Prelego de Eugeno Macko en la Esperanto Klubo en Gyoer/Hungario
2017. 5a de aprilo

Realeca dialogiko necesas en demokratio,

kiel en la kazo de CEU (Central European Univesity) montrighis.

Idealismo ne gvidas al solveblaj rezultoj de la problemoj. Tion ni spertis jam kelkfoje en la historio. (ekz. nacionalismo, komunismo) Ni lernu de tiuj, por ne fari la samajn erarojn.

Tio ne signifas ke, ni neglektu grandajn strebojn de la homaro, kiel homaraneco, homrajtoj, socia justeco, ktp. Sed chio tio devas okazi en la ebla reala evolupasho. Perfortigo la raalecon per grandaj ideoj, detruas pli ol helpas.

Georg Soros, filantropo kiu agas, vershajne ne laste el motivigho de sia junagha ligiteco kun esperanto kaj la influo de lia instruisto, filozofo Karl Popper, el plena konvinko plibonigi la justecon en la homa socio tutmonde.

La europec-socia ideo de la „malferma socio“ de Popper, ekestante el la pensado de jud-kristanaj fontoj, tra renesanco kaj reformado, atingis nuntempe la plej altan demakratian aperformon en Usono. Sed samtempe montrighis en la realeco ghia, jam antaue racie kritikita, relativa uzebleco en la mondo.

La rezulto de lastaj balotoj en Usono donis la shlosilon por fermi la malferman socion. Samaj problemoj shtormis Europon kun la amaso de enmigrantoj. La hungara chefministro Viktor Orban reagis adekvate kaj fermis la landlimojn.

La konflikto kun Soros estis antauvidebla. Li ne povis akcepti principe tiun reagon kaj subtenis civitanajn movadojn kontrau tiu ordono. Orban sekve hakis sian hakilon en, por li eble tro granda arbo kaj volas en Budapesto malpermesi la „Centran Europan Universitaton“, fondite kaj subtenite de Soros-fondajho.

Sur tiu elita universitato studis multe da politikistoj kaj registaraj oficistoj el tuta mondo, precipe el orienteuropaj, iamaj socialismaj landoj, chi tie lernante la modernan ekonomion kaj liberan demokration. Pro tio multaj, al autoritato inklinaj regantoj, ne shatis tiun edukadon, inkluzive Putin el Rusio.

Ankau se la ordonoj de Orban, fermi la EU-limojn en Hungario, oficiale la plejmulto de europaj registaroj ne aprobis, la plejmulto de la europa popolo simpatiis kun tiu faro. Oni povas diri, ke li agis en la reala senco de demokratio, tamen ke pro partipolitikaj kialoj li ne ricevis la meritan akcepton.

Aliflanke, li reagis troigite post liaj evidentaj sukcesoj kaj lia reghstilo nun minacas forgliti en autoritatismo. Plej vershajne por li ankorau ne estis tute konscia, kion li volis fari che la fermo de CEU. Tiu devojigho el la europeca ordo, estas kiel naciismo komprenata kaj de internacia demokratio estos plejvershajne malebligota.

CEU ne estas iu ajn nacia universitato en Hungario au Europo, sed trovighas en la centro de la multpopola shtato de la iama Habsburgmonarhio. Tie evoluighis la kunvivado de diversaj popoloj tra jarcentoj. Tiu shtato kolapsis tragike, post nur apenau pli ol du jarcentoj disvolvighinta nacionalismo, antau cent jaroj.

Post de la naziisma detruo de tiu shtato, plejmulte da internacie spertuloj, sciencistoj, artistoj, gravaj personoj, el tiu diverspopola shtato, elmigris kaj translokighis al Usono. En la shtato kun libera demokratio kaj malferma socio, kie la atingajhojn de la Franca Revolucio estis pluevoluigintaj, ne remetite en la pasinteco, kiel plejparte sia tempe enEuropo.

CEU estas la repreno kaj denova enplantigho la kernoj de la iam eksportita spirito de internacieco el centra Europo kie jam ankau jarcentoj frue evoluighis la dialogika inter-eco. La vera valoro de tiu atingajho montrighas plene, en nia nuna tempo de la globalizado. Precipe por politikistoj kaj estontaj gvidpersonoj necesas lerni kiel sintenighi en tiu nova evoluproceso.

Soros ekkonis kun eksterordinara sentemo tiun proceson el la sperto de la propra sorto, en Hungarujo kaj en Usono. Li spertis la naziisman kaj komunisman diktaturon en hungarujo. Sed samtempe ankau jam tie, la strebon al internacieco, tra lia patro, de konata esperantisto, kion li fakte kaj reale poste travivis en Usono.

Vershajne la firma kredo de Soros, bonfari por la homaro ghenerale (kio estas la baza principo ankau por esperanto), li ricevis unikan felichon por gajni monon kaj estighis unu de la plej financpotenca homo en la mondo. Lian povon li nun ankau uzas por politika influo, atingi liberighon kaj helpon por subprenantoj en la tuta mondo, sen distingo.

