Kial estas konvena nova internacia partio en EU kiel montrigxas la EDE

1.- En Europo estigxis reale tute nova politika situacio. Unika gxis nun en la mondo kaj en la historio. Neniam antauxe kunigxis sendependaj sxtatoj tiel, laux demokratiaj principoj.

Ili fakte akceptis la deklarintaj homaj rajtoj de la UN-o. Kaj nun devas en tiu konkrete ekzistanta Unio reale cxiu popolo ricevi la saman rajton por la propra kulturo kaj lingvo.

2.- En tiu nova situacio ekestas gxis nun reale nekonataj novaj sxancoj kaj problemoj, kiuj devas esti tute nove alirataj. La gxis nuna kadro de klasikaj politikistoj, karierigxis en la naciaj sxtatoj kaj ankoraux ne havas suficxe da spertojn en tiu nova konstelacio. Internacieco estigxis fakto, ne nur ideo. Novaj politikistoj estas bezonataj kun internacia sperto kaj nova pensmaniero. Tie estas postulataj

3.- Demokratio estis jam konata formo de civitana kunvivado en naciaj sxtatoj. Ecx la kondicxo estis por cxiu nova membrosxtato de la EU, funkcianta nacia demokratio. Sed reale funkcianta internacia demokratio en komuna sxtato, gxis nun neniam ekzistis. Ekzistas deklaroj, sed la spertoj mankas al konkreta kunvivado pri demokrataj principoj kunigxintaj sxtatoj

4.- La nova situacio bezonas novan metodon, perspektivon, pensmanieron kaj komprenon. La spertoj el tradicie klasikaj intersxtataj rilatoj ne plu suficxas. La politiko gxis nun en la europa Parlamento precipe okazas pri la spertoj de intersxtataj rilatoj de naciaj sxtatoj,

La oldaj spertoj devas esti metitaj en novaj rilatoj por ricevi adekvatan sintezon,

5.- La EU ne estas nur la kunmetajxo de naciaj sxtatoj. Sed gxi estas nova internacia kvalito. Tiu nova kvalito, gxis nun ne havas adekvatajn reprezentantojn en la EU partlamento, kvankam gxi en la konscio suficxe multe da civitanoj jam ekzistas. Kolektante tiujn opiniojn en iu partio povus ekesti politike nova potenco.

6.- Grupeto en Munkeno (Germanio) jam antaux kelkaj jaroj pripensis la eblecon fondi IEP (internacian europan partion). En Francio estis 2003 fondita la partio EDE (Europo Demokratio Esperanto). En Germanio sekvis 2004 junaj civitanoj la Francojn kaj fondis germanan parton de EDE. Sekvis la fondigxo 2006 de Hungara EDE. En Pollando estis la EDE fondita 2008 kaj en Bulgario 2012. Kelkaj aliaj landoj estas survoje al fondigxo.

Nun, ni povas diri ke, la unuaj pasxoj jam okazis per EDE al necesa nova internacia partio en Europo.

7.- Kion signifas la tri nocioj EDE, de tiu nova partio inauxgurita unue en Francio?

En la centro staras la “demokratio”. En tiu kazo la “internacia demokratio”. La nacia demokratio devas esti jam memkomprenebla, sed novo estas la internacia. Tiun postulon devas kovri nova partio, cxar gxuste tion ne kapablas fari la jam ekzistantaj naciaj partioj. El tiu centra postulo sekvas senpere la senco de la unua nocio Europo.

Se mi diras Irlando, Francio, Litovio,…mi perceptas iun nacion kun propra lingvo. Sed se mi diras Europo, mia imago povas esti nur internacia. Europo estas nenia alia ol internacia.

Kaj el la “internacia demokratio” sekvas senpere la postulo al demokrata komprenilo. Cxar internacia demokratio povas ekzisti en la profunda senco de la nocio, nur per iu neutrala komprenilo. Pro tio la propono de Esperanto. Cxiu alia solvo ekz. per iu nacia lingvo, povas esti helpilo. Sed en la la profunda senco, esence internacia demokratio, povas okazi nur per iu neutrala sennacia lingvo.

