Inter-eca edukado; chu eblas?

Komento al:

Projekto subtenita kun 3000 dolaroj por esplori la lingvan demokration

www.liberafolio.org/2013/lingva-demokratio-kostos-3-000-dolarojn

Necesas similaj projektoj por la estanteco. Sed por 3000 dolaroj vershajne oni ne povas solvi la problemon. La demando estas de kie venu la studentoj kiuj kapablas trovi respondoj al aktualaj demandoj. De la nuna klasikaj universitatoj ne. Se ili prilaboras la aktuale metitajn demandojn pri la lingva demokratio, iliaj laboroj ne estos akceptitaj. Tio signifas ke, post iliaj studoj ili ne povas gajni panon. Nur iu memstara persono povas doni tempoadekvatan respondon al tiuj demandoj.

Unue devus esti ebligita la edukado en la direkto, el kiu povus veni uzeblaj respondoj. La esperanta medio estas tre sentema por pluevoluigo la laboron tiusence. En la pasinteco jam komencis kelkaj provoj, sed la problemo chiam estis, kiel nun, ke 3 mil dolaroj ne sufichas, necesus minimume 30 milionoj; sed ne trovighas la mecenato.

Tiu iniciato komencighis (kiel mi legas la nomojn) precipe ankau de AIS profesoroj, kie ghermis tiu enterpreno jam antaue. Alia, nun ech pli aktuala evoluo de simila provo estas la „Esperanto Insulo“ en Chinio. Audante la komencajn prelegojn tie, estas ekkonebla la necesa inter-eca kvalito. Nur, chu eblos tiusence pluevoluighi, sen ekstera helpo?

Au mono, au politika forto necesas. En la nuna socio estas ekkonebla ghenerala intereso pri ekologiaj problemoj, „pri la reciproka influo de vivantaj estajhoj“ (staras en PIV). Ghis nun precipe nur pri naturekologio, per kiu la „verdaj partioj“ en la EU estighis sufiche fortaj. Sed vivanta estajho estas ankau la homo mem, kiu apud sia naturo havas ankau sian spiriton.

Kaj la spirito (la kulturo, al kiu apartenas la lingvo) mem havas sian ekologion, t.e. sian „reciprokan influon“, sian „inter-econ“, sen kiu ne eblus spirita evoluo. Kiel la naturo bezonas la diversecon, por estighi sana tuteco, same bezonas la kulturo, ke ghi povu pluevolui en la diverseco, al kiu apartenas ankau la lingva diverseco, por psike sana kultura tuteco.

Ciuj tiuj rilatoj estas nur per la „nova dialogika pensado“ kompreneblaj. La klasike europidealisma pensmaniero kun sia dialektika metodo, ne plu estas kapabla tion novan staton en la mondo kompreni. Ili volas ankorau chiam en naciaj universitatoj bredi la klasikajn geniuloj kaj patriotaj herooj. Chion tion ne plu bezonas la nuna real-inter-eca mondo. Plua produktado de tiuspecaj intelektuloj, rezultas en socipsikaj malsanoj.

Pro tio bezonas la nuna mondo tute novan edukmetodon, klerigi inter-ecan kunlaboron. Anshtatau la neuzeblajn psike perturbitajn klasikajn frenezulojn, kiuj nekapablas elpashi el la propra idiotismo. Sed bedaurinde la nunaj naciaj universitatoj abundas de tiuj karakteroj, kiuj plejparte ankorau chiam havas ankau la politikan decidpovon en siaj manoj.

Shangho en la edukado pri la nova metodo povas okazi vershajne nur politike, de tie, kie jam montrighis ekzistencie necesa, uzi en la realeco la novan pensadon, en la internacia politiko, anshtatau la realismofremdajn naciajn idealismojn. En la filozofio jam pli ol 130 jaroj okazis la shangho (preskau samtempe kun la apero de esperanto), kion tiam mem la klasike pensantaj filozofoj ne komprenis kaj ne povis akcepti.

