Mi plezuras ke nun eblas prezenti poemon kiun mi volis prilabori de iom da tempo. Mi timis ĝin unue, sed elmontris ke la tasko ne estis tiel malfacila kiel mi pensis. Mi parolas pri Allen Ginsberg, Howl (Ululu). Trovu sciaĵojn pri ĝi tien: en.wikipedia.org/wiki/Howl kaj ligilon al la angla originalteksto en la malsupro de la paĝo.
Unu averto antaŭe, en okaze ke vi ne konas la originalon: Tiu teksto enhavas krudajn lingvaĵojn kaj referencojn al sekso. Se vi ofendiĝemas pri tiaj aferoj, vi eble ne ŝatus plulegi.
Pri mia traduko... ekiĝas kun la titolo. Mi ne scias ĉu 'Howl' signifu infinitivon (ululi), aŭ substantivon (ululo), aŭ imperativon (ululu). Ankaŭ ekzistas pli ol unu esperanta vorto kun simila senco – kriegi, hojli, hurli, tirboji. Mi iam decidis ke ne gravas kaj ke 'ululu' simple plej bone sonas esperante pro la alliterado. Sed mi estas akceptema pri kritiko kaj sugestoj. Plue, en kelkaj lokoj mi ne certis pri la aplikebla tempo, precipe kun participoj – ekz. ĉu mi prenu 'lulante rulante' aŭ 'lulinte rulinte'? Mi estimus ion ajn helpemaĵon.
Surprize, krom de malmultaj esceptoj estis treete facila traduki laŭvorte. Sed mi faris ion pro la ritmo kion indas klarigon. Mi posedas sonsurbendigon de Ginsberg mem preleginta tiun poemon kaj mi provis imagi kiel ĝi sonus esperante. Mi atingis konkludon ke ne eblas fari ion ajn kio nur proksimume similus la humoron de la originalo. Ambaŭ lingvoj sonas tro diferenca, E-o ia akra kompare kun la angla. En mia kapo leviĝis ion tute aliel – recitativ-lido kiel hiphop-muziko! Kvankam mi ne estas hiphop-fervorulo, mi ne povas bari min de imagi ke tiu ĉi teksto estus taŭga bonege en tia ĉirkaŭo (nerigarde ke ĝi eble estas tro longa). Pro tio, mi klopodis alaranĝi la tradukon al unu ritmo dancebla. Mi iome libere forlasis multajn aperojn de 'kaj' samkiel 'la', aliloke aldonis 'ja' aŭ 'jen' por interpleni, mallongigis 'estas/is/us' al 'as/is/us', aŭ ŝanĝis vortordon. Mi ne scias ĉu eblas ke ĉe vi veku la saman senton kion mi havas pri ĝi nun. Sed – kiel jam antaŭe – mi ĉefe faras tion pro plibonigi mian propran lingvokonon. Espere la rezulto estas ne tro terura.
%
Por Carl Solomon
I.
