Kelkaj esperantopolitikaj pensoj kunfandite en 10 punktoj.

Prelego de Eugeno Macko, en Nyiregyháza/Hungario, 2018.03.06

Por kunrestado de la Europa Unio necesas Esperanto

1. Nuntempe krizas en la EU. Tio havas diversajn kialojn.

Nin interesas speciale: Chu krizas ankau la demokratio?

La respondo mem enhavas la problemon en ghia duflankeco:

Unuflanke, la lastaj balotoj en naciaj shtatoj okazis pri demokrataj principoj.

Aliflanke, ghuste tiuj rezultoj problemas la kunrestadon de la EU.

Kaj, jam ni estas che la, nun pli ol 15 jaroj speciale alparolita temao de la EDE.

Demokratio, jes. Sed kiu demokratio. Chu la nacia demokratio jam sufichas?

Tiujn du demokratiojn diferencigi kaj montri, al la neceseco de la internacia demokratio, estas la centra tasko de EDE.

Kiel malfacila estas la diferencon inter tiuj du klerigi, estas ekkonebla kiel grandajn malfacilajhojn ni havas atingi pli grandan konatecon en la publiko.

Tamen, ke la neceseco de niaj argumentoj estis kun historiaj faktoj subteneblaj.

Nacidemokratie balotitaj shtatoj, en plena kredo de la vero, kauzis jam ankau militan katastrofon. Ni tamen ne ricevas sufiche da atento.


2. La EU estis ghuste pro tio fondita, ke tiu milita katastrofo ne plu povas reokazi.
Kaj nun, kiel staras la situacio?

Ankau en la fondighshtatoj de la EU, plifortighas la naciistaj partioj.

Alia demando estas kial. Sed fakto devas resti, ke tio en la EU ne rajtas okazi!

Kial tamen okazas? Ni en EDE havas la respondon:

Char ne funkcias sufiche bone la internacia demokratio.

La nacia demokratio sperteble ne sufichas por europecaj kriterioj. La gvidantoj de naciaj shtatoj asertas ke ili devas agi pri la balotvolo de la propra popolo. Sed la popoloj en la EU pensas precipe nur en nacilimigitaj pensmanieroj.

Al tiu malfacilajho de la EU, ni en la EDE havas ankau respondon:

La popolo lernu Esperanton!

Kaj sekve venas la politika tasko: Enkonduku esperanton en la lernejoj, ke la civitanoj havu senperan aliron al la internacia demokratio kaj pensmaniero.

Char esperanto ne estas nur lingvo, sed ankau spirita preparo al internacieco. Kapabligho de la lernantoj al dialogoj kaj dialogika pensado, kio nuntempe en la gobalizado ech mondvaste necesas.

Kompreneble, tion ne shatus tute la regantoj de la naciaj shtatoj.


3. La naciismaj restajhoj de la pasinteco, minacas la kunrestadon de la EU.

El la naciismoj devas esti elprenitaj, la dialektikaj kontrauajhoj de la superkonvinka volo, ke restu la nacioj nur kun dialogika preteco unu al alia.

EU povas ekzisti nur en dialogike internacia kuneco.

Fakte ekzistas multe da problemoj en la EU, sed la plejgranda estas solvebla, per Esperanto. Chu?… Ne estas bombaste troigata?

Ni pritraktu konkrete la gheneralan problemon. Kial ne povas profunde movighi internacie kontenta politiko?

Chefaj ghenfaktoroj venas el la historio de la nacionalismo. Ili devus esti profunde klerigitaj kaj subigitaj, ke EU povus movighi al la solvo de kapabla internacia dialogo.

Kaj tiu vojo trovighas plene en esperanto.

En tiu afero la esperantistoj ne bezonas esti retenighantaj, char nenie alie troveblas tiel klare, en la lasta 130 jara historio la faktoroj, kiuj necesas por la solvo de la plej grava problemo en la EU.

Ne nur la ligva problemo solvighos, sed kio estas ech pli grava, uzata estas kaj lernanta, la dialogika pensmaniero, kiu en sincera kaj demokrate internacia kunvivado de diversaj popoloj ekzistencie necesas.


4. La problemoj kiuj minacas la EU, devenas el historia profundeco,
kiuj atingis nuntempe iliajn kritikajn statojn, ankau ghenerale en aliaj partoj de la mondo.

Konkrete ili ekshajnas transparentaj en la nova politika konstrukto de la EU. Kiuj ghis nun klasike neniam ekzistis kaj pri la olda metodo ankau ne estas solveblaj.

