Orient-okcident-dialogo laux la pensmaniero de Heidegger

Prelego de Eugeno Macko en IKU 2007 en Jokohamo



1. Enkonduko



Nuntempe oni multe auxdas pri dialogoj. Preskaux cxiu volas dialogi; geedzoj inter si kaj kun la infanoj, kolegoj en la laborejoj, sxtatoj, kulturoj, mondpartoj, ktp., ecx iamaj malamikoj faris la sperton, ke pli bone estas dialogi ol batali.

Sed nur malmultaj starigas la demadon: Kio estas dialogo kaj kiel dialogi?



Fakte tiujn demandojn pli profunde pripensi apartenas al la fako de filozofio, de kie la enhavoj aperas publike nur prokraste, precipe post la realaj spertoj de la necesaj solvoj.

Tiel okazas nuntempe kun la dialogika filozofio. Ni spertas la necesecon de la dialogoj,(cxar alie ne plu povas funkcii kaj evolui nia mondo, nur stagni) , sed niaj spertoj ankoraux ne suficxas por vera dialogo.



Ion lerni tiurilate, ni povas sercxi ekzemplojn jam el la historio kaj ankaux trovi uzeblan materialon kaj manieron kiujn indas ecx puevoluigi. Unu de tiuj estas gxenerale la pensmaniero de la filozofo Martin Heidegger kaj speciale lia konata dialogo kun sia Japana studento.



Eble estas utile antaux la prezentado de tiu konkreta dialogo atentigi al la diferenco inter la dialogiko kaj dialektiko, (kiuj ankoraux nun estas plejofte samkomprenataj) ke, dialogo ne estas dialektika persvado, kiel gxi estas plej ofte gxenerale sammetita. Ene de la brancxo de la filozofio estas jam konate ke la euxropa idealismo atingis sian limon en la dialektiko kaj mem jam komencis la elturnigxon al la elirvojo el sia memturniteco, dialogike.

Al tiu ne-dialektika „nova pensado“ apartenas ankaux la filozofio de Heidegger.



Nun mi ne volas prelegi pri la dialogika filozofio, sed montri nur ekzemplan provon en la dialogo de Heidegger, per sia pensmaniero, komenci profundan dialogon inter diversaj kulturoj. Tiu dialogo estas unu el gravaj ekzemploj, por ne nur suprajxa, sed la provo, de profunda dialogo inter euxropa kaj orienta (tiu kaze japana) kulturo.[1]



Heidegger montras tie la eblecon de „kiel“-maniero, aliri por la europa komprenigxo al iu gxis nun tute fremda kaj ne alproksimigxebla sinteno kaj pensmaniero, ekz. en la graveco de gestoj, mimikoj kaj senvocxaj signoj por la esploro de la lingvoj. Cxar la gestoj estas pli longe protektataj en orientaj kulturoj, pro tio de tie eblas ankaux vojoj por pli profunda aliro de la esploroj.



En euxropaj kulturoj, precipe per la evoluigo de la naciaj lingvoj, post la latina, trametigxis la idealo de sengesta, senmimika, sen iu movigxo de la vizagxo, intelekta parolado kaj tiel la redukto la lingvoesploron al la nura racieco.

Sed lingvoj informas el siaj originoj multe pli vaste kaj profunde pri la homa ekzisteco kaj pri universalaj ligitecoj, ol nur per la racieco.



Tiel bremsis la racieco en euxropo la evoluon de la universala esploro cxar gxi restis plejparte nur en la dialektika kontraux-ajxo al la mezepoko kaj en la lingvaj kontraux-ajxoj de unu nacia lingvo al alia.



Tiu fakto estas nuntempe spertebla en la relative novaj sciencoj de, psikologio, sociologio, interligvistiko kaj en diversaj interfakaj rilatoj, kiuj cxiam pli apogas kaj pruvas la antauxpensonjn de Heidegger per sia ontologia pensmaniero; ke la ligvoj havas siajn (gxis nun) nekapteblajn radikojn, kiuj en profundaj inter-rilatoj ebligas kelkajn esence novajn ekkonojn.



