Esperanto kaj la dialogika pensado

La plejmulto de tiuj, kiuj nuntempe ne preferas perforton kaj teroron, volas dialogi.

Dialogo estigxis slogano.

Multe oni auxdas pri la internacia dialogo.

Sed kiel okazas nun la t.n. internacia dialogo?

Cxu tio, kio fakte okazas meritas esti nomata internacia dialogo?

Cxu ni entute estas kapablaj por vera internacia dialogo ?

Por provi iomete pli adekvate respodi tiujn demandojn,

necesas antauxe lumigi la nocion de dialogo.

Kio estas dialogo?

Cxu cxiu parolado estas jam dialogo?

Kio estas la diferenco inter dialektiko kaj dialogiko?

La sekvaj miaj penseroj cxirkauas je tiuj demandoj, senpretende doni finvalorajn respondojn, sed nur sugesti al diskutado kaj priparolado de la aktuala temo pri la dialogo en nia estanteco.

Kion eldiras mem la vorto; dialogiko?

Gxi diras ion pri « du » (ne pri unu, aux unueco, sed du) kaj pri « logiko ». Jam la vorto supozigas, ke ekzistas du personoj, partioj, mondoj, aux iu similaj kunmetajxoj. Kaj pri nia komprentradicio estas ankaux supozate ke, tiuj diverzaj partoj per la logiko kompenigxas.

Nia europa pensmaniero disvolvigxis longe en la memkomprenebleco, ke ekzistas nur « unu » logiko kaj tio estas la aristotela. Tiu logiko estigxis klasika. Tio estas, cxiu alia komprenebleco devas sin orientigxi al gxi. Kontrauxstaris la dialektiko, kiel mallogikeco.

Tiel okazis la disvolvigxo de la europa pensmaniero inter la aristotela logiko kaj la platona dialektiko. Ke povus ekzisti ankaux aliaj pensmanieroj ekstere de tiu kontrauajxoj, aux ecx aliaj logikoj, estis tute nekonata.

La kontrauecon inter la klasika logiko kaj dialektiko pretendis solvi Hegel. Gxi ne estis solvita. Sed, per lia dialektika logiko montrigxis la limo kaj la fino de la idealisme unueca pensmaniero.

La realeco jam cxiam estis alia ol la imagoj de la idealisma pensmaniero, nur mankis la eblecoj vaste ekkoni la multflankecon de la mondo.

Meze de la 20a jarcento, post kelkaj antauxaj provoj perforte uniformigi la mondon, ekaperis la reala limo de tiu pensmaniero.

Kaj per la cxiam pli forta aplikado de diversaj komunikiloj en nia estanteco, montrigxis la multflanka bunteco de la mondo.

Sub tiuj kondixoj ricevas du kreajxoj el la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento, kiuj ekestis el sama socispirita intenco, novan signifon:

Dialogika pensado kaj Esperanto.

Ambaux estis en la lastaj 100 jaroj en siaj signifoj miskonataj.

Ilia graveco montrigxas nun nemiskompreneble en nia estanteco.

Ambaux ekestis el la samaj radikoj kaj disvolvigxis en Europo minimume ekde la Franca Revolucio, kiel alternativo al dialektikaj revolucioj, en kiuj la t.n. vero devis esti perforte starigita.

La koncepto de la internacia lingvo Esperanto kaj la filozofio de la “dialogika pensado” preferas la paroladon unu-kun-alia, ansxtataux la dialektika persvado de la starigita vero.

Tiuj estis tute novaj konceptoj en la historio de la homaj rilatoj.

Ambaux havas ankaux profundan radikon en la homa historio, sed la konkreta skizo de la Internacia Lingvo de Ludoviko Zamenhof kaj la dialogikaj filozofoj de Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner kaj Martin Buber, donis konkretan fundamenton al kio kaj el kiuj principoj povas esti konstruataj realaj internaciaj rilatoj de la multvizagxa mondo.

Ambaux bezonis tempon por pli vasta ekkono de iliaj signifoj.

Du mondmilitoj okazis ekde la apero de tiuj konceptoj. La kreintoj jam antauxvidis la dangxeron kiu minacis la homaron kaj en la intenco gxuste tion eviti, konstruis la konceptojn.