Fermi la CEU ne estus nur bato kontrau internacieco kaj homaraneco, sed ankau kontrau la scienco ghenerale. Ghi jam estighis konata elita universitato por eduki internacie toleremaj fakuloj en ekonomio, politiko kaj moderna organizado. La iamaj lernantoj jam laboras en diversaj intitucioj kaj reghoficoj, ne chiam kun la bonvolemo de kelkaj registaranoj.

Fakte CEU staras sur la sama spirita bazo kaj nun antau la samaj problemoj, kiel ankau (multe pli modeste pro financaj kialoj) la jam kelkjardekoj funkcianta internacia esperanto universitato en San Marino, AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj). Nun la samaj kialoj minacas la ekziston ankau de CEU. Pro kio AIS ne provis prosperi en la lastaj ch. tridek jaroj, estas la naciisma pensmaniero de la shtatregistaranoj kaj iliaj oficistoj en Europo.

Chu chi foje sukcesas trabatali la tempoadekvata internacieco kontrau la nacionalismo kiu ghuste en tiu sfero jam antau zent jaroj la tielajn popolojn entiris en la katastrofo de du teruraj militoj kaj la sekvantaj diktaturoj? Por chiu kun sana homa racio pensanta homo, tio nuntempe ech ne plu estas demando.

Fermi la CEU, estas bato kontrau la evoluighinta internacieco per la reapero de la jam plejparte subiginta nacionalismo.Tiu universitato superpashis la naciajn imagojn spirite, kaj en la EU nun ankau fakte. Lia fermo estus anahronisma repasho en la pli ol cent jara pasinteco.

Kiel jam la nomigho diras, ghi trovighas centre en Europo, sed kio ech pli gravas, ne nur geografie, sed ankau spirite. Inter la du grandaj movoj en la historio, de Orient-kaj-Okcident-Europo, kiuj evoluighis el la samaj spiritaj fontoj, disighante poste en diversaj politikaj interesoj. Nuntempe en diversaj sferoj okazas la alproksimigho, kiu bezonus internacie kapablaj, edukitajn homojn, kiuj povus profesie gvidi la necesajn dialogojn.

Alvenis la tempo ankau por tiuj du, kelkjarcentoj disigitaj partoj en Europo, denove sin en dialogika kuneco retrovighi. Ke Europo restu konkurkapabla tutmonde kaj ankau, ke ghi povus sin defendi de dangheraj eksteraj movadoj, kiuj volas la evoluon de civiliza homaro remeti en la spirita stato de la mezepoko.

Tiujn en la historia evoluo rerestintajn religiajn movadojn kontraustari, estas nuntempe denove necesa la klasika reago. Fakte tiu maniero, kiun la europa civilisacio jam opiniis parte superpashi. Sed eksteraj pushoj, kiuj ghenas la pluevoluon, devigas denove uzi la la klasikajn regulojn por reagi al perforto.

La dialogika reago, al ekster de la europec-civila mondo, devas esti forshovita en la estonteco, ghis la kontrauuloj atingas la kapablecon dialogi. Por tio ili devas fari mem, en sia propra sfero la reformadon. Tiel longe ghis tiu preteco mankas, restas nur la ebleco de izolado kaj al agresiva terorismo, la kontraubata neniigo.

Nuntempe en la mondvasta situacio estas tre malfacila trovi la ghustan reagon. Unuflanke ne doni shancon, ke la perforta minaco submetas la timon en la tutmonde malferma socio. Aliflanke ne repreni en la, jam la civiliza mondo atingitan evoluon kaj denove refali en la ekstremoj de la klasicisme heroec-idiotisma sinteno.

Tiel estas la europdevena civilizo de „malferma socio“ minacata de ene kaj ekstere, duflanke. Tiun dialektikan rilaton de la du ekstremoj eblas sen katastrofo nur dialogike malstrechigi. Sed la aktuala problemo por solvi tion, estas ke mankas la homoj kiuj kapablas tion fari, t.e. dialogi.

En la naciaj shtatoj, sur naciaj universitatoj edukitaj studentoj lernas precipe defendi la naciajn interesojn de la propra lando. Nur post longaj internaciaj spertoj kapablas iu, ankau vere inter-nacie agi. Plej ofte nur tiam, kiam por efektiva ago la persono jam estas tro agha.

Pro tio la estonteco bezonas junaj agilajn homojn kiuj la inter-econ lernas jam en la lernejoj. La instruado de tiuj funkciuloj okazas en la CEU. Kaj ne nur instruado sed ankau esplorado de la plejnovaj inter-ecaj situacioj, okazas tie, kapti la novan metodon, kompreni la situacion en la adekvata internacia evoluo.

Por sociaj sciencoj, resti en la ebla reala objektiveco, proponighas la dialogika metodo. Kio ankorau nuntempe okazas en la nacilandaj universitatoj estas limigita de naciaj interesoj. Eble estas nuntempe la unua, plejeble neutral-scienc-libera universitato, kiu funkcias en la mondo internacie, la CEU.