Mi vidis la plej bonajn mensojn de mia generacio detruitaj per frenezo, malsatmortintaj histeriaj nudaj,
tirintaj sin tra la negrostratoj je mateniĝo serĉinte ĉagrenan ŝprucon,
anĝelkapaj modidoj flamintaj por l' antika ĉiela konekto al la stela dinamo en la maŝinaro de l' nokto,
kiuj malriĉe ĉifone kavokule kaj alte sidis fumadinte en la supernatura mallumo da fridakvaj apartamentoj flosintaj trans la pintoj da urboj kontemplintaj ĵazon,
kiuj kalvigis siajn cerbojn al ĉielo sub la Lo kaj vidis mohamedajn anĝelojn ŝanceliĝintajn sur ludomaj tegmentoj lumigitaj,
kiuj trairis universitatojn kun radiantaj mojosaj okuloj halucininte pri Arkanso kaj Blake-luma tragedio inter skolanoj de milito,
kiuj is elĵetitaj de l' akademioj pro frenezo pubikigi kaj odojn obscenajn sur la fenestroj de l' cerbujo,
kiuj kaŭris en ĉambroj nerazite en kalsonoj, forbruliginte sian monon en rubskatoloj aŭskultinte la teroron tra la vando,
kiuj is arestitaj en siaj pudorbarboj reveninte tra Laredo kun rimenon da mariĥuano por Novjorko,
kiuj manĝis fajron en farbhoteloj aŭ trinkis terebinton en Paradiz' Aleo, morto, aŭ purgatoriis siajn torsojn je nokto post nokto
kun sonĝoj, kun drogoj, kun vekigantaj inkuboj, alkoholo kaj kaco kaj senfinaj kojonoj, nekompareble blinde; stratoj da nuboj timtremetaj kaj fulmoj en la menso saltegintaj al fostoj de Kanado kaj Paterson, iluminintaj la tutan senmovan mondon da tempo intere,
Pejoto-solidecoj da halegoj, postkorta verd-arba tombejo krepuskiĝas, vinebrieco supre de l' tegmentopintoj, vendejofrontaj municipoj da te-kapaj ĝojveturaj neonaj flagretaj trafiklucernoj, suna kaj luna kaj arba vibrado en la muĝanta vintra krepusko de Bruklino, cindruja grumblanto kaj afabla reĝa lumo de menso,
kiuj enkatenigis sin mem al subvojoj pro la rajdo senfina de Baterio al sankta Bronkso je benzedrino ĝis la sono da radoj kaj infanoj ilin portis malsupren trememe buŝvrake malĝojige disbatite de cerbo tute drenita da splendo en la malgaja lumo de l' zoo,
kiuj sinkis tutnokte en lumo submarŝipa Bickforda elflosis kaj trasidis la malfreŝan bieron post meztago en dezerta Fugazzi, aŭskultinte krakadon de pereo de l' hidrogena gramofonaŭtomato,
kiuj palavradis daŭrade sepdek horoj de parko al kuseno al drinkejo al Belvuo al muzeo al la Bruklina ponto,
perdita bataliono da platonaj konversaciadistoj saltantaj malsupren de ŝtuparojn fajreskapojn fenestrobretojn d' Imperio Ŝtato elde la luno,
babilaĉantaj kriegantaj vomantaj flustrantaj faktojn memorojn anekdotojn kaj kikojn okulglobajn kaj ŝokojn d' hospitaloj prizonoj militoj,
tutaj intelektoj elsputitaj en ĉioma rememoro dum sep tagoj kaj noktoj kun brilaj okuloj, viando por sinagogo kliŝita sur pavimo,
kiuj malaperis nenien Zenon Novan-Ĵerzejon lasinte spuron d' ambiguaj bildpoŝtkartoj d' Atlantika Magistratejo,
suferinte de ŝvitojn orientajn Tangerajn osto-grincojn kaj migrenoj da Ĉinio sub aĉaĵo-retiro en Nevarka malgaja meblita ĉambro,
kiuj vagis kaj vagis je meznokto en ferovoj-korto mirintaj kien iri, kaj iris, lasinte neniujn rompitajn korojn,
kiuj ekbruligis cigaredojn en varvagonoj varvagonoj varvagonoj bruegantaj tra neĝo al solecaj farmdomoj en ava nokto,
kiuj studis pri Plotinus Poe Sankt-Ĵon de la Kruco telepatio bop-kabalo ĉar la kosmo instinkte vibradis ĉe siaj piedoj en Kansaso,