2. Ontologio kaj tempo



Heidegger nomis sian filozofion onto-logio. Pensado kiu est-igxas en, el-iras el kaj sin-tenas, al la esto. Oni povas diri, ke tio estas esto-logiko, ne nur fantazio aux iu ideo, sed penso kiu havas sian apogon en la rilato al la reala esto.



En onto-logia-rilato ne estas elpensita nur iu ideala konstruajxo, sed gxi devas havi ekzistencan ligitecon kun la cxiesto; ekz. al konkreta vorto kaj al sia radiko en iu lingvo. La sperto de la esto onto-logie estigxas la penson kaj reala penso devas esti denove certigata per la sperto en la esto. (Ekz. per etimologio, klimato, geografia pozicio, socio, historio, ktp.)



La idealismo, kontrauxe, deigxis en la tempo de la esto kaj restis nur en parto de la sperto el iu pasinta tempo. En tiu pasinta tempo gxi ordigas kaj konstruas sistemon kaj tiun volas trans-preni, ankaux perforte kontraux la nova tempo.

La metodo de sia kontraux-tempa mem-aserto estas la dialektika persvad-arto.



Pro tio, onto-logie, t.e. laux-este pensi, signifas serioze preni la tempon.

La konsciigxo ke en la est-anto montrigxas la esto post la sperto el la est-inteco, kaj cxiu est-onteco disvolvigxas el tiu movigxo, kiu estas ligita al la est-anteco.



Heidegger en siaj malfruaj verkoj alvenis al la ekkono ke, „la esto estas tempo“[2], kiu kauxzis kelkajn miskomprenojn, precipe cxe tiuj kiuj komprenis lian unuan gravan verkon „Esto kaj tempo“[3] pri la klasika pensmaniero, t.e. la eston kiel iun statikan substancon kontraux la tempo.

Pro tio la interpretado liajn malfruajn verkojn post la „turnigxo“, pri dialektika komprenigxo kiel „rompigxo“. Tute alie aspektas la tuteco de siaj verkoj por dialogika komprenigxo. Tiel estas komprenebla la aliro el la „Esto kaj tempo“ al la „Tempo kaj esto“ sen iu „rompigxo“, per la dialogika evoluo al la „turnigxo“.



Tiel tiu ontologio havas profundan rilaton al la dialogika pensado. La reala esto okazas en la estanteco (kiel ekz. la amo, la bazo de la vivo) ne izolita en iu ajxo aux sistemo, sed senpere kun iu alia vivanta esto, dialogike. La vivanta momento kiam ekestas io nova, cxiam estas dia-logika. Sole mi ne kapablas la vivon. La „mi“ kiu jam „havas tempon“ ekestas cxiam poste, gxi estas cxiam jam historio kaj necerta futuro, aux ni povas alie esprimi; en la est-inteco gxi jam eliris el la „esto“ kaj eniris en la est-ontecon, sed gxi ankoraux ne atingis la eston. La esto estas plene estanta nur en la nuna momento de la est-anteco. Cxiu est-anteco estas okul-momenta, t.e. tempa. Pro tio „estas la esto tempo“; kiel Heidegger diris.



3. Lingva nekompreno



La fama dialogo inter Heidegger kaj lia japana studento estas eldonita sub la titolo. „El la interparolado pri la lingvo“[4]

Jam cxe la titolo indas atentigi pri la en la germana lingvo nekutima uzo de la prepozicio. Kutime oni uzus en tiu frazo la prepozicion „über“. Se ni lauxvorte tradukus tion cxi en Esperanton tio signifas „super“.

T.e. oni parolas „science“ el iu alteco pri io ajxo, por superrigardi la aferon. Tipa pozicio de la dialektiko cxe la esploro.

Heidegger evitas tiun pozicion en la tuta parolado kaj tion li volas jam ankaux en la titolo emfazi.

Kaj tiu kiel-maniero estas tipa ankaux por la dialogiko.

Li ecx ne estas signita kiel profesoro aux sciulo, sed simple li estas la „demandanto“ (D) kaj lia dialogpartnero estas signita, la „Japano“ (J), versxajne por signi okulfrape la grandan distancon de la kulturoj kaj kutimoj en kiu okazas la parolado (nenie estas nomata ke li estas lia studento).