CEU estas la pluevoluado de nacie limigitaj universitatoj . Chi tie estas uzata la tutmond- internacia sperto, plej konkrete por soci-politik--ekonomiaj sciencoj. Reveninte en la geografia sfero, kie komence en la multpopola shtato jam okazis la unuaj konsciaj spertoj de internacionalismo, en la forta dialektika kontraueco al nacionalismo.



En dialektika rilato, al nacionalismo staranta internacionalismo, atingis sian devojighon en la socialisme-komunismaj landoj, precipe en la Sovjetunio, sian pervertighon. Samtempe chiam efikis apude, ankau sen atento nerimarkite, la dialogikaj spertoj de internacieco en diversaj pacmovadoj. Unu de la plej kompleta dialogika rilato, montrighis en la esperanto movado, per kiu estis ankau mem la dialogike lingva komprenighebleco por internacieco proponita.

Tiel havas la strebado al internacieco jam ankau sian tradicion en la nova, precipe en la europa historio, kun chiujn siajn devojighojn kaj deformadojn, ghis en nia estanteco. Sed la nova metodo (anshtatau la dialektika) la dialogika, estighis en nia estanteco realnecesa.

Unue; pro la mondpolitika limsituacio, per la mond-detru-pontencoj kaj due; pro la globalizadaj movadoj. Por la unua nenia alia alternativo restas, se ni volas pluekzisti. Che la dua, restas ankorau liberaj sferoj por kelkaj ludreguloj, en la evoluproceso de la demokratio.

Soros agis pri ekzistentaj sociaj ludreguloj kaj la tiel atingitan povon, kion li enmetis ghenerale, en la reduktado la mizeron en la mondo kaj disvolovighon de la demokratio. Ne revolucie, sed evolucie li volas helpi por la bono de la homaro. Char revolucie neniam estas certa kio poste okazos. Sed evolucie okazas la plibonigo pasho al pasho, travidebla, por kiu necesas diligenta laboro.

Estas supozebla, ke por Soros tiu posteno de CEU tre gravas, char chi tie devus esti edukita la avangardo de novaj gvidantoj kiuj laborus por tiu konkreta socia plibonigo. Kaj ankau la ejo gravas, char ghi trovighas ne nur geografie, sed ankau historie inter la du disigitaj evoluoj kun samaj radikoj, inter orient kaj okcident Europo. Jam la nomo malkashas ion tiudirekte, la: Centra Europa Universitato.

Pro tio estas la entrepreno de Orban tre kurioza. Jam kiel li la malpermeson de CEU volas atingi, montras en la direkto, kiu estas en la europunie internacia demokratio, tute neakceptebla. Li volas ghis nun ne ekzistantan leghon, engvidi, kiun ghis nun ne havis la hungara shtato. Tiel agas nur diktatoroj, kio memkompreneble en la demokratio de Europa Unio, ne estas permesata.

La reagon li povis sperti. Kelkdekmil civitanoj (lastfoje pli ol 80 mil) kun studentoj el diversaj Universitatoj en Budapesto, partoprenis la demonstracion sub la parolo; por „liberaj universitatoj kaj la sciencoj“. Seekve la internaciaj medioj raportis pri la okazadoj, kun indigno pri la mendita fermo kaj la morala subteno al kontraustaro.

La “malferma socio” estas la plej alta evolustupo en la demokratio de la europciviliza socio, kiun Soros nepre defendas. Nuntempe estas tiu atingita evolustato de ektere minacita. Pro tio ekestis la aktuala demando; kiel ghuste reagi al tiu danghero?

Kiel la atingitan de ekstere ne lasi detrui, sed ankau de ene ne superreagi kaj fermi tion, kio estis tra peniga historia sperto kaj evoluo ghis nun atingita. Fermo ne povas esti la solvo. Sed aktive devas esti defendata la malfermeco. Devas esti pripensata, kio estas realnecesa, por adekvate reagi. En tiu situacio donas la “dialogika pensado” helpon . Sed tiu devas esti lernite kaj povite.

La CEU estas lernejo al kiu tio pensmaniero proksime ighas jam el sia memkomprenebleco, kie devenas kaj trovighas studentoj el pli ol 100 landoj de la mondo. Chi tie povas por la juna aspiranto, plejbone esti instruata la dialogika metodo, kiu en la nuntempaj internaciaj rilatoj estas ekzistenznecesa.

CEU estas jam nun modele instalita universitato, kiu havas la eksterordinaran kapablecon por internacia pluevoluigho. Ghi devas nepre resti kiel ekzempla subigo de la nacionalismo en Europo, por ebligi la pluevoluon al federala shtato de Unuighinta Europo, instruante en universitatoj kaj diversaj lernejoj, la inter-naci-econ.

Realecaj dialogoj por subteni la internacian demokration, estas eksterordinara tasko de estanteco, por sukcesa pluevoluigho. Pro tio necesas institucioj, kiuj edukas jam por junaj lernantoj la metodon de dialogiko, kiu en la nuntempaj internaciaj rilatoj estighis ekzistencnecesa. Anshtatau la metodon de pasinteca konvinkarto, kiu estis ladialektiko.



Mi dankas por Via atento