kiuj soladis tra la stratoj d' Idaho serĉante viziemajn indianajn anĝelojn kiuj estus viziemaj indianaj anĝeloj,
kiuj pensis ke nur ili frenezis kiam Baltimoro glimegis en supernatura ekstazo,
kiuj ensaltis limuzinojn kun Ĉiniviro d' Oklahomo je la impulso de vintra meznokta stratluma eturba pluvo,
kiuj pasumis malsate solece tra Hustono serĉante ĵazon aŭ sekson aŭ supon, kaj sekvis la splendan Hispanon pro konversi pri Ameriko eterneco, senespera tasko, kaj sekve prenis la ŝipon al Afriko,
kiuj malaperis en vulkanojn de Meksiko postlasinte nenion krom ombro de laborvestoj kaj la lafo kaj cindro de poezio disĵetita en kamena Ĉikago,
kiuj reaperis ĉe l' Okcidenta Marbordo enketinte la F.B.I. en barboj kaj ŝortoj kun grandaj pacifistaj okuloj amorvekaj en sia malhela haŭto enkursiginte nekompreneblajn flugfoliojn,
kiuj ardis cigared-truojn en siajn brakojn protestinte narkotan nebuleton de kapitalismo,
kiuj distribuis superkomunistajn pamfletojn en Unio-Placo larminte senvestiĝinte dum la sirenoj de Los-Alamos ilin suben plorkriis, kaj suben plorkriis Merkaton, kaj plorkriis la pramo Staten-Insula ankaŭ,
kiuj kolapsis plorante en blankaj gimnastikejoj kaj nude tremante antaŭ maŝinaro de aliaj skeletoj,
kiuj mordis detektivojn en la nukon kaj en policaŭtoj kriis ŝirante plezure pri fari neniun krimon krom propran siajn senbridan bolantan pederastion kaj svenigon,
kiuj hojlis sur siaj genuoj en subvojo kaj forhaŭlitis de l' tegmento svingeginte genitalojn manuskriptojn,
kiuj toleris pugtrufikiti de sanktetaj motorciklistoj, kaj kriis plezure,
kiuj midzis midzitis de ĉi tiuj homaj serafoj, maristoj, karesoj d' Atlantika kaj Kariba amoro,
kiuj kojonis matene vespere en rozĵardenoj kaj la greso de publikoj parkoj kaj tombejoj disseminte sian ĉuron libere al kiu ajn venus,
kiuj singultis senfine klopode kaŝridi sed finiĝis kun plorĝeno malantaŭ apartigon en Turka Banejo kiam la blonda nuda anĝelo ilin trapiki per glavo alvenis,
kiaj perdis siajn amorknabojn al la tri aĝaj megeroj de sorto, la unokula megero de l' heteroseksana dolaro, la unokula megero kiu mansvingas eld' utero, kaj la unokula megero kiu faras nenion krom sidi sur sia pugo kaj tondi l' intelektan oran fadenon de l' metiista kotono,
kiuj kopulaciis ekstaze kaj nesatigeble kun botelo da biero karulinjo paketo d' cigaredoj kandelo kaj falis de l' lito, daŭradis sur planko, laŭ koridoro kaj svenis ĉe l' muro kun vizio de kulmina piĉo kaj ĉuris sinsavante la lasta konsciero,
kiuj mieligis la piĉojn de miliono fraŭlinoj treminte en sunsubiro, kaj estis ruĝokulaj matene sed preparitaj mieligi la piĉon de l' sunleviĝo, ekvidigonte sidvangojn sub ŝedoj kaj nude en lago,
kiuj ekvojaĝis prostituumi tra Kolorado en miriado da ŝtelitaj noktaŭtoj, N.C., sekreta heroo de tiuj poemoj, kacviro Adonis de Denver-ĝojo pro l' memoro d' iliaj sennombraj kuŝigoj de fraŭlinoj en vakaj terpecoj, manĝejaj postkortoj, kinejaj kadukaj seĝovicoj, sur montosuproj en grotoj aŭ kun magraj kelnerinoj en konataj stratflankaj senhomaj petikot-altenlevejoj kaj precipe sekretaj benzino-staciaj solipsismoj de svatiĝantoj, kaj hejmurbaj avenuoj ankaŭ,
