Articles by Esperanto-Muzeo en Svitavy
Esperanto en Youtube en rolo de la interkultura peranto
-
Esperanto-klubo "La Ponto" Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio) lanĉis en junio 2013 sian kanalon en la plej…
-
05 Sep 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
1 336 visits
Nia muzeo baldaŭ festos sian 5an naskiĝtagon! Ni antaŭĝojas sincere vian partoprenon en la solenaĵo aŭ viajn salutkartojn!
Jam en nia marta artikolo pri aranĝoj en Ĉeĥio en 2013 ni diskonigis,
ke inter la 27- kaj la 29-a de septembro 2013 okazos en Svitavy
solena semajnfino dediĉita al 5jariĝo de Esperanto-Muzeo
kaj 80jariĝo de la loka Esperanto-grupo.
Ĉi-okaze preparatas bunta programo:
* solena programo omaĝe al jubileoj de la muzeoe kaj de la klubo
* verŝajne la lasta ŝanco vidi la sciencfikcian dramon R.U.R. de Karel Čapek (sukcese prezentitan dum la UKo en Rejkjaviko)
* prelego de slovaka esperantisto kaj vojaĝemulo Ján Vajs pri Antarktido kaj inaŭguro de lia fotoekspozicio pri "Montpintoj de Eŭropo" en la Urba Muzeo
* "Impresoj pri Islando" kun projekciado
* partopreno en Sanktvenceslaa urba vingustuma solenaĵo
* dancvespero kun riĉa tombolo
* por interesitoj dimanĉe ekskurso al la renesanca kastelo Litomyšl (sur la UNESKO-listo)
Ĉio-ĉi por programa kotizo de nuraj 7 eŭroj!
(ne inkluzivas ekskurson)
Plej malfrue ĝis 15.9. eblas ankoraŭ rezervi (ĉe svitavy@esperanto.cz) malmultekostan loĝadon (kontraŭ 8 eŭroj/pers./nokte) en belaj spacaj 2litaj ĉambroj de la Studenthejmo! Laŭ interkonsenti eblas trovi ankaŭ pli kostan pensionon aŭ hotelon. Manĝojn pagas ĉiu surloke memstare. disponeblos por ni restoracio kun riĉa elekto pretaj bongustaj nekostaj pladoj.
VIDU
www.esperanto.cz/eo/akce/jubilea-solena-o-584.html
KAJ GRAVE - EĈ SE TEMPO KAJ DISTANCO NE EBLIGAS AL VI VENI,
NI TRE APREZOS, SE VI SUBTENOS NIN PER SENDO DE GRATULPOŜTKARTO
EL VIA URBO/KOMUNUMO!
La urbo Svitavy grandanime disponigas al ni senpage la ejon por la muzeo, biblioteko kaj arkivo kaj eĉ pagas kostojn por elektro kaj varmo, kio por nia asocia budĝeto estus granda ŝarĝo. Ni tre aprezas bonvolemon de la urbestraro kaj volas almenaŭ palpeble montri, ke reciproke ni vere diskonigas la urbon kaj la regionon en eksterlando.
Via saluto helpos nin montri, ke Esperanto vivas kaj ne senutilas!
Kontakta poŝtadreso:
ESPERANTO-MUZEO,
NÁM. MÍRU 86/1,
CZ-568 02 SVITAVY, ĈEĤIO
Paperformaj salutoj plej bonvenas, sed ni ĝojos ankaŭ por viaj retsalutvortoj/fotaĵoj!
svitavy@esperanto.cz
Ni antaŭdankas por via subteno, bunteco de internaciaj kontakotj tre valoras por ni kaj por estonteco de nia muzeo!
Krom buntaj aktivecoj en la muzeo en Svitavy mem, ankaŭ en nia muzea retejo
kaj sur tiu ĉi nia Ipernity-paĝo klopodos plu alŝuti por vi dosierojn, kiuj povus esti por vi interesaj aŭ utilaj kaj antaŭĝojas viajn pluajn vizitojn!
Plenamike Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi paĝo kaj membro de Muzea Grupo de ĈEA
pri aktivecoj en la muzeo vidu en Fotogalerio muzeum.esperanto.cz/cs/galerie
Song Ho, , and 2 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.