Sed la realeco montris la veran evoluon. Oni bezonas nur observi kaj sperti, kio okazas en la scienco, kiel ekestas novaj ekkonoj kaj eltrovajhoj, en la inter-eca sfero. Chiam pli da Nobelpremiojn ricevas sciencistoj kunlaborante el diversaj sciencaj branchoj. Tiuj estas realaj faktoj, videblaj kaj montreblaj, ne nur ideoj, idealoj au ideologioj. Tiu realeco t.e. la inter-eca diverseco, same kiel en la naturo, tiel ankau en la spirito kaj kulturo, devas esti protektata. Necesas protekti la kulturan diversecon kun la lingva diverseco. Kaj tio estas „kultur ekologio“.

Sed nur atenti! Ne, kiel la esperantistoj ofte volas, kontrau la angla. Tiel simple ne funkcias. Inverse, la mondo povas multe lerni de la angla (Usona). Ne dela UK angla, ili pli da bremsas la evoluon, kiel en la EU tiel en la mondo. La europan evoluon jam sufiche bremsis en la historio la nobelaj monarhioj. Tiu spirito estas ankorau nun vigla en kelkaj landoj, kiu malbonvenas por la pluevoluo, plejofte en la iamaj socialismaj landoj.

En Usono estis vere kaj reale superpashita la idealismo de la nobel-klasika-idiotismo. En Francio komencis la detruo de la monarhioj per la demokratio, sed demokratio estis realigita kaj starigita fakte unue nur en Usono kaj ghis nun en neniu alia lando atigis la demokratio tiun altan shtupon kiel en tiu lando, kunmetite de homoj el diversaj popoloj. Tie ankorau nun regas la demokratio en la ghis nun, plej alte ebla formo, de la inter-eco.

Al Europo atingas pluevoluigi la novan kvaliton de „internacia demokratio“ kiu nuntempe ankorau ankau en Usono atendas solvon, pro la ankau europidealismaj tendencoj kiuj volas Usonon ununaciigi, anshtatau pluiri sur la vojo de plejalta demokratio al nova kvalito de internaciigho, ili bremsas la tempoadekvatan evoluon ankau tie. Nova tutmonda politike internacia agado necesas, en kiu Usono memkompreneble devus esti sur la pinto.

Pluevoluigi iun staton eblas nur post la atingo de la plej altan en la koncerna tempo. Subigi kaj trapashi la idealismon eblas nur post la atingo de ghian kulminon. Kompreni la dialogikon, necesas antaue kompreni la dialektikon. Kompreni la inter-nacian politikon, necesas kompreni la klasike naciisman politikon, kompreni la modernan arton eblas nur post la kompreno de la klasiko, kompreni la inter-lingvistikon necesas kompreni la klasikan lingvistikon. Trapashi la klasikan sciencon eblas nur se oni komprenias ghin. Post la klasika fiziko venas la „Teorio de la Relativeco“ au la“Max Planck teorio“. Kompreni la „inter-econ“ de la „dialogika pensado“, necesas kompreni la „mi-rilatan idealismon“ de la europ-klasika filozofio.

Escepto de la esperanto estas, ke ghi jam de sia komenco trovighas en la „inter-ece persona rilato“ de la „nova dialogika pensado“, (en la vi-mi-rilato) fakte tie, kiu en la posta historio montrighis unue en la inter-nacia politiko kiel konkretnecesa. Pro tio estas anakronisma la provo per klasika lingvistiko voli pravigi la ekziston de esperanto. Simple la klasicismo ne kapablas kompreni la sferon en kiu esperanto trovighas kaj movighas. Tiu ne estas elitismo, sed chiutaga reala fakto, ke la esperantistoj ne estas komprenataj de la t.n. ekstera mondo, char ili jam trovighas en la medio, al kiu okulvide kaj sperteble strebas kaj movighas la tuta mondo, ekz. al internacieco, au pli ghenerale al inter-eco.