kiuj fadiĝis en vastaj sordidaj filmoj, ŝovitis en sonĝoj, elreviĝis je subita Manhatano, kaj kolektis sin mem elde subteretaĝoj tute penditaj kun senkora Tokajo kaj hororoj de Tria Avenua fero-sonĝoj kaj stumblis al senlaboroficejoj,
kiuj paŝis tutnokte kun siaj ŝuoj plenaj da sango sur la neĝbenkaj dokoj atendinte pordon en l' Orienta Rivero malfermi al ĉambro plena da vapor-varmego kaj opio,
kiuj kreis grandajn memmortigajn dramojn sur l' apartament-klifbenko de l' Hudsono sub la blua milittempa verŝlumo de la luno kaj siaj kapoj kronatu kun laŭro en forgesiteco,
kiuj manĝis ŝafidan stufaĵon de l' imaginaro aŭ digestis la krabon ĉe la kota fundo de l' riveroj de Boverio,
kiuj larmis pri la romanco de la stratoj kun siaj puŝĉaretoj plenaj da cepoj kaj malbona muziko,
kiuj sidis en kestoj spirante en malheleco sub la ponto, kaj ascendis por konstrui klavicenojn en siaj subtegmentoj,
kiuj tusegis sur la sesa etaĝo de Harlemo kronite kun flamo sub tuberkuloza ĉielo ĉirkaŭata kun oranĝaj kestoj de teologio,
kiuj skribaĉis tutnokte lulante rulante trans altegaj sorĉelvokoj kiuj en flava mateno estis stancoj da fuŝa lingvaĵo,
kiuj kuiris putrajn bestojn pulmon koron piedojn voston barĉon kaj buritojn revante de la pura legomo reĝlando,
kiuj plonĝiĝis sub viandokamionoj serĉante por ovon,
kiuj ĵetis siajn brakhorloĝojn de l' tegmento por baloti pro eterneco ekster tempo, kaj vekhorloĝoj falis sur siaj kapoj ĉiutage dum la sekva dekado,
kiuj tomizis siajn pojnojn trifoje malsukcese, rezignis kaj devigatis establi antikvaĵo-butikojn kie ili kredis ke aĝiĝus kaj larmindiĝus,
kiuj is kremaciitaj vive en siaj ĉastaj flanelkostumoj sur Madison-Avenuo enmeze de eksplodoj da plumba verso kaj la fuŝa klaketado de la feraj regimentoj de modo kaj la nitroglicerinaj kriĉoj de la feoj de varbanto kaj l'' iperito de sinistraj inteligentaj editoroj, aŭ estis surveturitaj per l' ebriaj taksiistoj d' Absoluta Realo,
kiuj desaltis de la Bruklina Ponto -tio fakte okazis- kaj sin savinte foriris nekonate forgesite en fantomecan duonsvenon d' Ĉiniurbaj supovojoj kaj brulestingaŭto, ne eĉ unu senpaga biero,
kiuj kantis eld' siaj fenestroj pro malespero, falis elde la subvojfenestro, ensaltis la malpuran Pasaikon, impetis sur negroj, kriis trans tuta la strato, dancis sur frakasitaj vinglasoj nudpiede dispremitaj fonografaj sondiskoj de nostalgia Eŭropa deknaŭcent-tridek-jara Germana ĵazo elfinis la viskio kaj vomaĉis ĝemante en la sangan kloakon ĝemado en siaj oreloj kaj la knalo d' kolosaj vaporfajfiloj,
kiuj barelis laŭ ŝoseoj de l' pasinta vojaĝanto al unu alies hotrod-Golgata pundomo-soleca spekto aŭ Birminghama ĵaz-enkarniĝado,
kiuj veturis zigzaglanden sepdek-du horoj por ektrovi ĉu mi havis vizion aŭ vi havis vizion aŭ li havis vizion por ektrovi eternecon,
kiuj vojaĝis al Denvero, kiuj mortis en Denvero, kiuj revenis al Denvero kaj atendis vane, kiuj gardis Denveron kaj kovis kaj soladis en Denvero kaj fine foriris por ektrovi la tempon, kaj nun Denvero solecas por ŝiaj herooj,
kiuj falis sur siaj genuoj en senesperaj katedraloj preĝinte pro unu alies savado kaj lumo kaj mamoj, ĝis la animo lumigis sian hararon dum sekundo,
kiuj kraŝis tra siaj mensoj en malliberejo atendinte maleblajn krimulojn kun oraj kapoj kaj la ĉarmo d' realeco en siaj koroj kiuj kantis dolĉan bluson al Alkatrazo,