Komence ili ne sukcesis, cxar tiu pensmaniero ankoraux ne estis suficxe matura kaj gxenerala. Sed fine de la 20-a jarcento fakte la dialogika pensmaniero tute sxangxis la politikan situacion en Europo kaj espereble tio influas iomete ankaux la aliajn partojn de la mondo.

En Euxropo nun ni akiris la staton, ke dialogo estigxis ecx modavorto.

Sed tamen aux, eble gxuste pro tio, mankas la profunda kono de la dialogiko kaj la vojo al la dialogika pensado.

En internaciaj rilatoj, la plejmulto de politikistoj volas dialogi. Alia demando estas kiel okazas tiu dialogo. Cxe pli akurata observo estas facile ekkonebla, ke tiu parolado havas nur malmulte da komunajxo kun la “dialogika pensado”.

La plejmulto restas en la dialektika persvadarto, kio jes estas pasxo al aliulo, sed nur pri la olda idealisma pensmaniero, kie mi volas nur mian propran veron kaj manieron pludoni, sed influojn de la aliaj mi ne pretas alpreni.

La malavantajxon de tiu idealisma, en sin mem turnigxinta pensmaniero kaj de tie sekvantan sintenon mi povas sperti, se mi komunikas en la mondo. Mi ne plu komprenas la mondon kaj la mondo ne plu komprenas min. Kaj ne nur pro la lingvo.

Tial, por entute rimarki la problemon de la komprenado de la dialogiko, necesas diferenci inter la dilektiko kaj dialogiko. La du fenomenoj kunfalis en la euxropa filozofio gxis la analizo de Franz Rosenzweig. Post lia laboro pasis ankaux multe da tempo, gxis la realeco mem avertis al la neceseco distingi ilin.

En kelkaj brancxoj de la scienco estas spertebla, je la limo de la dialektiko, la turnigxo al la dialogiko. Ekz.: Politiko, Psikologio, Religio, Lingvistiko, ktp

Por maturigxi al la dialogika pensado, necesas adekvata kritiko de nia, propra pensmaniero.

Ne de tiuj aliaj, kiujn ni nur malmulte konas. Sed, dialektika kritiko la aliajn manierojn, ankaux se ni preskau nenion konis kaj komprenis pri ili, bedauxrinde estis tradicio en nia pensmaniero. Kaj tion ne estas facile foriri.

Se vi hodiaux legas la « filozofion de la historio » de Hegel, vi trovas multe da kritika deskripto de pensmanieroj de mondpartoj, de kiuj Hegel (ankaux se li estis granda filozofo) preskaux nenion sciis. Tio estis pardonebla siatempe, kiam li vivis, sed en nia estanteco ne plu.

Sed nia problemo estas, ke lia pensmaniero, ankoraux nun havas influon.

Gxi ekestis en la tempo de la granada Franca revolucio kaj estis de tiu spirito influita. Tiu idealista pensmaniero kauzis en Euxropo kaj poste ankaux alia parte en la mondo kelkajn sangajn revoluciojn kaj militojn, gxis en la duono de la 20-a jarcento montrigxis gxia limo. Ekde de tie, komencis la dialogiko havi sxancon kaj nun estas survoje sxangxi nian pensmanieron pere de la realeco, profunde.

Kiel mi kritiku la pensmanieron ekz. de la Cxinoj, Hindoj, aux de iux ajn naturpopolo, se mi nenion, aux nur malmulte scias pri iliaj spertoj, vivmanieroj kaj mondrilatoj? Alikaze mi multe povas lerni de ili, kaj mi multe ja lernis de Hindoj, Cxinoj kaj de naturpopoloj, sed tamen mi nur malmulte scias pri ili. Kion mi grave lernis, estas, pli bone kompreni mian propran pensmanieron, el la jud-grek-krista tradicio kaj montrigxis al mi, kiel nur malgranda parto de la mondo, tiu mia amata tradicio estas.

