A Giridhar RAO's most appreciated articles

  • Diskuto pri literaturo Esperanta

    - 1 favorite
    ntm-partoprenantoj - ciil dec 2017 - DSC03059
    Nokte venis en la koron via memoro Kiel en sovaĝejon kvieta printempo Kiel en dezerton lanta vento Kiel al malsanul' ial paco. Jen mia esperantigo de verso de Faiz Ahmed Faiz . La verso en la hindustana (en la skribo nagario ) tekstas jene: रात यूँ दिल में तेरी खोई हुई याद आई जैसे वीराने में चुपके से बहार आ जाए, जैसे सहराओं में हौले से चले बाद-ए-नसीम जैसे बीमार को बे-वजह क़रार आ जाए. Latinlitere, laŭ la sistemo ITRANS ( pria artikolo anglalingva ): raat yuu.N dil me.n terii…

  • La profeto kaj la poeto - teatraĵo

    - 1 favorite
    Gandhi-Tagore-1940
    Oni festas "Gandhi-semajnon" en Universitato Azim Premji , en Bengaluro . La festo okazas de la 27a de septembro ĝis la 5a de oktobro 2018. Ĉiujare, je la 2a de oktobro, la lando festas la naskiĝdatrevenon de Mohandas Karamĉand Gandhi . Hodiaŭ ni spektis en la Universitato la anglalingvan teatraĵon La profeto kaj la poeto . Aranĝis la 90-minutan teatraĵon la teatro-grupo Bangalore Little Theatre . Du aktoroj rolis kiel Gandhi kaj Rabindranath Tagore -- do, jen la profeto kaj la poeto d…

  • Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco

    - 1 favorite
    Giridhar - bildo el AK-9 prelego
    La 26-an de Aprilo 2019, partoprenantoj de la 9-a Azia Kongreso en Danango , Vjetnamujo , spektis 18-minutan prelegon mian, " Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco " (2,3 GB). Danke al la retejo Lingvaj Rajtoj , ankaŭ spekteblas malpli peza versio ĉi tie (56 MB). Alklaku la ligilon de la prelego por spekti ĝin. Viaj komentoj estas bonvenaj! Mi mem ne povis ĉeesti la Kongreson. Sed KAEM afable petis min registri videoprelegon. Mi faris tion en mia hejmo per mia poŝtelefono -- i…

  • Renaskiĝis la anar-samea lingvo

    - 1 favorite
    Tove Skutnabb-Kangas sendis tiujn ĉi informojn pri "serioze endanĝerigita" lingvo, la anar-samea . Suvi Kivelä, ĵurnalisto kaj direktoro de la anar-sameaj arĥivoj, reĝisoris 9-minutan filmon pri siaj bopatrino kaj du filoj, kaj la revigligo de la anar-samea lingvo (kiu havas ĉ. 350 parolantojn). La dokumentario (kun anglaj subtekstoj) spekteblas ĉi tie en YouTube. Tove informas nin, ke ĉiuj en la dokumentario parolas la anar-samean. La nuraj parolantoj de la finna estas la patro de la la…

  • Inkluzivi la lingvojn de infanoj

    - 1 favorite
    Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , mia universitato, Azim Premji University , organizas prelegon de d-ro Dhir JHINGRAN ( profilo angle ). Li estas direktoro de la Fondaĵo pri Lingvo kaj Lernado ( Language and Learning Foundation ) en Nov-Delhio. Jen la elangligita resumo de lia prelego: *** Lingvolernado en Barato fokusas pri parkerado, ĥora ripetado kaj praktiko pri kopiado / manskribado. Estas malmulte da fokuso pri signifo-kreado. Infanoj pleparte estas pasivaj. Tiuj ĉi…

  • Amasprotesto kontraŭ netoleremo

    - 1 favorite
    amasprotesto - ne mianome
    Merkredon, la 28an de junio, okazis amasprotestoj en multaj urboj en Barato. La protestoj temis pri atencoj ĉefe kontraŭ dalitoj kaj islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ aliaj, ekzemple ateistoj. Tiuj ĉi atakoj rangas de minaco kaj batado ĝis mortigo kaj eĉ linĉado. Vidu mian eseeton " Ondo de netoleremo en Barato " (paĝoj 13-14 en la bulteno Ateismo , majo 2015). Mi partoprenis la manifestacion en Bengaluro. Amiko (sperta ĵurnalisto) taksis, ke 300-400 homoj ĉeestis la amasproteston…

  • Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

    - 1 favorite
    La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…

  • Savu la banjanojn de Hajderabado!

    - 1 favorite
    banjanoj
    Ĉirkaŭ 9 300 arboj estos forhakitaj por konstrui ŝoseon, sude de Hajderabado , en suda Barato . El tiuj ĉirkaŭ mil arboj estas grandaj, maljunaj banjanoj ( Ficus benghalensis ). La civitana grupo "Naturamantoj de Hajderabado" ekfaras kampanjon por savi la banjanojn kaj aliajn arbojn kiuj ofte ne postvivas translokiĝon. Jen la surreta peticio (anglalingva). Kaj jen kampanjo tute subteninda -- bonvolu subskribi ĝin! La peticio memorigas nin, ke laŭ la grupo Global Forest Watch (retejo p…

28 articles in total