Mi dubas nun, sed ĉu mi jam rakontis pri Diana? Ne tiu diino de la ĉasado, sed pri Diano, amikino de Jo?


Siatempe, Jo kaj mi decidis aliĝi al fitnes centro, ŝportklubo kiel Olga nomas ĝin. Ni iris al klubo kaj paĝis plenan jaron kotizon. Fakte estis bona decido ĉar dum jaro ni ne devis okupiĝi pri pagi stultan kotizon al iu fitnes.

Fitnes havis bonegan trinkejon ĉar ĝi lokiĝis en hotelo 5 stela. Nun oni nomas tion "Spa" sed tiam oni simple parolis pri fitnes, nu ne gravas.


Kiam mi kaj Jo evidente, venis unuan fojon en fitnes, ni uzis ĉiujn ŝportilojn haveblajn.

Mi memoras ke la tago poste mi festis mian 35-an jaraĝon. Nu ja festis, kiam mi vekiĝis mi eĉ ne povis eliri liton por pisi. Tutan korpon doloregis, doloregis terure. De la meza fingro ĝis plej granda piedfingro. Ĉio doloris, eĉ paroli doloris kaj tio estis teruraĵo.

Mi havis kutimon tiam, ĉar mi vivis sola, saluti mi mem ĉiun matenon. Saluton Jack, kiel vi hodiaŭ? Kutime mi respondis: Well, Fucking Well Jack! kaj tiam povis komenci la tagon. Nu tiun tagon post unua ekzerco mi ne kapablis diri tion. Mi dolorĝemis kiel ulo 80 jaraĝa kaj apenaŭ povis movi krurojn. Ek de tiam mi decidis ke mi nur daŭrigus ekzersadon ĉe trinkejo de la fitnes.

Por mi Jack Daniels, bonvolu. Jes kun glaciaĵo por ekzerci muskolojn en brako. La glaso povas esti peza, ne malŝparu viskion, bonvolu.


Eble jam 3 monatoj ni estis membro de la fitnes, kiam envenis en lokalon belega virino. Kion mi diras, belega… ne feka kaj diable beleeeeeeeega. Svelta… fakte ne vere, ankaŭ ne dika, sed ankaŭ ne svelta, mi preferas uzi la vorton ĝusta, neniu tro, neniu maltro. Ne tro granda, ne tro malgranda, sed beleeeega, la dioj faris bonan laboron tiun tagon kiam ili metis ŝin sur tero.


Jo ne estis tre babilema knabo, mi jes. Li diris al mi : gna gna gna gnula, el kio mi tuj komprenis ke plaĉis al li la belega virino. Do mi diris al li trankviliĝu amik' mi aranĝas por vi.

Beleeeega virino venis al nia loko de la trinkejo kaj elokvente mi alparolis ŝin.

Ŝi ne tretis en kaptilon sed metis ŝin apud Jo. Mia buŝo kolapsis ĝis 90 gradoj malfermaj, kiam mi aŭdis ke ŝi simple komenci sparoli kun Jo kaj neglektis min komplete, imagu!

Post duona horo mi aŭdis ke ŝi diris ion pri A 90. Mi tuj pensis ke rilatis pri mezuro de mamzono, sed ŝajne rilatis pri vojo al Ardenoj (franca parto de Belgio).


Ek de tiam mi sidis sola en trinkejo de fitnes kaj ekzercis tutsola sen Jo. Unu Jack Daniels, jes hodiaŭ kun multe da glaciaĵo, mi nepre volas forhavi la ventron tro muskolan.

Iun tagon mi estis en fitnes kaj vidis Jo, plene depremita. Li aspektis kvazaŭlia tuta familio mortis samtempe en iu katastrofo.

Hé Jo, mi salutis lin, ne diru kiel vi fartas mi vidas ke estas absoluta feko. Jen diru kio okazis.

Diana, li stumblis, Diana.

Kio pri Diano mi demandis ĉiuj bonas ĉu ne, fiki kaj vivi ĉu ne?

Ne diru tion, kolere respondis Jo, diable havu por unu foje en via feka vivo iom da respekto pro aliaj homoj.

Jo, kara, Jo, estas mi Jack, via freneza amiko, via trinkamiko, via diboĉa amiko, nu, via amiko.


Ŝi iros al Sud Afriko, li singultante diris.

Bone, mi respondis, tiam mi venos viziti vin kaj Diana en Sud Afriko, kiam vi foriros kaj estu honeste Jo ni estas bonegaj amikoj sed se vi havas oportunon edziniĝi kun plej bela virino el la mondo, ne ploru kaj sendu min al infero, kara amiko mia, mi travivos, kredu tion. Ĉiun jaron mi venos por viziti vin kaj Diana.