kiuj retiris al Meksiko pro kultivi kutimon, aŭ Rokaj Montoj al teneran Budhon aŭ Tangero al knabojn aŭ Suda Pacifiko al la nigra lokomotivo aŭ Harvardo al Narciso al Woodlawn al la ĉeno aŭ tombo,
kiuj postulis saneco-juĝadojn akuzinte la radion de hipnotismo kaj sin trovis restinte kun siaj malsaneco kaj siaj manoj kaj pendumita ĵurio,
kiuj ĵetis terpomsalaton al CCNJ-lekciistoj pri dadaismo kaj sekve prezentis sin mem sur la granitŝtuparo de l' frenezulejo kun sin kapoj razitaj kaj arlekena alparolo de sinmortigo, dezireginte ja tujan leŭkotomion,
kaj kiuj is aldonitaj anstataŭ la rekta neniaĵo da insulino Metrazolo elektreco hidroterapio psikoterapio okupada terapio pingpongo kaj amnezio,
kiuj en senhumora protesto renversis nur unu simbolan pingpongtablon, ripozinte mallonge en katatonio, reveninte jaroj poste vere kalve escepte de peruko da sango, kaj larmoj kaj fingroj, al la videbla frenezul-damno de la fakoj de la frenezul-urboj de l' Oriento,
Pilgrim-Ŝtataj Roklandaj Grizŝtonaj fetoraj halegoj, kvareladinte kun la eĥoj de l' animo, lulinte rulinte en la meznoktaj soleco-benkaj dolmen-regnoj de amo, sonĝo de vivo koŝmaro, korpoj transformitaj al ŝtono kiel peza tiel la luno,
kun patrino finfine fikita, kaj la lasta fantasta libro ĵetegita el la ludoma fenestro kaj la lasta pordo fermita je la kvara matene kaj la lasta telefono bruege ĵetita al la vando en respondo kaj la lasta meblita ĉambro malplenigita ĝis la lasta fragmento da mensa meblaro, flava papera rozo tvistita sur dratpendigilo en la ŝranko, kaj eĉ tio image, nenio krom esperema iomete d' halucino
aĥ, Karl, dum vi ne sekuras ja mi ne sekuras, kaj nun vi as vere en la totala bestsupo de tempo,
kaj kiu tial kuris tra la stratoj glaciaj obsedita kun subita ekfulmo de l' alĥemio de la uzo de l' elipso la katalogo la mezurilo kaj la vibranta ebeno,
kiu elsonĝis kaj faris la breĉojn enkarniĝintajn en tempo kaj spaco per figuroj apudmetitaj, kaj kaptis la arkianĝelon de l' animo inter du vidaj bildoj kaj kunmetis la elementajn verbojn kaj metis la substantivon kaj kurego de konscienco kun kune saltinte sensacio de Patro Ĉiopova Eterna Dio
rekreu la sintakson kaj mezuron de povra homa prozo kaj antaŭ vi staru senvorte kompreneme kaj tremante kun honto, rifuzate ja tamen konfesante eksteren l' animo pro konformi al la ritmo de penso en lia nuda kaj senfina kapo,
la frenezulpugo kaj anĝelo ja batu en tempo, nekonate, ja tamen submetante ĉi tien kio povus restantus eldiri en tempo venonte post morto,
kaj leviĝis reenkarniĝe en la vestoj fantomaj de ĵazo en la or-korna ombro de l' orkestro kaj blovis la sufero de l' Amerika nuda menso pro amo en eli-eli-lama-lama-sabaktani-saksofona kriego kio tremadis tra la urboj al la lasta radio
kun l' absoluta koro de l' poemo de vivo buĉita eksteren de siaj korpoj bongustaj pro manĝi mil jaroj.
II.
Kia sfinkso da cemento kaj aluminio krevigis ilian cerbulon kaj formanĝis iliajn kaj cerbojn imaginaron?
Moloĥo! Soleco! Fio! Aĉo! Cindruloj kaj nehavigeblaj dolaroj! Infanoj ploraĉas sub ŝtuparoj! Knaboj plorsingultas en armeoj! Aĝuloj larmas en la parkoj!
Moloĥo! Moloĥo! Koŝmaro de Moloĥo! Moloĥo la senama! Mentala Moloĥo! Moloĥo la pema juĝisto de homoj!