La dialogo komencas pri la jam antaux kelkaj jaroj malfermita lingvoproblemo kun sia alia japana studento Grafo Kuki, poste filozofia profesoro en Japanio, sed kiu tro june jam mortis. Grafo Kuki vekis la scivolemon de Heidegger pri la signifo de la vorto „IKI“, en la japana arto, kiun ili nun denove ripetas.



D: Kion eldiras tiu vorto, tion mi povis cxiam nur el la foreco supozi.



La studento konfirmas ke grafo Kuki post la reveno el Europo faris prelegojn en Kyoto pri la estetiko de la japana arto, kiam li provis klerigi tiun kun la helpo de la europaj nocioj.



Heidegger esprimas sian dubon:

D:Cxu ni rajtas cxe tia intenco turnigxi al la (europa) estetiko?

La nomo kaj tio kion tio signifas originas el la euxropa pensado, el

la filozofio. Pro tio devus resti la estetika pritraktado al orientazia

pensado profunde fremda.



La studento ricevante la motivigxon respondas.

J: Vi pravas. Ni japanoj mem devus voki la estetikon por helpo.



Heidegger principe ne estas kontenta ecx kun tio.

D: Cxu vi vere bezonas nociojn?



J: Versxajne jes, cxar ekde la renkontigxo kun la euxropa pensado

montrigxas la nesuficxeco de nia lingvo. Mankas al ni la povo

limigi, ajxojn unusignife, vicigi unu al alia, sxangxeble sub kaj

super ordigi.



Heidegger dube diras.

D: Cxu vi kredas serioze ke tio estas iu nesuficxeco de via lingvo?



J: Cxe la neeviteble estigxinta renkontigxo (kontraux-igxo)[5] de la

orientazia mondo kun euxropa, sendube bezonas via demando

insistan konsideradon



D:Vi tusxas nun al disputdemando, kiun mi kun Grafo Kuki jam

kelkfoje diskutis, nome la demando, cxu estas necesa kaj legitima

por orientazianoj, postkuri al euxropaj nocisistemoj.



J: Sxajnas ke en la tempo de la moderna teknikado kaj industriado de

cxiuj mondpartoj, ne restas alia alternativo.



Heidegger nun enkrampas en la vorto „sxajnas“, kie li supozas la necertecon de lia dialogpartnero, sed ne por tiun elprofiti, (kiel tio okazas en la dialektika persvad-diskuto) sed gxuste tiel provi eniri en la alian flankon kaj eki la duflankan komprenigxon. Li atentigas pri la neceseco la provon de vera sintezo de la kulturoj, ne nur de la unuflanka alpreno.



La studento mencias la eblecon de nur suprajxa alpreno de la europa influo kaj esprimas sian dubon pri vera kaj profunda renkontigxo de la kulturoj. Tion kontrauxdiras Heidegger, kaj demandas:



D: Cxu ni rajtas tion tiel nepre aserti?



J: Mi estas la lasta, kiu riskus tion, alie mi ne venus al Germanio. Sed

mi sentas dauxre la dangxeron, de kio evidente ankaux Grafo Kuki

ne povis deigxi.



D: Kiun dangxeron vi opinias?



J: Ke ni lasas nin delogi de la nocia ricxeco de la euxropa

lingvospirito, kio nian ekzistencon tro pretendas kaj subigas al nur

iu forfluigo.



Heidegger konsentas kun tiu „dangxero“, sed li atentigas ke tio minacas ambauxflanke. Li vidas tion en la „regionaj cxirkauxajxoj, germane „Gegende“[6], (kiun mi laux-vorte kaj-sence tradukus „kontraux-igxo aux kontraux-fino“).[7]



D:La dangxero de niaj paroladoj kasxigxis en la lingvoj mem, ne en

tio „kion“ni priparolis, ankaux ne „kiel“ ni tion provis.

Grafo Kuki provis tion diri kio staris al debato, en euxropaj lingvoj.

Sed ni volis klerigi la IKI, kaj cxe tio restis por mi la japana spirito

fermita; kaj restas gxis hodiaux.



La malfacilajxon cxe la komprenigxo kauxzis la transsxovigxo en la europa pensmaniero, kvankam la parolado provis klerigi la esencon de la japana arto kaj poezio.



