Histori-filozofi-teologiaj konsideroj.

Pensoj al 500 jarigho de la protestantismo,

en rilato al la hungara historio.



La ekesto de la influricha klasik-europa kulturo, estas gis en nunaj tagoj, al tiuj tempoj regvidebla. La dekadenco de la rom-katolika eklezio, ekmovis dialektikajn reagojn. La propono de Luther estis tempoadekvata, kiu bazighis la novan, plirapidigitan evoluon.

Sed en la estonteco, samtempe la solvo de la dialektika metodo, de la tempoadekvateco, subtenis ne nur la evoluon, sed forlasante la tempoharmonion, ghi kauzis ankau multe da malfacilaghojn. Senpere sekvas kruelaj religiaj militoj kaj poste ekestos sangaj revolucioj.

Tiu tempe furiozas militoj ne nur ene de Europo, sed ankau de ekstere minacas muslimaj turkoj sudeuropon. Tiuj okazadoj tute shanghos la antau 500 jare daurantan politikan bildon de Europo. La hungara regno disfalis sub la turkaj atakoj, kiu faras influejon por la plifortigho de la Habsburga potenco.

En tiu tempo fondas Martin Luther la lingvan komprenadon de diversaj malgrandaj nord-europaj shtatoj, pere de la traduko la biblion. Li konstruas klasike germanan popollingvon. La popoloj (deutsch signifas=popoloj) kiuj ghis tiam ne povis komprenighi, ricevis komunan komprenigheblecon, kiu samtempe gvidis al ekesto de popolkonsciigho.

La regantoj, la religigvidantoj, kaj la altnobluloj, parolis jam ankau antue latine, la universalkatolike kunighi volontan lingvon. La popolo restis daure sur la sama loko, pro tio ili ne bezonis paroli alian lingvon. Nun ricevis la ghis tiam sin ne komprenantaj popoloj koprenigheblecon.

Sed tiu helpis ne nur la komunan komprenadon, sed ekmovis ankau ghis tiam ne konatajn kontrauajhojn. Unuflanke, ekatentigis al la klasaj diferencoj, aliflanke metis la diversajn popolkomunumojn konkure unu kontrau alia. Tiuj kontrauajhoj kuniris kun la ekestigho de la nacioj, kiuj sekve enfluos en nacionalismo.

Tiun reformadon entute ebligis la jam okazinta renesanco, kun ghia novighinta spirita forto. En la renesanco komencis la renovigo de la klasike greka antiko, kiu prosperigis la protestantismon. En tiu proceso komencighis la granda tempo de la grekdevena europa idealismo, kiu tiam en la (jam ankau de la grekoj konata) europecklasika tragedio enfluighis.

Por hungara rilato tiuj okazadoj estas perante gravaj. Tiutempe sub enaj kaj eksteraj influoj, la hungara regdomo devis la povon aldoni al la domo de la Habsburgmonarhio, kiu tiam sian potenckulminon ghuste en la batalo kontrau la disvolvigho de protestsntismaj shtatoj, che la defendo de la rom-katolika kristaneco atingis.

La povo de la Habsburga Monarhio per rafine trapensataj edzighligitecoj, tiel dirite, regis la duonon Europon. Ghia bazteritorio nomighis tute neutrale (en klasike germana lingvo) „Österreich“ t.e. orienta regno, kiu kunmetighis el pli ol 20 diversaj popoloj. Al tiu apartenis la, jam ankau antaue pli da popoloj aparteninta hungara reghlando kun relativa plimulto de hungara kaj absoluta plimultu de slavaj popoloj.

La protestantaj nordaj shtatoj, alprenis baldau pliforte per ilia memkonscia kredo la impulsoj, por socia, politika kaj kultura evoluo. Sur la preskau samtempe novkovritaj kaj ekloghintaj terpartoj, kun sincere lojala sinteno, komencighis la ekkonstruo de nova civitana mondo. Kio estas vere , komencighis en Europo, sed kiam la klasika subprenado estighis tie neeltenebla, enfluis en sangaj detruaj revolucioj.

Fakte la forto de la nova civitana mondo, povis signife disfaldighi nur transmare, en Ameriko. En la Franca Revolucio trabatalitaj idealoj ne povis doni en Euopo novighintajn impulsojn. La oldklasikaj ordpovoj kiel la Habsburga Monarhio, la plifotighita Prusio (en la spirito de protestantismo) kaj la ortodoks carisma Rusio, subprenis la civitanaj atingajhoj kaj reinstalis la oldajn nobelulajn ordojn (minimume kelktempe).