.8.- Tiu partio estigxos reale internacia, nur se gxi fondigxos kaj funkcios en cxiu lando de la EU. La venonta pasxo estas, akcepti la komencon de la Francoj en cxiu EU lando kaj fondi je similaj principoj EDE partion, sub naciaj legxaj kondicxoj. Sekvos komuna diskuto pri la gxenerala linio kaj organizo de la internacia tegmento por venonta orientigxo.

9.- Tiu partio havas nur tiam sxancon en la politika pejsajxo de EU, se gxi kapablas ion nekovritan temon proponi. Tion kion la aliaj partioj pli bone faras, devas esti lasita al ili. Gxi havas nur sxancon kiel malgranda moderna partio, en la altspecialigita mondo de estanteco, kiel specialisto por tio, kion gxi pli bone, kaj vere ankaux morale profunde pli bone konas, ol la aliaj. Kaj tio trovigxas en la internacia sfero.

10.- La faka temo de tiu partio estas specife la edukado kaj la metodo de internacia komprenado. Proponoj al subigo de oldaj naciaj edukstrukturoj kiuj ne plu kongruas kun la internacia realeco de EU. Enhavoj en historio, literaturo, socialsciencoj, kiuj dialogike kune kun la fakuloj de aliaj sxtatoj devus esti prilaboritaj. Tio, kio povas esti vere nova en la politika kampo de Europo, cxe tiu partio, estas la metodo de profunde dialogika kunlaboro je internacia nivelo, per la internacia lingvo Esperanto.

11.- En tiu demokrata proceso proponigxas du provoj la mondon pli bone kompreni. Ili ambaux disvolvigxis preskaux samtempe, paralele je la komenco de la 20.-a j.c.-o. Esperanto kaj la dialogika pensado. Esperanto evoluigxis al plenkapabla lingvo, uzebla en cxiu sfero de la homa komunikado. La pensmaniero de la « dialogika filozofio », sxangxigxis jam profunde la mondpolitikon kaj ankaux ebligis la ekeston de la EU. Esenca komunajxo estas por ambaux, ke ili estas neeviteblaj konstruelementoj de la internacia demaokratio.

12.- La grandpotencoj jam ekkonis la ekzistencian necesecon de dialogikaj solvoj kaj tiu profunde sxangxis la mondpolitikan situacion, kiu unue ebligis ankaux la estigxon de la EU. La novo, kio ekestis en la EU, estas la nepra konkreta funkciado de la dialogika demokratio en la realeco. Cxar alie, ol antauxe dialogike ellaboritaj kontraktoj neniu sxtato membrigxus memvole en tiu nova unuigxo. La dialektika persvadarto cxi tie ne plu funkciis. Unue, cxar en la EU neniu t.n. granda sxtato havas la potencon superigi sole la aliajn kaj due ; la malgrandaj sxtatoj alie ne membrigxus memvole al la Unio, se la kunrilato ne estus antauxe dialogike regulita.

13.- La alia esenca elemento de la internacia demokratio, la dialogika internacia komprenigxo, restas gxis nun bedauxrinde en la EU gxenerale ne solvita. Dialogiko ansxtataux dialektiko povas funkcii cxe samlingvanoj, sed en la internacia nivelo, gxis nun ne funkcias senpera dialogika komunikado inter la civitanoj de la EU. La lernado de fremdaj lingvoj plialtigxas la senson al internacia dialogo, sed fine tamen ankaux post grandaj strecxoj ne sukcesas esenca internacia dialogo en la realeco. Cxar la naciaj lingvoj jam mem enhavas la dialektikan elementon, kiu gxenas cxiun veran dialogon. Kaj alia obstaklo estas ke minimume unu flanko ne parolas denaske la lingvon en kiu devus okazi la dialogo.

14.- Tamen ekzistas jam kelktempe reala solvo ankaux tiurilate. La internacia lingvo Esperanto, estas ecx de gxia ekesto profunde dialogika, gxi estis dia-logike konstruita per logiko kaj vortoj el diversaj naciaj lingvoj. Gxia kapableco en cxiu sfero de la homa komunikado estas jam pli ol unu jarcento pruvita. Pro tio prenas tiu partio kial ekskluziva tasko proponi la lingvon Esperanto, per atingita politika potenco en la Europa parlamento, kiel solvon al dialogika komunikado en la internacia EU.

