Senreligia Ĝivan

('Mathamillaatha Jeevan' - angla transskribo de la malajala titolo, proks. 'madamilada ĝivan')

Jen la mallonga leciono (por klaso 7; 12-jaruloj) pri kio furore polemikas unuflanke la kerala registaro, kaj aliflanke aro da religiaj eklezioj. (
Jen anglalingva raporto pri la polemiko.)
La angligo (kiu estas mia fontoteksto) de la malajala originalo aperis en la tagĵurnalo The Hindu (26a de junio 2008).

****

Sidigante la gepatrojn, kiuj venis kun ilia infano, en la seĝoj kontraŭ si, la lernejestro ekplenigis la aliĝilon.

'Filo, kio estas via nomo?'

'Ĝivan.'

'Bone, bela nomo. La nomo de la patro?'

'Anvar Raŝid.'

'La nomo de la patrino?'

'Lakŝmi Devi.'

La estro levis sian kapon, rigardis al la gepatroj, kaj demandis:

'Kiun religion ni menciu?'

'Neniun. Skribu, ke ne estas religio.'

'Kaston?'

'Same.'

La lernejestro klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj demandis iom serioze:

'Kaj se li sentas la bezonon por religio kiam li kreskos?'

'Li elektu sian religion kiam li sentos la bezonon.'

****