Ĉiuj diras ke mi estas bonkora knabo, krom kelkaj kiuj ne aŭskultas al miaj silentoj, kiuj plej gravas. Multe pli ol miaj vortoj.

Tamen mi ankaŭ havas iom (eta) malpli belan flankon. Estas unu besto en naturo kiun mi povas ekstermi, jes vere. Nu mi vidas ke vizaĝo de kelkaj amikoj havas mienon malaprobon. Tamen pardonu kaj permesu amikoj miaj se mi povus malaperigi el la mondo ranojn, mi farus.


Jam fakto ke ili neniam malkaŝe montras sin ĝenas al mi, ke ili ĉiam duonkovrita kuŝas en ŝlimejo, kutime nur la malfidindaj okuloj videblaj ĝenas min plej eble kaj la kvakado evidente. Tutan plenan nokton kvak, kvak. Ĉu ekzistas pli stulta sono ol sono kiun faras rano?

Krom kvakado al kiu ili kapablas? O, jes salti. Jen meritoj de rano, kvaki kaj salti de unu loko al alia, ĉu ni nun devas aplaŭdi por tiu stulta nenio kiun ili kapablas?

Certe li saltas por ĉiam kaj daŭre kaŝi sin de realo, la vivo de ĉiu taga. Tro longe sur lando li tremetas pro nervozeco ĉar kie kaŝi sin sur lando, do rapide li denove saltas en akvon kaj kaŝas sin kiel ranoj faras kaj tiam, denove en akvo li komencas lian brutalan malĝentilan parolon kvak, kvak, kvak. Sensignifa sono kiu tamen ege vundas orelojn de honesta aŭskultanto. Kvak, kvak, kvak kaj tiam salti por kaŝi sin, kia kreteno rano estas? Vere, ĉu vi ne konsentas, neniu besto estas tiel frida, malĝentila kaj stulta ol rano, dia eraro laŭ mia kompreno.


Legu fabelojn, ĉu vi konas fabelon en kiu rano ludas ĝentilan rolon? Ne ekzistas. O jes mi jam legis fabelon en kiu la rano volas lasu kisi sin de belega princino kun promeso ke li iĝos belega princo. Ĉu vere ekzistas princino saĝa kaj bela kiu kredas ranon?

En kiu lando diru al mi. Vere ne eblas ĉu, ke inteligenta princino lasas sin konvinki de kvakado de rano kaj kisas lin. Aŭ eble el malespero aŭ ĵaluzo aŭ kolero aŭ imagu … el trokredemo. Silentu mi diras nun al mi mem, aŭ mi havas kompaton kun princino kaj certe princino ne volas ke simpla laboristo kompatu sin.


La tuta mondo scias ke rano ne kapablas kisi. Sangon fridan li havas kaj estaĵoj kun sango frida kapablas al neniu krom kvaki kaj kaŝe sidi en ŝlimejo.

Rigardu al okuloj de rano. Elŝvelige ili staras en stulta variolmarkita kapo malbela.

Kisu min princino li diras. Ĉu iu kredas ke ekzistas princino saĝa kiu kisas ranon?


Mi simple volas ekstermi ranojn, ĉu vi permesas aŭ ĉu mi eraras?


Karaj amikoj en svaila lingvo oni diras "hakuna matata" do ne faru al vi zorgojn. Respekto por naturo tro grandas por ke mi faru iun kontraŭ ranoj, sed eble saĝe ili kvakas ne tro proksime de mi.

Rano apartenas al klaso de amfibioj ordo de Anuro, senvosta amfibioj kaj estas malvarmsanga.

eo.wikipedia.org/wiki/Anuro