Kapablaj homoj, artistoj, sciencistoj, diligentaj metiistoj, elmigris transmare, de kie baldau la avantagho de la nova sistemo, kiel sendajho revenis. Tiel estis la influo ankau por Europo ekkonebla. Sekve la monarhioj, kiuj ankorau ghustatempe reagis, lasis lokon por la civitana evoluo.

La multpopola shtato de la Habsburgmonarhio batalis ankau ankorau kun aliaj problemoj. La korto anahronisme defendis la nobeulajn privilegiojn. Kiam samtempe la diversaj popoloj, kun la klasika evoluo de la propraj lingvoj kaj kulturoj estighis nacioj, kaj strebis al sendependeco.

La slave absoluta kaj la hungare relativa multeco de la popoloj, estis subprenitaj de nobeluloj. Che tio estis la hungaraj chefnobeluloj la plej potencaj kaj kun la malgrandnobeluloj regis ankau la aliaj popoloj. Povus esti komprenata, kiel la ironio de la historio, ke la nobeluloj (ne la popolo) el la plej privilegita nacio, movigis sendependecan revolucion kontrau la habsburgmonarhio , che tio eluzante la popolon, peligante en masakroj.

Kvankam la burgha nacionalismo, post la Franca Revolucio, jam komencis mensogi la popolon, chi tie estis la socia renovigo de la revolucio apenau rimarkita. Anshtatau tio, ekshajnis la nacionalismo en monarhisma formo de multpopola shtato. Memkompreneble, tio povis gvidi nur al disfalo de la shtato. Char la monarhia ordo tiutempe jam longe estis superpashita.

Nun, post la „ekviigho“ estis tiu shtato nomita „Austro-Hungara- Monarhio“. Anshtatau de ghis tiam neutrala nomo „Austria- Monarhio“ , estis la nacia nocio „Hungara“ algluita, en la shtato, kie jam pli ol 10 nacioj posedis klasikan kulturon. Minimume en nia nuna tempo estas ekkonebla, kio devis de tio poste sekvi.

Prof. G. K. Kindermann, politologo, che kiu mi audis internacian politikon, diris: „La hungara revolucio de 1948 gvidis al disfalo de la Austra monarhio.“ Kion mi tiam ankorau tute ne komprenis (au ne volis kompreni). Nun mi opinias, ke mi iomete allernis.

La protestantismo havis grandan influon al la ekesto de la europec-klasika kulturo. Char kun tiu komencis la novtempe dialektika pensado kaj sinteno, kiu al la venonta historio de la europaj popoloj havis decidan motivadon. Unuflanke helpis la liberighon el la subpreno, sed aliflanke ne trovis la adekvatan regulojn kaj enmanipulighis en ekstremoj, kiuj kauzis ankau grandajn domaghojn.

La historiaj spertoj bezonis ankorau grandajn oferojn, ghis montrighis la reale uzeblaj reguloj. Komencighas senpere kun la protestanta religio, ne nur kontrau la katolika dekadenco, sed ankau kun la kontraueco al judoj. Kiu tiam influis la socipolitikan sintenon kaj tra la nacionalismo alprenis sian plej achan formon.

Ne estas hazardo, ke la „dialektika teologio“ (chirkau Karl Barth), en protestantismo ekshajnis, kie devis esti ellaborita la metodo de konvinko kaj gajno. Kio cetere tiam, post Hegel, Marx, kaj aliaj, tute ne plu estis iu novo. Ghis la „dialogika filozofio“ ekshajnas en la jud-katolika teologio.

Chiukaze , che la festado de 500 jarigha jubileo de la kristana turnopunkto, se ni parolas pri la kristana Europo , devus esti aldonita ankau la diferenco, inter la jud-kristana kompreno, al la klasika. Che la postulo de morala renovigo, estis denove forgesata la esenco de la kristana religio.

Anstatau, ke estus emfazita kaj konsciigita, kiel la „Judoj eltirighis el Egiptio kaj Jeshuo lasis sin krucigi“ estis nur ripetita la la arkaika klasikismo. Kvankam tiu religio, ghuste por tiuj esencaj okazadoj povas danki sian ekeston, en la klasik-arkaikaj tempoj. Anstatau tiu, ripetighis la ekskluzive klasika konvink-dialektiko, anstatau la kristana karaktero, de unu la alian kompreni volonta dialogiko.