La studento komencas kompreni la problemon:

J: La lingvo de la parolado (cxikaze la germana) mem dauxre detruis

la eblecon diri tion pri kio estis parolata.



D: Kelktempe antauxe mi nomis, suficxe senhelpe, la lingvon la

domon de la esto. Se la homo per sia lingvo en la pretendo de la

esto logxas, tiam ni europanoj logxas probable en iu tute alia domo

ol la orientasia homo.[8]



4. Lingvo, la domo de la esto[9]



„La dangxeroj kusxas en la lingvoj mem kiujn ni parolas“ kaj en la „regionoj“ de la pejzagxoj.[10]

Kiel estas tiuj eldiroj de Heidegger kompreneblaj?



Kio povas kusxi en tiu „senhelpa“ eldiro: Lingvo estas la domo de la esto?

Se ni pripensas tiun frazon, ni povas sekvi, ke la domo estas konstruita el elementoj de natura esto, ekz. por protekti nin de la klimato, de perfortuloj, por povi nin retirigxi en alkutimigxita cxirkauxajxo en la familio, limigi kaj ensxlosi niajn akiritajn valorajxojn, ktp.

Sed ni povas tempe ankaux sperti, ke ni ne povas cxiam ene resti en la domo, ni devas ankaux eliri, por sercxi aliajn, en la domo ne troveblajn ajxojn, necesajn por la travivado. Ecx por nia saneco ne estas bone se ni cxiam restas ene, cxar tiel ni povas ricevi psikan kaj korpan malsanon. Kaj kelkfoje necesas ankaux novkonstrui nian domon pro la bezono de la nova tempo.



Se ni atente pripensas tiun analogion, ni povas mire konstati kiel multe da ecoj validas por niaj lingvoj.

Kio nin en la esperanta cxirkauxajxo pli interesas, estas ne la restado en la domo, tiu estas pli, la esplortereno de la naciaj lingvoj, sed la necesa eliro el la domoj en la pejzagxojn.



Heidegger avertas ankaux al la problemo post la eliro el la domoj kaj tie li vidas la malkapablecon de la komprenado en limigitaj regionoj (Gegenden),el kiuj laux la enfiksitaj, per la domoj limigitaj pensmanieroj, ekestigxas ecx „dangxeroj“ cxe la renkontigxoj.

Tie ni povas unue sperti ke la domoj ne donis al ni nur sekurecon, hejmecon, defendon, ktp. sed ili limigis ankaux nian kontakt kapablecon. En niaj domoj ni evoluigis nur ian propran vivparton kaj manieron, kiu formis (aux limigis) ecx nian pensmanieron.



Longe estis pli komforta por ni resti en la kontrauxajxo al aliaj kutimoj el aliaj domoj, ol ekkoni kaj lerni ankaux la aliajn manierojn. Ni evoluis grandajn pens-sistemojn per kiuj ni povis nin „science defendi“ t.e. konvinki la aliajn pri niaj valoroj kaj veroj.

Tiu funkciis suficxe longe, gxis la aliaj domkutimoj ne alprenis la saman metodon de la konvinkarto kaj tiel subite kolapsis la tuta t.n. nia dialektika sistemo.



Sen la domoj t.e. sen la lingvo ni homoj ne povas ekzisti, pro tio estas la lingvo la domo de la esto, sed la domoj mem sen la rilato al ekstera pejzagxo deformigxas al la rilato de nur si mem, (en ekstrema kazo al la malsano de idiotismo). Tio signifas ke la homo necese bezonas la elkuron en liberajn pejzagxojn.



La „dangxeron“ de la nekompreno portas la lingvoj en si mem, se temas pri la komprenado en la pejzagxojn kun aliaj lingvoj. Pro tio necesas konsiderema renkontigxo kun la longxantoj el aliaj domoj en la pajzagxoj.

La problemo estas ke la naciaj lingvoj iutempe cxiam pli ensxlosigxis en la propraj domoj kaj perdis la kapablecon kontakti kun aliaj.