Linhvistikaj studoj pri esperanto havas nur sian valoron, se ili trapashas la klasikan lingvistikon. Memkompreneble ili devas pritrakti la klasicismon de la naciaj lingvistikoj, por kompreni kio estas kritikenda kaj trapashenda, sed post tio ili devas okupighi kun la nova disvolvigho de la moderna lingvistiko (Ekz; Noam Chomsky, Robert Philipson, Abraham De Swaan, Francois Grin, ktp.) Sed fakte, ech nur tiuj ne sufichas. Sur baze de tiuj studoj devas esti ankau la kombino kun internacia politiko, sociologio, psikologio, socipsikologio, socilingvistiko, ktp. kaj ne forgesi la studon de la nova filozofia pensado; eble de Heidegger, Rosenzweig, Buber, ktp.. Post tiuj studoj povus rezulti iu laboro kiu donus ion vere akcepteblan novon en tiu tematiko, por atingi konkrete sciencan pashon kiun bezonas la nuna mondo.

Sed, antaue devus ekzisti tiu universitato, sur kiuj eblus meti la akcentojn al tiuj fakoj, kie estus ebla kombini en tiu rilato kaj doni studeblecon al studentoj, tiudirekte interesitajn. Alia problemo estas trovi profesorojn kiuj estas sufiche kleraj kompreni kaj prigardi la laboron de la studentoj, okupighintaj kun tiu temo. Ke ne okazu, kiel ofte jam che la nunaj universitatoj okazis, la studentoj, doktorantoj, profunde enlaborigas en iu temo, sed la profesoro, gardito ne plu povas sekvi la priskribojn de la esploro.

Alikaze estas imagebla ke, sciencistoj kiuj jam ankau nun laboras inter-ece en kelkaj fakoj, povus en relative malonga tempo enlaborighi kaj sekvi la novan, en nia tempo necesan klerigon de ekzistencie gravaj rilatoj. Al tiu povas doni esencan helpon la spirito de la esperanto, kun sia jam 125 jara historia sperto, en la iter-eca sfero. Jes por tio, devus tiuj sciencistoj, lingvistoj, sociologoj, psikologoj, politologoj, filozofoj, lerni ankau esperanton. Sed, kiel oni diras; por inteligenta homo estas tre facila lerni esperanton. Ni supozas ke, sciencistoj, profesoroj, poliglotoj, jam de si mem estas inteligentaj homoj kaj tio ne estus la plejgranda obstaklo por ili, kiel jam kelkfoje montrighis, ekz. en AIS-o.

La esplorrezulto de tiu, au similaj projektoj povus doni sciencan subtenon kaj bazon por politika movado de nova internacia demokratio. La „nova pensado“ estas jam chiam malvaste ligita kun la politiko de demokratio. Tion jam komprenis kelkaj, ech gravaj politikistoj kaj konkrete uzis che iliaj decidoj. Mi nomas nur la plej eminentan, Mihael Gorbatchov, kiu siatempe shanghis la kutimojn en la tiama mondpolitiko.

La politika solvo de la malfacilajhoj en la internacia demokratio, estighis ekzistencie grava tasko en la mondo kaj nuntempe konkrete en la Europa Unio. Doni science fonditajn proponojn estus aldono kaj helpo por trovi elirvojon el la nuna stagno de la evoluo.

Kulturekologio (kiu enhavas la lingvan demokration) estas aktuala politika temo de la estanteco. Trovi science foditan manieron protekti la ekzistencie necesan kulturdiversecon (kiu enhavas la lingvan diversecon), estus grava tasko por tiu antauvidita scienca laboro.

Por tiuj esploroj necesas fakuloj, unue interece edukitaj kaj poste kun realinterecaj spertoj. Sed kiel eblas atingi veran inter-ecan edukadon? 3000 dolaroj ne sufichas por tio.



Eugeno Macko























/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin;}