Tiu klasika dialektiko, devas ankorau tra diversaj shtupoj, la staton atingi, en kiu nun en la estanteco, per la evoluo de la scienco atingas, envidi la propran limon. Kiam la konsciigho de la esto, estos kondicho por esto-konzervado. Au montrighas la neceseco de dialogiko.

Por hungaraj rilatoj estighas tiuj okazadoj tie interesaj, kie ghi kontaktighas kun la aktuala europa politiko. Tiuj okazadoj kiuj havis influon en la historio, al la sinteno de la hungaraj homoj kaj kiuj konsekvencoj estas observeblaj en la estanteco.

Chiu nacio tendencas sin difini en tiu historia epoko, kiam ghi estis plejpotenca. Tiun subjektivan volon , estus por la Europa Unio, ekzistencnecesa relativigi al la nuntempa realeco. Fieri (=stulteco) al la historia pasinteco, ghenas nur la komprenon de la estanteco. Tiu stato devas esti tenita antau la okuloj, en kiu nuntempe trovighas la evoluo de la socio. Tiel ke la eraroj, kiuj jam tiel ofte pasighis en la estinteco ne ripetighu en la estonteco.

Ekz., estas por mencii : La delogo de la burgha revolucio, konservi la monarhion kun naciisma profilo en la Austro-Hungara-Monarhio. En tiu multpopola shtato tute ne estis ekkonata la esenca graveco de tiu shtato. Tio, kio ekz. Usonon faris granda: la Internacieco.

Anshtatau tio, oni volis la rerestadon dialektike supersalti, kun komunisma ideologio. Tio tiam kauzis la eksighon el la evolucia temporitmo. La sekvojn denove subigi, bezonis poste apartan strechon.

Nun estas la hungaroj ankau en la Europa Unio, en internacia kunigho. Simile kiel jam antau cent jaroj. Tiu hodiaua formo, estus eble ech atingebla, kun aliaj metodoj, jam ankau tiam. Sed ne lastfoje pro la hungara nacionalismo, tio ne estis realigebla.

Nun atentas la europanoj, precipe la najbaraj popoloj, kio okazas nun en Hungario. Char de la nacionalismo sufichis jam ghis nun ghenerale, kaj de la hungara ankau. Ghi kauzis jam por Europo kaj la Mondo sufiche da malbonon. Sekve estas nun postulata, ke la reguloj de la internacia demokratio estus respektataj, precipe de tiuj kiuj volas resti en la EU, kaj plie atendas helpon por la rapidigo de ilia ekonomia evoluo.

Al tio ankorau alvenas ke, ne nur la europanoj atendas unu al alia, sed la mondo ankau observas Europon. Pro tio gravas en la globala situacio de la mondo, nian rilaton proksime al realeco kompreni. Unuflanke, ni ne plu estas la umbiliko de la mondo, kiel ni lernis de la grekoj. Aliflanke, ne nur ke ni nin mem supertaksis, sed la mondo atendas ankau plu de ni, ol ni kapablas plenumi.

Multaj volas veni al ni, sed ili tute ne scias, ke tio ne valoras por ili. Jes, tio estas ankau nia eraro, char kun nia sinteno, ni plu shajnas kaj montras, ol ni estas. Ni devus esti pli sinceraj kaj malfermaj, ne tiel multe mensogi, kiel ni en nia klasika kulturo ellernis.

La klasika Europo ne estas paradiso, chi tie oni devas multe kaj severe labori por la travivado, multloke sub malmole malvarma klimato. La nordeuropaj popoloj ofte laboras diligente la tutan jaron, ke ili povus sin permesi kelkaj semajnon ferii en la sudo. Cetere tie, de kie granda amaso de migrantoj volas veni tien.

La ligitecoj kaj la problemoj multe shanghighis en la nuntempa informadsocio. Ni devas atenti, ke nia chiesto estu reale komprenata en la tempo. La epohoj de la klasika idealismo estas for. Ankau tiam, se eble kelkaj ankorau tute ne komprenis, au ne volas kompreni.

La historion remeti, la tempon returnigi, ne eblas. Tio koncernas precipe la, de nostalgio kaj romantiko inklinanta hungara plimulto. La historion oni devas akcepti tiel kiel ghi estas kaj de tio lerni, ne voli remeti au neniigi kelkajn okazadojn.