Nun, per la novaj sciencoj kiel psikologio, sociologio, interlingvistiko estis ekkonataj la deficitoj ekestintaj pro la lingve limigitaj enlogxantoj kaj komencas ankaux ilia terapio, por kapabligxi al renkontigxo kun aliaj enlogxantoj de aliaj domoj en la liberaj pejzagxoj.

En tiuj rilatoj de unu kun la alia, ekestigxis ecx iu nova lingvo kiu sin formigxas kaj pluevoluigxas en la inter-ecaj kontaktoj.



5. Ekskurso al Esperanto



Tiu inter-ece nova lingvo nomigxas Esperanto. Gxi plej bone kapablas eliri el la limigiteco de la domoj kaj regionoj kaj trovi sian hejmecon en liberaj pejzagxoj.

Sia pensmaniero estas dialogika cxar gxi ja ekestis el la dialogika neceseco, kiam sin montrigxis la limo de la komprenkapableco per la enkutimigxintaj lingvoj kaj

estas gxis nun la unua ekzistanta inter-ece libera lingvo, liberigxinta de la dialektika pensstrukturo, tiel kapabla al vera inter-eca dialogo.



La naciaj lingvoj portas en si mem la dialektikan enplektitecon, la devon sin aserti, trabatali kontraux la resto de la mondo, pro tio ili el si mem ne tauxgas al vera inter-nacia dialogo.

Ke la lingvoj influas ankaux la pensmanieron estas jam science pruvita fakto.[11] Tiel tiuj karakteroj de la naciaj lingvoj influas ankaux la pensmanieron de la parolantoj kaj gxenas la evoluon de vera internacia dialogo.



Esperanto estas libera de tiuj gxenoj cxar sia strukturo mem jam estas dialogika. Se ni iomete plu sekvas tiun direkton, ni povas diri:



La pensado povas esti cxiam nur libera pensado kaj volas esti cxiam universala. Sed se la lingvoj povas limigi la pensadon, tiam en nur unu nacia lingvo neniam povas okazi vera pensado, nur limigita, kiu tiam ne plu estas pensado.

T.e.: La lingvo de la pensado estas Esperanto.



6. Dialogikeco de Iki



En la dialogo inter Heidegger kaj la japana studento estas obsevebla la klopodo de ambaux, aliri al la pensmaniero de alia. La situacio por la studento estas pro tio malfacila, cxar li volas ion esprimi en la, por li fremda lingvo, sed por Heidegger alikaze ankaux ne estas facile, cxar li volas kompreni ion signon de (iki) el iu por li nespertata fora kulturo.

Heidegger provas liberigi sian komprenadon per la pensado, el la limigiteco de la propra lingvo, pro tio ekestas cxe li ofte, je la unua lego ne tuj kompreneblaj nocioj. Tial kelkaj riprocxis lin, perforti la germanan lingvon. La vero estas inversa. Li provis kaj en kelkaj kazoj ankaux sukcesis sin liberigi pensante el la „perforto“ de la propra nacia lingvo, konstruante nociojn el la pli profunda aliro al la espriminda fenomeno.



Gxenerale por euxropa pensmaniero ne estus komprenebla la venonta eldiro de la japana studento:



J: Nin japanojn ne tusxas malagrable, se ni en iu parolado la esencan

opinion lasas en la malcerteco, ecx se ni tion remetas en

nedifiniton.



Heidegger montrigxas komprenema kaj kontenta:



D:Tio apartenas, tiel mi opinias, al cxiu sukcesa parolado inter la

pensantoj...



Sed alie:

D:La scivolemo kaj la avido pri klerigo neniam portas nin en

pensantandemandadon. Scivolo estas cxiam jam kasxita pretendo de

iu memkonscio, kiu sin pravigas al iu memeltrovita racieco.



Nun ili volas denove provi, cxu kapablas per la euxropa estetiko klerigi la vorton IKI el kiu la japana arto kaj poezio ricevas sian esencon.

Heidegger atentigas denove al la malfacileco de tiu entrepreno.



D: Tio kion ni priparolis, estis de antauxe endevigita en la europa

imagosfero...



J: Je kio vi rimarkis tion?



D: Je la maniero kiel Kuki klerigis la bazan vorton IKI. Li parolis pri

sensuala sxajno, per kiu estas trasxajnata la vivanta ravo de la

supersensuala.



