Komenio - prapatro de la ideo de la internacia lingvo EL PENSOJ DE JOHANO AMOSO KOMENIO, instruisto de la nacioj (1592-1670)

AMO KAJ NEPERFORTO

Se oni volas forpeli tenebrojn, necesas alporti lumon.

Ĉion en tiu ĉi mondo oni povas rebonigi
nur per fajna varmo de la amo, ĉar aliel tio ne eblas.

Ĉio mem fluu, en aferoj perforto ne estu.

Dio sendube volas, ke inter ni estu anstataŭ perforto amo,
anstataŭ kvereloj simpleco de la kredo, anstataŭ kofliktoj reciproka toleremo.

KOMUNECO

Ni ĉiuj sur unu podio de la granda mondo staras,
kaj io ajn okazas ĉi-tie, ĉiujn koncernas.

Neniu naskiĝas por si mem, ĉiuj naskiĝas por la homa socio.

Publikaj aferoj apartenas al publiko. Kio ĉiujn koncernas sammezure tion ĉiuj devus solvi, aŭ almenaŭ pri tio scii.

AGEMO, PRETECO AL SERVO

Kion vi ne kreos en la tempo, kiu estas al vi disponigita,
ne plu faros tion iu anstataŭ vi.

Ne promesu, ke vi faros, ne fanfaronu, ke vi faris,
sed lasu al viaj agoj, ke ili parolu anstataŭ vi.


Vivo agema estas la vera vivo.
Mallaboremo estas por homo tombo dumviva.

Kion vi devas fari, faru kun plezuro; kion vi mem povas fari, tion ne atendu de la aliaj kaj senkaŭze ne prokrastu pro nenio.

Kiam vi povas iun helpi, faru tion kun la plej granda plezuro.


VIVSTILO KAJ VIVSINTENOJ

Bazo de sano kaj feliĉo estas modereco en ĉio.

Malsanoj estas pli bone kuraceblaj per la ĝusta vivreĝimo
ol per fortaj medikamentoj.

La tuta hastado nur por bruto bonas.

Havaĵo estas certa zorgo, rangoj malplena fumo, voluptoj
dolĉa veneno, teniloj de nia malbono. Ĝis kiam homoj tion ne komprenas, ili postĉasas ombrojn sen aĵoj kaj dissolviĝas,
dediĉite al neniaĵoj, mem al nenio.

Feliĉas la homo, kiun avertas eraro de la aliulo.

Forno elprovas oron kaj turmento homon.


PENSADO KAJ PRIJUĜADO

Ne kredu ĉio, kion oni prezentas al vi por kredi:
Esploru ĉion kaj konvinkiĝu pri ĉio mem!

Estas afero de prudenteco reteni sin de prijuĝo
antaŭ ol plene ekkoni de aĵojn, kaj precipe vortojn kaj agojn.

La homo havas racion por distingi, kaj volon por elekti,
kio ajn estas ie bona aŭ malbona.

Forto de la vero armita per lumo de la ekkono estas nevenkebla.

EDUKADO KAJ KLERIGADOÍ

Tia estas la estonta epoko, kiel estas edukataj
ĝiaj estontaj civitanoj.

Niaj instruistoj ne rajtas esti similaj al kolonoj ĉevojaj,
kiuj nur montras, kien iri, sed mem ne iras.

Unusola instruisto inda je tiu nomo estas tiu.
kiu vekas spiriton de libera pripensado
kaj evoluigas senton de persona respondeco.

Sed se rebonigo estu sukcesa, ĝi devas esti kompleksa kaj multflanka, ĉar se oni ne rebonigos samtempe ĉion, kio reciproke rilatas, neniam vi progresos antaŭen ...

Celo de klerigado kaj saĝeco estu, ke homo vidu antaŭ si klaran vivovojon, sur ĝi singarde paŝu, li memoru pri pasinteco,
konu nuntempon kaj antaŭvidu estontecon.


Vidu nian albumon KOMENIO !!!