Kiuj kruelajhoj ankau okazis, al tiuj oni devas stari kaj ilin envidi, spirite prilabori, ke en la estonteco minimume tiuj ne plu povus reokazi. Kiel tio jam en kelkaj landoj ankau estis farita. Chiukaze venos ankorau novaj, ghis nun ne konataj problemoj, por kiuj solvoj liberighante de la pasinteco, devas esti lasitaj liberaj lokoj.

Ech povus en Hungario doni, psike-spiritan avantajhon la socipsikaj spertoj, kun fashismo kaj komunismo, science prilaborite, rilate al tiuj landoj, kie tiuj ne okazis. Tiel estus la ebla ripetigho, konscie elshlosita.

La travivajho de la socialisma socio, povas signifi ankau spert-avantajhon en nia nuna tempo. Socialismo estis socia eksperimento, kiu postulis multe da oferoj, havante dialektikajn motivojn en la historio.

Che tio, restis ankau kelkaj pozitivaj instruoj, kiuj estas ankau poste valoraj. Sur tiu pasinta evoluvojo, estis kelkaj historiaj ukazadoj, metitaj sur la konvena ejo, kiuj devus ankau ankorau nun kaj poste tie resti. Ne estas necese tiujn dialektike turni.

Ekz., la jarfesttago de la, 48a t.n. "naciarevolucio". Kiu estis vere nur la "revolucio" de la t.n. hungaraj nobeluloj kaj al povo strebeantaj politikistoj, kiam la popolo estis eluzita kaj en masakroj pushita. La rezulto ekmovis malemon de la, el pli ol dek diversaj popoloj kunmetita Austra-monarhio. Tiel ghi ne estas ghuste iu honorinda okazado por festi, per kiu la najbaraj popoloj ghis nun ankorau estas provokitaj.

Tiel ekestis la Austro-Hungara-Monarhio, post tiu revolucio. Fakte por la civitaneco neniu loko restis, sed estis plilongita la jam historie trapashita reg-sistemo, kiu tiam poste gvidis dialektike al fashismo.

Al tio nuntempe staras la danghero (kiel nekredeble ankau sonas), ke post la negativaj spertoj en la socialismo, kelkaj "hierauuloj", volus tiun oldighintan sistemon denove reinstali. Kiu ghis nun povis esti preventita, per la membreco en la EU.

Kunfandite, estas che la 500 jarigho de la protestantismo por emfazi, ke ene de la kristanismo okazintaj shanghoj, senpere al Europo kaj pere ankau al la Mondo, havis decidan influon. Al Hungario efikis ankau nur pere, sed tamen apartenante al tiuj popoloj, kiujn historian rolon influis ghis en nia estanteco.

En ghenerale aktuala resumo povus esti dirita: La protestantismo gvidis al kulmino de la klasika idealismo. Kie en nia estanteco montrighis la neceseco, subigi la klasicismon. Tio en la arto jam kelk jarcentoj kaj en la scienco jam pli ol unu jarcento okazis.

La klasika dialektiko samtempe trairis pluan evolushtupon, ghis en nia estanteco, kiam per la evoluo de la scienco, atingis sian limon. Tiam la konsciigho de la esto, estighis kondicho por esto restado. Ke ni povu pluiri la kampvojon (lau Heidegger), defendante kaj pflegante la vivchirkauajhon sur la planedo tero.

Ekde la mezo de la lasta jarcento, montrighis la limo de la klasika dialektiko. Post tiam estighis necesa la dialogika kunkomprenado, se ni homoj volas pluekzisti sur la tero. Per tio verighis la sinteno de tiu juda juna homo, kiu lasis sin krucigi, anshtatau rebati, kaj tiel montris la eblan, spacon kaj tempon por dialogiko.

Tielmamiere serioze uzante, dialogike la tempon, lernante el historiaj spertoj, ni povas konkludi ke:

Chiu religio shanghighis en la historio.

T.e. Dio donis al neniu la lastan veron.

Donita estis la tempo, ke la vero estu serchata,

t.e. ke evoluighu.

Tio signifas en la estanteco,

ke ni dialogike serchu la komunecojn,

kaj la kontradiktorajn kontrauajhojn el la historio,

ni lasu forsinki en la pasinteco.



Eugeno Macko