Moloĥo la nekomprenebla prizono! Moloĥo la krucosta senanima pundomo kaj Kongreso d' afliktoj!
Moloĥo kies konstruaĵoj as prijuĝo! Moloĥo la vasta ŝtono de milito! Moloĥo la konsternaj registaroj!
Moloĥo kies menso as pura maŝinaro! Moloĥo kies sango kursadas nur monon! Moloĥo kies fingroj as dek jen armeoj! Moloĥo kies mamo estas kanibala dinamo! Moloĥo kies orelo fumanta as tombo!
Moloĥo kies okuloj estas nur mil blindaj fenestroj! Moloĥo kies ĉielskrapantoj staradas en longaj ŝoseoj kiel senfinaj Jehovoj! Moloĥo kies fabrikoj sonĝumas grakumas en nebulo! Moloĥo kies fumtuboj kaj antenoj kronadas la urboj!
Moloĥo kies amo as petrolo senfina kaj ŝtono! Moloĥo kies animo as elektreco kaj bankoj! Moloĥo kies povreco estas la spirito de genio! Moloĥo kies destino as nubo da senseksa hidrogeno! Moloĥo kies nomo as la Menso!
Moloĥo en kiu mi sidadas soleca! Moloĥo en kiu mi sonĝas anĝeloj! Frenezo en Moloĥo! Kacsuĉeguloj en Moloĥo! Mankamo kaj senhomo en Moloĥo!
Moloĥo kiu envenis mian animon fruege! Moloĥo en kiu mi estas konscieco sen korpo! Moloĥo kiu timigis min eksteren de mia natura ekstazo! Moloĥo kiun mi abandonas! Vekiĝu en Moloĥo! Lumo fluegu el la ĉielo!
Moloĥo! Moloĥo! Robot-apartamentoj! Nevideblaj antaŭurboj! Skeletaj trezorejoj! Blindaj ĉefurboj! Demonaj industrioj! Spektraj nacioj! Nevenkeblaj frenezujoj! Granitaj kacoj! Monstraj bomboj!
Ili rompis siajn dorsojn levigi Moloĥon al ĉielo! Trotuaroj, arboj, radioj, tunujoj! Levigu la urbon al ĉielo kiu ekzistas kaj as ĉie ĉirkaŭ ni!
Vizioj! Omenoj! Halucinoj! Mirakloj! Ekstazoj! Suben iris laŭ l' Amerika rivero! Sonĝoj! Adoroj! Religioj! La tuta ŝipŝarĝo da sentema fekaro!
Trafoso! Trans la rivero! Turnoj kaj alkrucigoj! Suben iris torenton! Altoj! Epifanioj! Malesperoj! Dek jaroj da bestaj hurlegoj kaj sinmortigoj! Mensoj! Novaj amoj! Freneza generacio! Suben al la rokoj de tempo!
Reala sankta ridado en la rivero! Ili vidis la tuton! La sovaĝaj okuloj! La sanktaj kriegoj! Ili adiaŭis! Ili desaltis de l' tegmento! Al soleco! Mansvingante! Florojn portante! Suben riveron! En la straton!
III.