J: Kuki trafis, tiel mi opinias, en sia prezentado tion, kion ni spertas

en la japana arto.



Heidegger faras la rimarkon ke sur tiu diferencigo de la sensuala kaj supersensuala basigxas ankaux la okcidenta metafiziko.

La Japano tuj atentigas ke gxuste en tiu rimarko kusxas la fonto de la dangxero kaj miskompreno.

Cxar:



J: ...nia pensado, se mi rajtas tion tiel diri, konas ion similan kiel la

metafizika diferenco; sed tamen tiu diferencigo mem ne lasas sin

per okcidentaj metafizikaj nocioj kapti.

Ni diras Iro, t.e. koloro, kaj ni diras Ku, t.e. la malpleno, la

malfermo, la cxielo.

Ni diras: sen Iro ne estas Ku.



Kaj tie estas ekkonebla la esenca diferenco inter la du pensmanieroj, kion tuj ecx Heidegger ne rimarkis.

Unuflanke la euxropa diferencigo, limigo, hierarkigo kaj aliflanke la kuneco kaj la unu-de-ali-dependeco de la, cxi kaze japana pensmaniero.



Tie montrigxas iu mirige grava kvalito de tiu pensado. Nome la dialogiko.

Tiu pensmaniero, al kiu la okcidenta filozofio alvenis post longa historia kaj ofte tragika evoluo, kaj nomigxas la „nova pensado“.

Ni povas diri ke en tiu orienta pensado trarestis iu origine esenca dialogiko, kiu kunportas la ekziston en nia mondon ekde la komenco gxis nun, kaj tiu vero nun estas denove ekkonata, cxi foje konscie, (kio estas nun precipe okcidenta povo).



Sed kion valorus la konscio, se gxi ne havus ekzistencian portanton kaj onto-logian pruvon en la realeco. Aliflanke indas ankaux konsciigxi pri la protektata esenca ekzisteco. Eble pro tio estas oriento kaj okcidento unu de alia dependa kaj necesas ilia rilatigxo.



7. Gesto kaj mieno



Alia profunda eksemplo por montri la diferencon en la percepto de orientaj kaj okcidentaj kulturoj, estas la dialogo pri la gestoj kaj mienoj. Ili parolas pri iu japana filmo (Rashomon), kiun vidis ankaux Heidegger kaj estis tre impresata de gxi. La Japano ne havas cxi tie la saman opinion.

Heidegger vidis en tiu filmo, kiel li diras, „sorcxan ekzeplon de la japana vivo“. La Japano vidas cxi tie nur foruzadon de la euxropigo.



J: Ni japanoj trovas la prezentadon multfoje tro realisma, ekz. en la

duelscenoj.



D:Tamen, cxu ne aperas ankaux kondutetaj gestoj?



J: Senpretende, tiuspece fluas en tiu filmo abunde, sed preskaux ne

perceptebla por la euxropaj okuloj. Mi pensas pri unu

surtrankviligxanta mano, en kiu kunigxas kontaktigxo, kiu restas

senfine malproksime de cxiu tacxo, ecx nepovas esti nomita

gesto laux la senco de la sensuala. Cxar tiu mano estas portata de ia

malproksima kaj ankoraux cxiam alvokanta voko, el la silento

alportinta.[12]



Tiu kleriga respondo enhavas la krudajn komprenmalfacilajxojn , kiuj estas reduktitaj al nia euxropa komprenkapableco, de ni nepovante ecx supozi ankoraux kiu pleneco kusxas malantaux cxiu por niaj okuloj ne plu percepteblaj gestoj kaj mimikoj.

Ecx la filma kontraux-ajx-igo de tiu okazado estas jam la enpenetro per la euxropa konzum-maniero en la subtilan kaj delikatan orienta mondo.



La Japano donas ankaux alian ekzemplon, por klerigi tiun fenomenon, per la no-ludo. En tiu ludo eblas sperti malantaux la profana japana mondo, la kasxite subtilan en la malantauxeco.