Tute nova problemsituacio postulas tute novan solvomanieron.

Tiuj problemoj montrighis signife, en la politiko de la postmilita tempo, en Europo. Antaue la miskomprenoj inter popoloj kaj shtatoj, estis milite solvitaj. Tiu alternativo chi tie nun, ne plu eblas.

Nun devus veni solvoj el la politiko.

Sed por tio necesas kapablaj politikistoj por internacia dialogo.

Ekestis situacio en la mondo, kiu por la plurestado de la EU estas konkrete decida. Sed kiu ghis nun en la historio neniam estis konata.

Pro tio mankas chiu sperto al solva helpo. Gvidlinio devas esti serchata en la ghenerala evolusfero de la historio, por trovi ghustan pluirvojon.

Tiu nova vojo, ekestis plej frue en la arto, kiam ghi superpashis la klasikon.

Baldau ankau la nova pensado de la filozofio antauvidis, la komence de la 20a j.c. sekvantan militan katastrofon, kiu fondighis en la klasika filozofia etiko.

Samtempe ekshajnis ankau esperanto kun konkreta propono, de la solvo de klasikaj lingvaj kontrauajhoj.

Bedaurinde, ambau spiritaj movadoj, ghis en la hodiauaj tagoj, ne estis sufiche bone komprenataj kaj ilia graveco ne estas ekkonata.


5. Forrestis la aplikado de du, historie gravaj evoluekkonoj.

Unue; la dialogika pensado ne estis sufiche konsekvence uzata en politikaj dialogoj, kaj
Due; mankas la ekkono de la lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj.

Al tiuj alvenas la manko de politikistoj, agi tempoadekvatkapable.

Plejmulto de ili restis shtopite, en klasikaj valoroj de la pasinteco, sen konsciigho de la nova situacio, en kiu la EU konkrete trovighas.

Kvankam la realeco fakte en la mondo per globalizo trapashis la nacie limigitan pensmanieron kaj en la EU estighis la superpasho ech ekzistencnecesa.

Sed bedaurinde mankas gvidantoj kiuj konscie regus tiun staton.

Ili ankorau batalas, por la interesoj de la propra nacia shtato, ofte ankau kontrau la europa komuneco.

Tiuj nacie limigitaj politikistoj, eluzante la demokratian liberecon, nomighas sian faron, tamen demokratecan.

Al tio ofte shajnas, ke che la popolo, populisme ili trovas subtenon kaj emfazas nur la plenigon de la propra popola volo.


6. La eraro trovighas en la manko de la kompreno la demokratecon en sia evoluo.

La nacia demokratio estis jam pli ol 70 jaroj superpashita.

Samtempe montrighis ankau la neceseco de la nova dialogika pensado, kiu jam tiam komencighis kaj dauras, sen la atingo la gheneralan komprennecesecon.

Tiu nescio montrighis fatale kaj aktuale en la EU, kiu bremzas la pluevoluon.

Char nacia demokratio, kiu jam pri la klasika kompreno de individua idiotismo, superiris al la naciizmo, donis la plejsignifan katastrofan sperton en Europo.

Post tiu sperto, ghuste pro tio, ke tio ne plu reokazu, ekzistas nun la EU.

Kion nuntempe chiu politikisto, kun decidpova respondeco, devus scii kaj havi konscion pri tio.

Tion nuntempe, ne kompreni, arighas al manko de historia edukiteco kaj persona stulteco. Sen tiu klerigado neniu politikisto devus havi la rajton, partopreni al iu ajn politika ago, kiu supozas aferan kompetentecon.

Historia kono kaj historia konscio, estas en la hodiaua mondo antaukondicho por chiu sincera politiko!


7. Se iu ne komprenas la diferencon inter la nacia demokrateco kaj la internacia demokrateco, tiu ne plu havu rajton, agi en la politiko de la EU.

Char tiu ankau ne komprenas kio estas dialogo kaj ne kapablas dialogi.

Sed, dialogika kapableco estas la unua postulo por europunia politiko.

Char per dialogoj, komencas la alkonstruado de tiu novo, kiu ghis nun tielmaniere neniam ekzistis, sed nuntempe necesas en Europo kaj en la Mondo.

Samtempe okazis la superpasho de la klasiko, per kiu estis liberigita la vojo al la libera vasteco. Liberigho el la oldaj dialektikaj kontrauajhoj, por kapablighi al surkonstruo de novaj mondvastaj rilatoj, per dialogoj.