Karl Solomon! Mi as kun vi en Roklando kie vi pli as freneza ol mi
Mi as kun vi en Roklando kie supozeble vi fartas tre strange
Mi as kun vi en Roklando kie vi imitas la ombron de mia patrino
Mi as kun vi en Roklando kie vi mortigis viajn dekdu sekretarinojn
Mi as kun vi en Roklando kie vi ridas al tiu nevidebla humoro
Mi as kun vi en Roklando kie ni as bonegaj skribistoj sur la sama terura tajpilo
Mi as kun vi en Roklando kie via stato graviĝis kaj riportatas radio
Mi as kun vi en Roklando kie fakultatoj de l' cerbulo ja ne plu enlasas la vermojn de l' sensoj
Mi as kun vi en Roklando kie vi trinkas la teon de la mamoj de l' fraŭlinoj de Utiko
Mi as kun vi en Roklando kie vi vortludas pri la korpoj de vartistinoj la harpioj de la Bronkso
Mi as kun vi en Roklando kie vi kriegas en frenezjako ke vi venkatos la ludon de la fakta pingpongo de l' abismo
Mi as kun vi en Roklando kie vi brubatas katatonian pianon la animo senkulpas senmortas ĝi devus neniam mortiĝi sendie en armita frenezulejo
Mi as kun vi en Roklando kie kvindek pli ŝokoj neniam redonos vian animon al sia korpo denove fro sia pilgrimado al kruco en neniejo
Mi as kun vi en Roklando kie vi akuzas viajn kuracistojn de malsaneco kaj intrigas la hebrean socialistan revolucion kontraŭ la faŝista nacia Golgato
Mi as kun vi en Roklando kie vi fendos la ĉieloj de Longa Insulo kaj resurektos vian vivan homecan Jesuson de la tombo superhoma
Mi as kun vi en Roklando kie estas dudek-kvin-mil da frenezaj kamaradoj jen ĉiuj kunkune kantante la finfinan stancon de l' Internacio
Mi as kun vi en Roklando kie ni brakumas kaj kisas la Usonon sub niaj kovriloj la Usono kiu tusas tutnokte kaj ne lasus nin dormi
Mi as kun vi en Roklando kie ni vekiĝas elektrizite elde komato per niaj propraj animaj aeroplanoj muĝege supre tegmenton ili venis deĵeti anĝelajn bombojn la hospitalo iluminiĝas imagitaj muroj disfalas O magraj legionoj kuradas ekstere O stela asperga ŝoko de pardono la eterna milito ĉi tie O venko disperdu vian kalsonon ni estas libera
Mi as kun vi en Roklando en miaj sonĝoj vi paŝas gutige de marvojaĝo sur la landstrato trans Ameriko larmante al la pordo de mia dometo en la nokto Okcidenta
Subnoto
Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta! Sankta!
La mondo as sankta! La animo as sankta! La haŭto as sankta! La nazo as sankta! La lango kaj kaco kaj mano kaj pugtruo as sanktaj!
Ĉio as sankta! Ĉiu as sankta! Ĉie as sankta! Ĉiutage en eterneco! Ĉiuhomo as anĝelo!
Ĉifonulo tiel sankta kiel serafo! Frenezulo as sankta kiel vi mia animo as sankta!
La tajpilo as sankta la poemo as sankta la voĉo as sankta la aŭdantoj as sanktaj l' ekstazo as sankta!
Sankta Petro sankta Allen sankta Solomon sankta Lucien sankta Kerouac sankta Huncke sankta Burroughs sankta Cassady sanktaj la nekonataj bugritaj suferaj almozuloj sanktaj la naŭzaj homaj anĝeloj!
Sankta mia patrino en la malsana azilo! Sanktaj la kacoj de la avoj de Kansaso!
Sankta la ĝemada saksofono! Sankta la bop-akopalipso! Sanktaj la ĵazbando mariĥuano-modidoj paco forĵetaĵo tamburoj!
Sanktaj la solecoj de turdomegoj kaj pavimado! Sanktaj la kafeterioj plenaj de milionoj! Sanktaj la misteraj riveroj da larmoj sub la ŝoseoj!
Sankta la sola koloso! Sankta la vasta viktimaro de ribelo! Sanktaj la frenezaj paŝtistoj de ribelo! Kiu fervoras Losanĝeleso ESTAS Losanĝeleso!
Sankta Novjorko sankta San-Francisko sanktaj Peoria kaj Seattle sankta Pariso sankta Tangero sankta Moskvo sankta Istanbulo!
Sankta tempo en eterneco sankta eterneco en tempo sanktaj la horloĝoj en spaco sankta la kvara dimensio sankta la kvina Internacio sankta la Anĝelo en Moloĥo!
Sankta la maro sankta la dezerto sankta la ferovojo sankta la lokomotivo sanktaj la vizioj sanktaj la halucinoj sankta la mirakloj sankta la okulglobo sankta la abismo!
Sankta pardono! Kompato! Bonfaremo! Fido! Sankto! Nio! Korpoj! Sufero! Grandanimeco!
Sankta la supernatura ekstra brilanta saĝa afableco de l' animo!
Sign-in to write a comment.