Ironie, sojle de la Internacia tago de indiĝenaj popoloj (9a de aŭgusto), la Supera Kortumo de Barato donis permeson al du transnaciaj firmaoj starigi industriojn en arbaroj kie loĝas indiĝenaj popoloj.

Rezulte, la brita firmao Vedanta nun rajtos ekmini baŭksiton (por ekstrakti aluminion) en la distrikto Kalahandi en la orientbarata gubernio Oriso. La minado minacas arbarojn kaj aparte la monteton Nijamgiri, kiun konsideras sankta la indiĝenaj popoloj la Dongria Kondh.

Simile, la sudkorea firmao Posco rajtos akiri kaj senarbigi 1,6 mil hektarojn da arbara tero en Oriso por mini feron kaj starigi ŝtalejon.

Pli da anglalingvaj fontoj:

- "Orissa's aluminum mining costs are steep" Pri la kontraŭleĝaj agadoj de la firmao Vedanta

- "High growth: In deep waters" Artikolo pri la alta akva kosto de la Posco-projekto

- "1,620.361 ha of discontent: Brazil rejected posco; why is Orissa so interested" Detaloj pri la projekto