15.- La nuntempa dialogike internacia politiko dufoje ne estas la sama kiel la klasike dialektika. Unue; gxi ne estas nur la kunmetajxo de la nacia politiko, sed en la sintezo de tiuj, nova kvalito. Kaj due; la klasika internacia politiko pri dialektika persvadarto (kelkfoje enmetitaj cxiuj al dispono havitaj rimedoj) ne plu funkcias.

16.- Nova politiko bezonas novajn politikistojn. Niaj naciaj politikistoj sen internaciaj spertoj ne plu tauxgas por la europa politiko. Necesas nova generacio, de junaj politikistoj kiuj vivas en internacia medio kaj tie konscie prilaboras siajn spertojn por utiligo. Ecx ne plu suficxas iu ideologia persvadeco, sed la novaj responduloj devas vivi kaj pensi en la internacia medio. Aldone estas dialogika pensado necesa maniero por nova politikisto de la nuntempo.

17.- EDE pri siaj gxis nunaj kaj ankoraux en la estonteco konstruindaj principoj povas doni hejmon por tiuspecaj novaj politikistoj, kiuj havus decidan influon al la formado de la nova europo. Sed politikistoj por povi havi influon al la evoluo, devas esti antauxe balotitaj, tiukaze en la Europa Parlamento. En cxiu lando de la EU ekzistas jam civitanoj, kun similaj opinioj kaj pensmanieroj, ili bezonas nur esprimeblecon kaj kunigon al politika potenco.

18.- Kiuj estas la balotpotencoj por tiu partio?

La plej granda estas cxe civitanoj per internacia sperto. Cxu ili staras pozitive aux negative al internacia demokratio, dependas de multe da faktoroj, (sociaj, ekonomiaj, psikaj, ktp.) de kiuj tre gravas ekz. la senperaj spertoj kun alipopolanoj.

19.- En la limregionoj de la europaj nacisxtatoj trovigxas multe da por kaj ankaux kontraux starpunktoj al internacieco; tamen ke tie la plejmulto jam havas tiurilate ekzistencian sperton. Cxu estas baskoj, iroj, kimroj, flandoj, aux iu ajn t.n. nacia minoritato en la limregionoj, povas havi ekstremnacian gxis terorizman opinion, sed la plejmulto tamen preferas politike demokratan solvon. Kaj tiuj povus esti balotpotenco por EDE.

20.- Alia sorto de homoj kun internacia sperto estas kiuj vivis suficxe longtempe, el diversaj kialoj en aliaj sxtatoj. Kelkaj de tiuj povas havi la emon utiligi la avantajxon por propra profito kaj kontrauxas cxion internacian komprenigxon. Sed ankaux tie versxajne la plejmulto, gxuste pro tio, cxar ili jam mem travivis la malfacilajxon en fremdaj medioj, apogus internacie demokratan solvon.

21.- Malgranda parto estas la intelekta elito, tamen ili povas havi gravan influon al la gxenerala opinio, ambaux direkte. Fakaj autoritatoj ekz. en anglistiko, germanistiko, slavistiko, latinistiko, ktp., ofte esprimigxas pri internacia lingvo, kvankam ilia scio tiurilate ne plu suficxas, havas negativan influon.

Ankoraux pli malgranda estas la parto de tiuj, kies scio etendigxas tra kelkaj tiuj fakoj, pro tio ili komprenas la dimension de tiu « inter ». Kunligado la parton de la intelekta elito kun la relative pli vasta internacie positiva sperto de civitanoj, helpe de la okulvide neceso de la realeco, povus evoluigxi politika potenco, rimarkebla en la politikaj decidoj de la EU parlamento.

22.- La politika mobilizo de civitanoj kiuj akceptas la samajn internaciajn valorojn kiuj kusxas ankaux je la bazo de la esperantomovado, estas la inversa vojo kiujn gxis nun iris nia movado. Tiel estus faritaj kondicxoj en la socio, por ekkoni, akcepti kaj samtempe ankaux per politika potenco postuli la instalon de la internacia lingvo. Por tiu agado estas, en la nuna reala situacio de la EU aktuala kaj estas konvena nova internacie europa partio kiel estas la “Europo Demokratio Esperanto”.



/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-bidi-font-family:"Times New Roman"; mso-bidi-theme-font:minor-bidi;}