Mi devas rimarki, ke en la filozofio jam ekde kelkjardekoj, jes preskaux nun unu jarcento, estas tiu sin-mem-rilata idealismo per “nova pensado” subigata. En tiu komunumo apartenas tiel la (jam nomitaj)“dialogikaj pensistoj” kiel ankaux la ontologo Martin Heidegger, kiu mem komencis, (sed bedauxrinde nur en sia jam plia agxo) la dialogon kun fororientaj kulturoj. Sed evidente, antauxpensoj en filozofio bezonas tempon gxis pli vasta ekkono en la socio.

Granda obstaklo por internacia komprenigxo kaj dialogoj estas mem la naciaj lingvoj. Per tiuj lingvoj ne eblas fari profunde demokratan internacian dialogon.

Unue; en tiu dialogo minimume unu flanko de partneroj ne parolas denaskan lingvon. Kaj due; cxar la naciaj lingvoj enhavas en si mem la dialektikan strukturon, kiujn altrudigxas ecx al la pensmaniero de la uzanto.

Ekde la ekesto de la Internacia Lingvo de Zamenhof ekzistas reala ebleco eliri el tiu dialektika enplektiteco. Tio gxis nun, bedauxrinde ne estis de decidpovaj personoj kiel politikistoj, aux ecx sciencistoj, ekkonata. Sed la realeco, (ankaux cxi tie kiel jam en la internacia politiko je la fino de la 20-a jarcento,) en la konkreta situacio de la Euxropa Unio, montras la necesecon de la solvoj. Pro tio ni devas sercxi kaj uzi aliajn kaj novajn eblecojn ekestantajn en tiu nova situacio.

Nov ekestanta ebleco en la konkreta Europa Unio estas mobilizi kaj kunigxi la konsciajn povojn de la internacia demokratio, ecx organizi en iu partio kaj tiel senpere enmeti la problemon en la Europa Parlamento, por proponi la solvon. Tion eblecon jam aplikas, gxojige precipe junaj homoj en la novfondita EDE partio en Francio, nun ankaux en Germanio, Pollando, Hungario kaj espereble sekvos baldaux ankau aliaj sxtatoj de EU, ne lastfoje helpe de la Esperanto movadoj.

Internacia demokratio, en la senco de dialogiko, fakte ne ekzistas en la mondo. Ekzistas la tendenco kaj volo dialogi, t.e. paroli kune je internacia nivelo. Sed la obstakloj estas multnombraj. Komencas cxe la lingvo kaj tirigxas gxis nia pensmaniero. Mondaj forumojn kiel ekz. la la UN-o ofte estas misuzataj nur por la trabatalo de propraj interesoj de la membrosxtatoj. La problemoj kusxas profunde en la pensmanieroj de la civitanoj kaj de la politikistoj kiuj spegulas iliajn vocxojn.

La problemoj estas cirklaj. La solvo devus esti enmetita tute malsupren en la instruado en la lernejoj, sed pedagogiaj reformoj estas ofte de politikaj partioj blokitaj. (Vidu la fiaskon de la edukreformo en Germanio.) Kaj se iu pli proksime pritraktas el tuteuropa perspektivo, kion lernas la junuloj en la lernejojn, oni povas ekhavi kap- kaj stomakdoloron.

La civitanoj devas tion misedukadon kiun ili ricevis en la lernejo denove, aux je la dua edukvojo, aux pri realaj komukikadspertoj plibonigi. Cxe tiuj, cxe kiuj ne plu suficxas la peno kaj tempo, al tiuj restas por la dekstraj partioj balotpotenco.

Necesus dialogike prilabori la edukenhavojn kiuj estas perataj en lernejoj de la euxropaj sxtatoj, en kunlaboro de fakuloj, kiuj pretas kaj kapablas dialogike pensi. Literaturo, historio kaj la sociaj sciencoj cxiuj devus esti kune dialogike reviziitaj.

En nia estanteco dialogika pensado estigxis ekzistencia neceseco. Fakte ni alie ne povas travivi sur nia terglobo. Ni bezonas dialogikan rilaton al la naturo, al la cxirkauajxo kaj al aliaj homoj. Ni devas auxdi kion diras al ni la naturo, rimarki se gxi montras la limojn de la ekspluatado. Nia cxirkauxajxo, la konstruajxoj, la arkitekturo, cxio havas sian dialogikan rilaton al ni, al la homoj. Se ni tion ne akceptas, ni neniigas nin mem.