Jack, se vi nun ne tenas la faŭkon fermitan, mi batas vin en hospitalon.

Tuj mi komprenis ke Jo volis komuniki ion seriozan, kaj klere kiel mi estas mi silentis.


Ni havis plej belan tempon. Ne estis nur fizika afero, ne rilatis nur pri fiki kiel animalo, estis amo diable, vera amo. Ĉu vi komprenas.

Mi faris ĉiun movon por funkciigi cerbaron, por memori kiu estis vera amo, mi ja jam edziĝis du fojoj, sed amo, diable post Ulrike, mi ne plu ĝuis amon, kaj Ulrike, aj dio mia kial vi detruis tion, amo por ĉiam kaj vi malpermesis. Jes diable, mia dioj estis kruela al mia sorto, jes mi sciis kio amo estas.


Jes Jo mi povis respondi mi scias kio vera amo estas.

Vi scias ĉu ke Diana estas jida.

Jes Jo kaj?

Hieraŭ ŝi diris al mi ke ŝi ne elteneble multe amis min kaj volas havi kun mi vivon por ĉiam. Aj Jack, vi ne povas imagi kiel feliĉa mi estis. Sed , sed tiam ŝi diris ke; se ŝi komencis rilaton kun mi, kiam ŝi volus edziniĝi kun mi, la tuta familio lasus ŝin en merdo. La kredo, la juda fekaĵo malpermesas ke ŝi havas edzon ne jida, imagu, imagu Jack , ĉu vi povas kredi tion.


Jes, Jack povas kredi, li laboris jam dum jaroj por judoj kaj konas la kutimoj kaj moroj.


Morgaŭ ŝi iros al Sud Afriko al onklo kun diamantkomerco kaj tie ŝi laboros kaj daŭrigos vivon.

Mi ne povis doni konsolon al Jo do helpis lin ebriigi terure. Certe li neniam suferis tagon poste tiom da kapdoloro ol tiam.


La tago kiam Jo rakontis ke li havas nubeton en brusto, li demandis min fari plezuron al li.

Iom da cindro de mia feka korpo, li diris, estu metita en etan ujon, vere et-etan. Ĉu mi bonvolus doni tion al Diana kiam mi vidos ŝin.


Mi promesis iri al Sud Afriko, ĉar iomete ni sciis kie Diana loĝas, sed ne necesas, Jo diris. Mi devis atendi ĝis normala renkontiĝo.


Antaŭ semajno mi vagadis tra stratoj antverpenaj kaj vidis alproksimiĝi virino beleeeeeega. 60 jaroj ŝi pli mapli devas havi, sed koncervita kiel manekeno (ĉu tio estas fakte bona ekzemplo??).

Ŝi estis eble 10 metrojn for de mi kiam mi renkontis ŝin, Diana.

Saluton Jack, ŝi diris kvazaŭ pasis nur semajno ek de lasta renkontiĝo.

Same 'frida' mi respondis; aj Diana, kiel vi kaj samtempe mi tremetis kvazaŭ mi montris al matura virino maldecajn fotojn.


Kie mi povas trovi ion de li, ŝi diris kaj sama momento ŝi ekploregis kiel infano. Jack, Jack, ŝi ploris, kion mi faris, kial mi faris, pro stulta kredo en kio, en nenio, krom sekureco, mi timis, mi ne kredis , diable kiu en mondo kredas, ĉu ne ĉiuj inter ni ne nur timas, timas pro timo timi?


Mi prenis Diana en brakoj kaj konsole kisis la vangon. Trankviliĝu mi diris ĉio en ordo. Ĉio enordo kara Diana, mi ripetis. Sed ĉu nur kelkaj vortoj, eĉ ne matura frazo, forprenas ĉiun ĉagrenon


Ah, Vivo duras ĉu, mi diris al Diana. Jes ŝi diris, vivo duras.

Kune kun ŝi mi iris hejme kaj donis al ŝi la plej malgrandan urnon kun iom da restaĵo kiu iam estis Jo.


Kaj vi Jack, Diana demandis, ĉu vi jam trovis ĝin. Nekomprene mi demandis, kion do Diana.

Silento ŝi respondis, vi serĉis silenton tiam antaŭ 30 jaroj, ĉu vi trovis.


Mi rekomencis paroli pri Jo, por ke Diana ni komprenu de kie venis tiuj larmoj kiuj abundis.


Eble Jo trovis ĝin, silento?

Feliĉo, ni ĉiuj serĉas, neniu povas aĉeti, neniu povas doni. Venas kiel vento aŭ suno agrabla, kiel amiko el alia lando, kiel tenereco kiu nur venas de la koro. Ŝajnas ke homoj malfacile povas kompreni tion, domaĝe.