8. Kiel surkonstrui ion novon, internaci-demokratie, kiu ghis nun neniam ekzistis?

Char vera internacia demokratio ghis nun efektive neniam estis atingita.

Internacieco mem, jam ekzistis longe en la historio, inter diversaj personoj, apartenante al diversaj komunumoj (sociaj, religiaj, interesaj, ktp.).

Sed demokratia internacieco, estis ghis nun reale neniam atingita, nur ideologie dezirata, kiu ekz. che la lasta ideologia provo, de internacionalismo totale fiaskis, deformighinte en nacionalismo.

Tiu fiasko komencis jam ekshajni ankau nun en la EU. Kiel eviti tion?

Kion fari, ke tiu denove ne aperu en la nuna tempo, ke la internacie demokratia komuneco de la EU ne estu nur iu ideologia deziro?

Kie ekshajnas, en la lasta nova historio tiu maniero, kiu kapablus helpi che la surkonstruado tion novon, ankau el la propra evolutradicio?

Serchante tiujn solvojn, unue ni devas lerni el la klasike europa historio, kie montrighis la limo de nia propra pens-kaj sinten-maniero.

Ghuste tio devas esti kritike trapensata, kiu antaue ekshajnis al ni altvalora, kion ni pretis gardi kaj per la plej altaj oferoj defendi.

Patriotismo, herojeco, hejmlandemo, popolemo, naciemo, ktp. , chiuj tiuj klasikaj virtoj, sonas nuntempe, post la spertoj de la tragedio en la plejnova historio tute alie, ol kelkmil jaroj antaue alpreninte de la oldaj grekoj.


9. Ni devas akcepti tion, kio okazis en la pasinteco, sed ni devas lerni el la estinto, komparante kun la postuloj de la nuna tempo.

Ekzemple, tiuj klasikaj virtoj valoras nun tute alie, en la Europa Unio, ol en la tiamaj naciaj shtatoj je la komenco de la lasta jarcento.

Jam tiam gvidis la absoluta kredo al tiuj virtoj, al tragedia katastrofo, kiu pro la tiama pensmaniero de la popola plimulto, ne estis evitebla.

Nur malmultaj kapablis antaupensi, forlasante la kutimajn dialektikajn kategoriojn.

Inter tiuj estis ankau kelkaj esperantistoj.

Ni ne forgesu, ke esperantistoj apartenis jam chiam al avangardoj de la antaupenskapabluloj, kiuj jam atentigis al kulmino kaj fino de la klasika pensmaniero.

Impresa ekzemplo estas Zamenhof mem, kiu iniciadis la arte faritan internacian lingvon per la liberigho kaj la superpasho la klasikajn barilojn, per la nova dialogika pensmaniero.

Char esperanto estas dialogika kunmetiteco de diversaj lingvoj, en la superpasho de la klasiko.


10. Kiel grava estighis tiu pensmaniero, plene estas unue en la nuntempo ekkonebla.

Laa nova dialogika pensado, estighis necesa en la socio kaj ankau en la naturo, por la pluekzistado de la homaro sur nia planedo.

Kaj por ni esperantistoj gravas ke, dialogika pensado estas ekde sia ekesto, la esenco de la esperanto mem.

EDE koncernas speciale, ke dialogiko estas favora por plivastigo la konon kaj konscion demokrate, en diversaj socioj kaj popoloj.

Al tiu necesas politika ago, kion nun faras la EDE jam pli ol 15 jaroj, jam en kelkaj europaj landoj (Francio; Germanio, Pollando, Hungario). Tiun laboron ni volas plufari kaj antau la Europ-Uniaj Parlamentbalotoj venontjare 2019, la informadon pri nia agado intenzivigi.

Char la europa demokratio estas ekzitencia neceseco, kiu ankau mondvaste influas la human-liberan vivmanieron, kiun konkrete kaj sincere eblas nuntempe atingi, nur per Esperanto.

Dankon por Via atento

Eugeno Macko, d-ro. fil., dipl. ing. , vic. prez. de EDE-fed.


Sumigante estus por diri:

1. Grandparte che la popoloj en la EU regas la opinio por nacia demokratio.

2. Por konsciighi internacian demokration de la EU necesas Esperanto.

3. Politika laboro estas, montri demokratie al la intereso de la popoloj kaj civitanoj, uzi esperanton kiel internacia lingvo.

4. Tiun taskon plenigi, alprenis la internacie politika movado de EDE.

5. El tiuj faktoj estas sekvebla: Esperanto necesas por kunrestado de la EU.