La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva, la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris.

Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj, kaj pri la supera edukado (profilo anglalingva).

Komparante la eduksistemojn de Sud-Koreio kaj Ganao, ŝi rimarkis, ke "Ĉar la koreoj estis instruitaj en lingvo kiun ili komprenis, la edukado progresis; ĉar ni instruas niajn infanojn en lingvo kiun ili eĉ ne komprenas, ni malhelpas ilin".

Nesurprize, furoras la diskuto ĉirkaŭ la anonco. Vidu ekzemple la komentojn (anglalingvajn) en tiu ĉi paĝo kie oni reaperigis la novaĵraporton. Komentintoj inkluzivas doktorinon Tove Skutnabb-Kangas, konata aktivulino pri lingvaj homaj rajtoj. Ŝi diris:

"Ĉiuj esploroj en la mondo, kaj multege da praktikaj spertoj montras, ke instruado de infanoj en lingvo kiun ili scipovas, kaj poste, bona instruado de aliaj lingvoj kiel fremdaj lingvoj, rezultas en altaj niveloj de multlingvismo, en sukceso en la lernejo, en memfido, kaj poste en bonaj laborpostenoj. Gepatralingve bazita multlingva edukado rezultas en multe pli bona kapablo ankaŭ en la angla! Gratulon, Ganao, pro decido vere saĝa!"

La ministro ŝajne diris nenion pri la lingvo(j) kiu(j) anstataŭigos la anglan. La datumbazo Ethnologue listigas 81 lingvojn por Ganao. La angla estas la oficiala lingvo. La ĉefa laborlingvo en la lando estas la akana. Oni timas do, ke post la angla, la akana superregos la eduksistemon. Jen, ekzemple, pensinstiga eseo kiu diskutas (anglalingve) "la gepatralingvan demandon": "Kion ni faru por gajni avantaĝon de indiĝena lingvopolitiko kaj samtempe eviti la malaperon de aliaj lingvoj?" La aŭtoro sugestas la uzon de lokaj kaj regionaj lingvoj kiel instrulingvoj.

Kiel diras la aŭtoro, "la grumblado pri la superregado de la akana facile plilaŭtiĝos se oni ne agus".