Esperanto-Asocio de Rumanio organizis Tutlandan Esperanto-Simpozion okazinta de la 5a ĝis la 7a de oktobro 2012 en vilaĝo Rascruci kun temo : ,,Esperanto kaj Edukado” ĉe fondaĵo Zoltan Kallos en distrikto Kluĵo. Ĉe evento oni partoprenis 50 esperantistojn el Rumanio kaj invititojn Stefan MacGill(Hungario)-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj(ILEI), Radojca Petroviĉ (Serbio)-komitatano ILEI kaj sinjorinojn Anna Bartek(Hungario)-komitatano de H.E.A., Eniko Zengo Sereghyne (Hungario)-komitatano ILEI. Okaze de tiu evento, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj-ILEI kaj Esperanto-Asocio de Rumanio festis la Mondan Tagon de Instruistoj, proklamitan de Unesko per la rezolucio akceptita dum la simpozio kaj renkontiĝo de la Esperanto-Asocio de Rumanio. Ĉeestis ankaŭ lernantoj de la liceo ,,Ana Ipatescu” en Gherla, kiuj partoprenas en lerneja projekto Comenius por Esperanto, projekto kunordigata de Mariana Berariu. La prelegoj de la simpozio estis interesaj kaj prezentitaj vendredon la 5-a de oktobro post tagmeze.( Vd. http://ipernity.com/doc/m.vochin/album/288563 ). Sabate estis la tago por ekskursoj. La partoprenantoj vizitis la kastelo Banffy en Bontida(Boncida) kaj la Monaĥejo Nikula apud urbo Gherla kun la muzeo de la ikonoj pentritaj sur vitro.

La kastelo Banffy de Bontida estas arkitektura komplekso konstruita de la familio Banffy en la komunumo Bontida en la distrikto Cluj (Kluĵ). La nukleo de la komplekso da konstruaĵoj estas renesanca, la postaj aldonaĵoj estis faritaj dum la XVIII-a jarcento en baroka stilo kaj dum la XIX-a jarcento en romantika stilo(inkluzive la novgotika galerio en la jaro 1890). Nun la ensemblo estas en restaŭra procezo.(Vd. https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/album/289252 ). Proksime de Gherla, nur 5 km-ojn situas la vilaĝo Nikula. Unu el la plej interesaj kaj riĉaj ĉapitroj de la rumana popola arto estas la pentrado sur vitro, kiun oni praktikis ekskluzive en Transilvanio. La plej malnova centro de pentrado sur vitro en Transilvanio estas la vilaĝo Nikula. En Nikula preskaŭ ĉiu domo estas pentrejo. La ikonoj estas venditaj al tiu interesitaj vojaĝantoj, kiuj vizitadas Monaĥejo Nikula por preĝi ĉe la mirakla ikono ,,Sankta Maria”. (Vd. https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/album/291917 ). La urbo Gherla situas en la nord-okcidenta parto de Rumanio, 45 km-ojn de Cluj-Napoca. Je la fino de la 17-a jarcento alvenis pluraj riĉaj armenaj familioj kiuj kontribuis, relate ekonomian, la disvolvon de la urbo. Dum la vizito en armena katolika preĝejo , esperantistoj renkontiĝis kun ambasadoro de Francio en Rumanio, sia ekscelenco(moŝto) Philippe Gustin, kiu vizitis la urbon Gherla okaze de la 21-a datreveno de la amikeco inter urboj Yzeure(Francio) kaj Gherla (Rumanio). Li estis akompanata de Gherla-urbestro Marius Sabo kaj vicurbestro Ioan Neŝelean. En la loka reta ĵurnalo en urbo Gherla aperies artikolon pri la vizito de la franca ambasadoro en Rumanio. Puŝu sur la suba ligilo kaj vidu la ĉiuj fotojn kaj spektu la filmeton ĝis la fino. http://www.gherlainfo.ro/index.php?option=com_content&view=article&id=3601:ambasadorul-frantei-la-gherla-vizita-la-gherla-a-fost-extrem-de-placuta&catid=1:latest-news

Dimanĉe, 7an de oktobro 2012, la partoprenantoj vizitis etnografia hungara muzeo ,,Kallos Zoltan” en Rascruci, kiu enhavas 8000 objektojn tradiciajn el diversaj flankoj de Rumanio. Dank`al organizantoj, s-ino Mariana Berariu, bibliotekistino de la liceo ,,Ana Ipatescu” en Gherla ( https://www.ipernity.com/home/33304 ) kaj s-ro Adrian Marginean, ekonomika direktoro de la societo SC Becker Romania SRL ( https://www.ipernity.com/home/129726 ), tiu evento havis sukceson. Pri la E-renkontiĝo en Rascruci oni skribis ankaŭ aliajn ĵurnalojn.

http://www.gherlainfo.ro/index.php?option=com_content&view=article&id=3613:simpozion-de-limb-esperanto-la-rscruci&catid=1:latest-news



http://www.ziarulfaclia.ro/simpozion-al-esperantistilor/



http://www.mesageruldecovasna.ro/stirile/esperanto-la-125-a-aniversare/

http://www.worldteachersday.org/map/reports/view/57