Dum nia nova tutjara tema ekspozicio "Esperanto kaj muzoj", inaŭgurita en nia muzeo la 2-an de junio 2013, ni klopodis unike koncentriĝi ne nur pri arta kreemo de esperantistoj-amatoroj, sed ankaŭ de profesiaj artistoj (ne nur pentristoj, kaj skulptistoj, sed ankaŭ de muzikkomponistoj, poetoj kaj aktoroj).

Ĉar ne ĉiuj niaj vizitantoj povos fizike viziti nian muzeon, ni provos prezenti iom post iom en unuopaj artikoletoj mallonge almenaŭ kelkajn el la artistoj.

Kadre de la muzika parto de la akompana kultura programo ni prezentis ankaŭ verkaron de Lou Harrison, konsiderata kiel unu el la plej grandaj usonaj komponistoj de la 20-a jarcento, kaj multflanke neordinara kaj admirinda homo.




Li estis disĉiplo de Arnold Schönberg kaj li apartenas al tutmonde la plej elstaraj pioniroj de minimumismo kaj mikrotona muziko, al antaŭuloj de "mondmuziko" kaj al artistoj, kiuj en klasikan okcidentan muzikon kreeme integris muzikajn elementojn aziajn (precipe indoneziajn) kaj indianajn.

Per sia superkultura transpaŝo kaj ĉarmo de sia simpleco tuŝas multajn homojn,
pri kiuj pri klasika muziko ĝenerale ne interesiĝas.
Li estis karisma personulo, esprimanta spontaneecon, ardkorecon
kaj kapablon de vivoĝojo.
Li konatas ankaŭ kiel poeto, pentristo kaj kaligrafo.

Lou Harrison estis aktiva Esperanto-parolanto kaj membro
de Esperanto-Ligo por Nordameriko. Esperanton kaj muzikon
li konsideris pontoj al interkompreniĝo inter homoj. Lia amo al la lingvo elkreskadis
el lia profunda kredo, ke ni ĉiuj estas parto de unu tutmonda familio.
Lou Harrison - Serenado (kovrilpaĝo de KDo)
Li ankaŭ donis esperantajn nomojn al pluraj siaj verkoj, la plej konataj el inter ili estas "Konĉerto por violono kun perkuta orkestro" el 1960 kaj "La Koro-Sutro" (konata budhisma teksto en esperanta traduko) el 1973 kaj komponaĵoj por gitaro.

En Ĉeĥio lia verkaro estas ĝis nun bedaŭrinde malmulte konata; tamen ekz. en la servilo Youtube trovi minimume 150 registraĵojn de lia komponaĵoj!

En nia ipernitia paĝo ni prezentas almenaŭ specimenon el la esperantigita
"La Koro-Sutro" (www.ipernity.com/doc/181031/24926141)




Pavla Dvořáková