La averto similas, kiel la memneiigo montrigxis en la dialektiko por militpotencoj pasintjarcente.

En la realeco tiu procezo jam longe komencigxis kaj dauxras, ankaux se por multe da civitanoj tiu evoluo ankoraux ne estas konscia. Tiun dison inter la realeco kaj la ankoraux postrestanta pensmaniero subigi estus la tasko de moderna pedagogio kiu devus komencigxi en la bazaj lernejoj, por forigi la fendon inter la konscio kaj realeco, kiu povas kauzi ecx psikajn gxenojn cxe la homoj.

Ne suficxas nur dialogi, sed necesas dialogike pensi. Kion signifas tio?

Ekzistas diversaj kvalitoj de la dialogika komprenigxo. De la nur supera babilado, gxis la profunda amo.

Aiflanke, plena cxiurilata dialogika komprenado en la mondo ne eblas. Ekz., mi ne povas kun cxiu kulturo en la mondo dialogikan rilaton flegi. Sed iu, aux kelkaj de tiuj rilatoj, helpas al mi, disvolvi mian dialogikan pensmanieron kaj poste tiujn kun kiuj mi en mia vivo havos eblecon kontaktigxi, renkonti en tiu pensmanierskemo.

Jes, ecx cxiu dialektika diskuto estas jam survoje al aliulo. Sed kompreni mi povas lin aux sxin nur se mi kapablas eniri en lia/sxia pensmaniero.

Kial estas io por sxi-li tiel, kiel sxi-li tion komprenas? Al tiu kompreno mi bezonas longan alkutimigxan vojon, gxis mi atingas sxi-li-an “vi”.

Unue mi devas scipovi sxi-li-an lingvon, historion, kulturon. Plejbone se mi spiras kune la saman aeron, mangxas la saman mangxajxon, logxas sub la sama radiado de la tero, se mi kunhavas la samajn spertojn ol sxi-li.

Tiujn, mi tamen alie spertas kiel sxi-li. Mi neniam povas sperti la samon kiel sxi-li, cxar cxiu homo cxiam spertas la realecon alie ol la alia.

Sed, sub tiuj kondicxoj mi povas sxi-lin plej bone kompreni kaj povas foriri miajn falsajn antauxjugxojn kaj resti nur cxe tiuj kiuj estas adekvataj kaj veraj.

Elveninte el la profundeco de tiu dialogika sperto, kie cxe la esenco kusxas la amo, mi pli bone povas kompreni la mondon en sia bunteco, ankaux se mi ne povas cxiun ami, (por tio ne suficxas mia potenco, tiun ni lasu al Dio,) sed mi povas havi spertan aliron al fremduloj kaj al la de mi ankoraux multe de nekonata mondo.

Per Esperanto certe ni ne atingas la profundan dialogikan rilaton al aliulo, el iu alia kulturo, en la senco de la dialogika “mi-vi-rilato”.

Sed, per Esperanto mi povas fari la unuan, vere dialogikan pasxon al aliulo, kiu alvenis ankaux al mi la saman pasxon. Cxu ni poste pli profunde intersxangxos niajn spertojn, kulturojn kaj interesojn, dependas el multe da aliaj faktoj.

Sed la intenco de la renkontigxo estas tute dialogika, tiel dialogika, ke en internaciaj rilatoj ne ekzistas iu ajn renkontigxo, kiu estus realece pli dialogika kiel per la lingvo Esperanto.

Cxar la naciaj lingvoj portas en si mem idiomoj kaj idiotismoj kiuj decidas ilian propran karakteron kaj distingas la lingvojn profunde unu de la alia. Ili estas senescepte respektindaj, literaturo kaj propra kulturo ne ekzistus sen ili. Ecx al nia racie plejparte nekaptebla mondo restas nenia alia alirebleco, ol je tiu vojo. Tiel estas minimume iu sinteno ricevebla, en la netrarigardebla kaj senlima universo.

