Mi ĵus ricevis mesaĝon de kolego informanta min ke la vorto 'lido' evidente ne korektas, aŭ almenaŭ ne konatas, kiel sinonimo de 'kanto'. Mi trovis ĝin en la 'Vortaro V2.4' (www.thschuetz.de/vortaro.php). Kutime mi duoble, trioble kontrolas ĉiun vorton kiam mi devas konsulti vortarojn, sed 'lido' mi fakte trovis sole tie. Ĉu iu havas ideon pro anstataŭigi 'lido' ĉisupre? Dufoje 'kanti/kanto' ene de la sama frazo sonas tre maleleganta.
Kara Felix, ni reciproke spronas nin pri plua kaj konstanta lernado kaj pliriĉigo de nia lingvoposedo: mi ne konas la germanan , tamen mi volas scii. En itala-esperanta retvortaro mi trovis sub la voĉo "lido">lied- canzone vocale, poste mi iris al vortaro itala kaj mi trovis voĉon "lied" kun klarigo: canzone vocale della tradizione musicale tedesca....devena de antica > canto di lode (laŭdkanto). Mia konkludo: lido estas esperanta vorto signifanta specon de germana muziko (lode (laŭdo)- lied- lido). Mi lernis ion novan,nun mi devas aŭdi iun lidon!!!
amike Helena
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria
amike Helena
Sign-in to write a comment.