J: Vi devus cxeesti cxe tiu ludo. Sed ecx tio restas malfacila, dum vi

ne kapablas kunesti la japanan cxiestmanieron. Ke vi iom, se

ankaux nur el la malproksimo, de tio ion povas ekrigardi, kio

decidas la no-ludon, mi volas vin pluhelpi per iu rimarko. Vi scias

ke la japana scenejo estas malplena.



D: Tiu malpleneco postulas nekutiman kolektadon.



J: Dank´ al tio necesas nur eta gesto de la aktoro, el la miriga kvieto,

por grandegan eksxajnigi.

Ekz., se devas eksxajni iu montara pejzagxo, tiam levas la aktoro

malrapide la malferman manon kaj haltas en la alteco de la brovo

silente super la okulo.



Tamen ke ambaux konsentas, ke tio estas por euxropanoj tre malfacila kompreni, Heidegger volas utiligi la eklernitan kaj rimarkas:



D: Gestoj estas kolektigxo de iu porto.



J: Intence vi ne diris: De nia porto, de nia sinteno.



D: Cxar fakte la portanto antauxe al-portigxas al ni.



J: Kaj ni re-portas nur nian parton.



D: Cxe tio, kio sin al ni al-portas, nia kontraux-porto estas jam en la

al-porto en-port-igx-ita.



J: Geston vi nomas pri tio: En si mem origine unuigxinta kolekto de

la kontraux-porto kaj al-porto.[13]



Tie montrigxas denove la dialogika unu-de-ali-depend-eco de la porto, al-porto kaj kontraux-porto kiuj fontas el la kolektigxo de cxi cxiuj.



En la venonta pasxo la parolantoj provas pripensi la rilaton al la malpleno kaj la nenio.

Cxar en la ekzemplo de la studento, la gesto eksxajnis pli forta en la malplena scenejo ol en iu plene sxargxita kuliso, en tiu direkto plupensante povas eksxajni en la malpleno la nenio, tiu esenco al kiu en la rilato estas pripensata cxio alia kion ni gxenerale nomas la esto.

Tie estas grave atentigi ke Heidegger ne diras, „kontraux“ la nenio ni pensas la eston, sed en la „al-rilato“.



Kaj tie kusxas ankaux la kialo, kial la japanoj pli bone komprenis Heidegger ol la euxropanoj. Cxar ili havas pli adekvatan aliron kompreni la nenion (versxajne el la budismo).



Alia ekzemplo estas, kiel miskomprenis en Euxropo la prelegon „Kio estas metafiziko“ de Heidegger. En Japanio oni tuj komprenis kion li diris, ili ecx miris kial tion ne komprenis gxuste la euxropanoj. En Euxropo ekigxis longa diskuto kaj oni riprocxis nihilismon en tiu prelego.



8. La nenio de budistoj



Kial la japanoj pli bone komprenas Heidegger ol la euxropanoj, versxajne devenas el ilia proksimeco al budista pensmaniero kaj per tio al la positiva nenio. Por euxropanoj estas preskaux nekomprenebla ekz. la frazo: „Tiu kiu mortas, antauxe li mortas, tiu ne mortas, kiam li mortas“.[14] Por budistoj tiu positiva rilato al la nenieco kaj la morto estas memkomprenebla.



La Euxropanoj ecx post la morto imagas iun ideale konstruitan staton, kaj la nenion ili volas ankaux per la konstruo kompreni t.e. per la malkonstruo.

La nenio estas por ili la detruo de la vivo kaj la esto, kio ideale estus subiginda per la batalo kontraux iu malbona esto kiu volas neniigi la bonan eston. La problemo estas nur ke la bona esto ne estas suficxe definebla, gxi ecx sxangxigxas en la historio, tiam oni diras ruze kaj „science“: „Disvolvigxas dialektike“.



La plej alta principo de la budismo estas la atingo de la nirvano, iu stato kie fakte cxiu malbono perdigxas, avido, malamo, iluzio, ktp., estigxas nenio. Tio ne estas atingebla per batalo, sed tute inverse, en la malatento kaj per la liberigxo de tiuj en la senperforteco. Trankvileco, kvieto kaj silento de la animo estas la plej altaj etikaj principoj por la sinteno de la budista homo. La markvieteco de la sentimento esprimigxas en la, per nenio tristebla gajeco