RSS-fluoj vi aŭtomate sciiĝas pri la plej novaj gazetaj
aldonoj :

[ http://www.gazetejo.org/eo/rss-fluoj ]

movademe kaj dankeme,
la nuntempa prizorganto
Boris-Antoine Legault