Sed, ili portas en sin mem, cxe la mergigxo en la profundecon, ankaux la dangxeron de la memkomprenebleco kaj supertaksado kaj ofte malgajnas la trarigardon al la tuteco.

En tiu supertaksado, portas la naciaj lingvoj en iliaj esencoj la volon al memaserto. Tamen, ankaux ili mem devas alpreni fremdajn elementojn, vortojn el aliaj lingvoj, cxar alie ili ne plu povus pluevolui kaj estigxus nekapablaj por sciencoj. Por tio ili enfleksas kaj enrompas la fremdajn elementojn en siajn proprajn karakterojn por akomodigxi apud iliaj idiomoj kaj idiotizmoj. Tiuj cirkonstancoj devigas la uzantojn al dialektika memaserto kaj persvadprovo de aliaj, se ili mem ne estas suficxe kapablaj alpreni la novajxojn.

Esperanto ne havas tiun problemon. Gxi estis jam tiel konstruita, ke gxi estu fleksebla al cxiuj fremdaj influoj, jes absorbi la alian, estas en gxia lingvo-esenco. Tiu esenco mem povas esti nomata dialogika. Gxi portas la povon en sin mem purigi de idiomoj kaj idiotismoj, cxar tiuj elprenitaj el naciaj lingvoj, devas cxiam havi iliajn naturajn klerigadojn en Esperanto, alikaze ne funkcius la komprenado kun la parolantoj el aliaj naciaj distriktoj.

Cxar, la lingvoj kaj gxenerale la spertoj influas niajn pensmanierojn, estas sekvebla, ke Esperanto mem stimulas dialogike pensi kaj la naciaj lingvoj dialektike pensi. Ni povas el tio sekvi.

Unue; gxia interna profunda karaktero estas dialogika kaj

Due; gxia ekstera karaktero, ebligas la solan esence demokratian dialogon de internaciaj rilatoj.

Mi volas nomi la lingvon Esperanto; la solan tutmond-dialogikan internacian lingvon.

La instigo de Esperanto dialogike pensi metas gxin en la proksimeco de la dialogika filozofio de la t.n. “nova pensado”.

Gxenerale se filozofio nuntempe havas ankoraux ian sencon, tiam estas gxia pridemando la memkompreneblecon.

Esperanto pridemandas el sia propra neceseco la memkompreneblecon de siaj parolantoj, cxar alie gxi ne povus funkcii inter la multaj diversaj memkompreneblecoj. Pro tio estas tiu lingvo kiel farita por filozofia pensado.

De la filozofoj nuntempe oni atendas ke ili ankaux pensas, ne nur deduktas per sciencaj metodoj. Tial liberigxis fakte la dialogika nova pensado eksteren de cxiu akademia institucio kaj scienca metodologio, por povi pridemandi la memkompreneblecon de cxiuj tiuj kaj tutece la realecon en la universo.

Dialogika penso kaj ago povas rezulti el diversaj sekvoj.

Nur malofte estas la sekvo de intelekta laboro kaj konkludo, kiel en la kazo de la dialogikaj pensistoj kaj de la inicianto de Esperanto, kie estis la alvenintaj problemoj antauprenitaj. Plej ofte estas la montrigxanta neceseco je la fino de la dialektika persvadpovo per cxiuj disponeblaj rimedoj, kie ne plu restas alia ebleco ol ankoraux nur dialogika. Amo estus la plej profunda dialogika rilato, sed tio bedauxrinde cxe normalaj homoj funkcias nur en esceptaj kazoj, sed ne cxie kaj al cxiuj.

Dialogikaj rilatoj okazas en multe da sferoj de homrilatoj. En la internacia sfero per la lingvo Esperanto okazas la sola profunde dialogika internacia realeco, kiu ne devas resti nur cxe la emo al dialogoj, aux cxe suprajxa dialogismo, sed povas atingi veran unu-kun-ali-econ. Tio kapablas sxangxi ecx pensmanierojn de la parolantoj.

Tiel havas Esperanto kaj la dialogika pensado profundan spiritan ligitecon, fakte kaj historie.



Mi dankas por Via atento











/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-bidi-font-family:"Times New Roman"; mso-bidi-theme-font:minor-bidi;}